Rita Lovászné Juhász
Rita Lovászné Juhász | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Juhász Rita |
Naskiĝo | 1964 en Gyöngyös |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | artisto ![]() |
Rita Lovászné Juhász [lovAsnE juhAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo (laŭ la geedziĝa nomo) Lovászné Juhász Rita estis hungara kudristo, brodisto. Ŝia origina nomo (hungare) estis Juhász Rita. Ŝia avino, samtempe brodinstruisto estis Józsefné Szakács.
Rita Juhász[1] naskiĝis en 1964 en Gyöngyös.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Rita Lovászné Juhász maturiĝis en industriarta mezlernejo en Budapeŝto, kie ŝi lernis ĉiuspecajn teknikojn pri tekstiloj. Jam dum la lernejaj jaroj ŝi lerte kudris, brodis teksis kaj kolektis malnovajn popolajn vestojn. Ŝi produktis ornamriĉajn kudraĵojn sur popolajn vestojn kaj pupojn, krome ŝi gvidas kudrajn klubojn en pluraj lokoj. Ŝi akiris diplomon en altlernejo en 2013. Ŝi ricevis ŝtatajn kaj ekspoziciajn premiojn inter 1985-2020. Ŝi havas edzon.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Palóc minták és subrikák (1989)
- Horgolt kézi csipkék (2010)