Saltu al enhavo

Rivera porzano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rivera porzano
Rivera porzano, Porzana fluminea
Rivera porzano, Porzana fluminea
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Porzanoj Porzana
Vieillot, 1816
Specio: Rivera porzano

Porzana fluminea

P. fluminea
Gould, 1843
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Rivera porzano (laŭ la latina scienca nomo Porzana fluminea, sed ankaŭ Aŭstralia porzano) estas birdospecio de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj.[1] Ĝi estas la nura specio de aŭstraliaj raloj en la genron Porzana.[2][3]

Aŭstralia ralo (plej dekstre). Litografio de 1891 fare de Gracius Broinowski.[4]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Aŭstralia ralo estis formale priskribita en 1843 fare de la angla ornitologo John Gould kaj de li ricevis sian dunoman nomon Porzana fluminea. Li specifis la tipan lokon en Novsudkimrio.[5][6] La specifa epiteto deriviĝis el la Latina flumineus kun la signifo "rivera" (el flumen kun la signifo "rivero").[7] La specio estas monotipa: oni ne agnoskis subspeciojn.[8]

La Aŭstralia porzano estas 19 ĝis 23 cm longa, pezas 55 ĝis 70 g kaj havas enverguron de 27 ĝis 33 cm.[9][10] Ĝi estas simila laŭ aspekto kaj kutimaro al la Pigmea zapornio (Zapornia pusilla), sed la Aŭstralia porzano estas pli fortika kaj pli malhela ĝenerale kaj al ĝi mankas la distinga strieca subvosto de la Pigmea zapornio (Zapornia pusilla).[10] La Aŭstralia porzano havas nigrecan vizaĝon kun ŝtal-bluecaj ĝis malhelgrizaj brusto, ventro kaj gorĝo. Brunaj supraj partoj, kiel krono, estas strieca blankanigre, kun striecaj blankanigraj flankoj.[1][2] Pli mallongaj subvostaj kovriloj estas nigraj kaj pli longaj subvostaj kovriloj estas blankaj, formante distingan formon de V kiam la vosto estas svingata.[1][11] La plej eskteraj unuarangaj flugilplumoj havas distingan blankan koloron en la rando kiu estas videbla dumfluge.[9] La beko estas flav-verdeca kun ruĝa bazo en supra maksilo kaj estas 1.8 ĝis 2.1 cm longa.[12] Ankaŭ kruroj kaj piedoj estas flav-verdeca kaj la irisoj estas ruĝaj.[2][1][11] Kvankam Gould asertis en The Birds of Australia ke "ambaŭ seksoj montras malmultan diferencon laŭ koloro, kiu estas distingebla nur en dissekco",[13] oni povas noti, ke la ino estas iom pli malgranda kaj pli palaj ol la masklo kun bruna strio tra supra antaŭokulo (brido) kaj pli markitaj blankaj punktoj en brusto kaj kolo.[9] Nematuruloj estas pli palaj kun blankranda plumaro en ventro kaj brusto kun aspekto de muda strieco.[9][2] Junuloj estas similaj al plenkreskuloj sed al ili mankas la ŝtal-blueca ĝis malhelgriza plumaro kaj ansetaŭe havas brunan kun blanka makuleco malsupraj partoj, same kiel brunajn irisojn kaj nenio da ruĝa en la beko. La idoj havas tre nigrecajn plumojn kun malhelverda nuanco kaj distinga, ruĝa bazo en la supra maksilo.[11]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Australian Spotted Crake - eBird (angle). Alirita 2022-06-18 .
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Pizzey, Graham. (1980) The field guide to the birds of Australia. Sydney: Collins. ISBN 978-0-7322-9193-8. OCLC 505187991.
  3. Finfoots, flufftails, rails, trumpeters, cranes, Limpkin – IOC World Bird List. Alirita 2023-07-07 .
  4. G, Broinowski. 1891.The Birds of Australia, Tabuan Water Crake Or Sooty Crake, (colour litho). [1]
  5. (1842) “Porzana fluminea”, Proceedings of the Zoological Society of London 10 (117), p. 139.  Kvankam montranta la jaron 1842 en la titolpaĝo, la artikolo ne aperis ĝis 1843.
  6. (1934) Check-List of Birds of the World 2. Harvard University Press.
  7. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  8. Flufftails, finfoots, rails, trumpeters, cranes, limpkin. IOC World Bird List Version 13.2. International Ornithologists' Union (Julio 2023). Alirita 29a de Decembro 2023 .
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 Taylor, Barry. (30a de Aŭgusto 2010) Rails : a guide to the rails, crakes, gallinules and coots of the world. A&C Black. ISBN 978-1-4081-3537-2. OCLC 1053858279.
  10. 10,0 10,1 Campbell, Iain. (2015) Birds of australia : a photographic guide. Princeton University Press. ISBN 978-1-4008-6510-9. OCLC 884015045.
  11. 11,0 11,1 11,2 Menkhorst, Peter. (Aŭgusto 2019) The Australian bird guide. CSIRO. ISBN 978-1-4863-1193-4. OCLC 1096383391.
  12. George Adams. (2018) Complete guide to Australian birds. North Sydney, NSW: Penguin. ISBN 978-0-14-378708-2. OCLC 1046086429.
  13. Volume VI (angle). Alirita 2022-06-20 .