Rivero Bergantes
Bergantes | |
---|---|
Rivero Bergantes
| |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Hispanio |
Longeco | 60 km |
Fluo | |
Fonto | Moles de Fusters |
- Alteco super marnivelo | 1 293 m |
- Koordinatoj | 40° 32′ 2″ N, 0° 3′ 36″ U (mapo)40.533888888889-0.060000000000002 |
Enfluejo | Rivero Guadalope |
- Koordinatoj | 40° 51′ 47″ N, 0° 12′ 35″ U (mapo)40.862955555556-0.2098 |
Geografio | |
Trairataj urboj | Valencilando kaj Aragono, provincoj Teruelo kaj Castellón. |
En la sudo situas la rivero Bergantes
| |
La rivero Bergantes (río Alcherez en la aragona, río Bergantes en la hispana kaj riu Bergantes en la valencia), estas rivero en la Valencio kaj Aragono, Hispanio. La rivero naskiĝas en la regiono de La Havenoj de Morella (Provinco de Castellón), ĉirkaŭ 12,5 km en rekte de la sud-sudoriento de la municipo Morella. Lia baseno inkludas la nuran parton de la Valencia Komunumo kiu apartenas al la baseno de Ebro. Ĝi enfluas en la riveron Guadalope.
La rivero apartenas al la baseno de la rivero Ebro.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Kvankam ĝi ne estas tre longa (ĉirkaŭ 60 km proksimume) kaj ĝia baseno estas relative malgranda, ties akvo-fluado estas abunda dum vintro, ĉefe kaŭzita de la plej granda pluvemo en la akvo-fontoj ĉe la monta zono. La rivero estus multe pli longa se ni konsiderus kiel la sama rivero al la riveroj Cantavieja kaj ĉefe, Calders (ambaŭ riveroj devenas el la provinco de Teruel), sed la afero pri la nomoj de la riveroj (kiel ekzemple la kazoj riveroj Minjo aŭ Mississippi) ne temas pri de longeco de la alfluantoj.
Tiel do, ĉi tiuj tri riveroj (Bergantes, Cantavieja kaj Calders), kuniĝas proksime de Forcall kies nomo aludas ĝuste al la tridento (forca en la kataluna signifas tridenton) formita de la tri valoj. Aliaj lokoj tra kiuj pasas la rivero Bergantes estas, krom Forcall, Morella (1 km norde de la rivero), Palanques, Aguaviva, La Ginebrosa kaj Zorita del Maestrazgo. Enfluas en la Guadalope ĝuste antaŭ la baseno de Calanda (Teruel).
Ekologio[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu rivero, malgraŭ la nereguleco de ties akvo-fluado, tenas faŭnon kaj flaŭron tre interesa. Kiel ekzemple la lutra lutra. Rimarkinda estas la Pleurodeles waltl, la plej granda urodelo de Eŭropo. Troveblas ankaŭ multaj specioj de kankroj. En la rivero abundas specioj de fiŝoj, ĉefe trutoj.