Rivera vanelo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Vanellus duvaucelii | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Rivera vanelo aŭ Rivervanelo (Vanellus duvaucelii) estas birdo de la genro Vanellus, grupo de mezgrandaj vadbirdoj de la familio de ĥaradriedoj. Ĝi reproduktiĝas el la Hinda Subkontinento orienten ĝis Sudorienta Azio. Ilia teritorio inkludas multon de norda kaj nordorienta Barato, kaj etendiĝas tra Sudorienta Azio ĝis Vjetnamo. Ĝi ŝajne estas tute sidlokema.
Ĝi estis iam nomita spronvanelo, sed tiun nomon plej bone oni rezervis por unu el la "spronflugilaj pluvioj" de malnove Vanellus spinosus de Afriko, kies scienca nomo laŭvorte tradukas la samon. Ankaŭ la maskovanelo de Aŭstralazio estis iam nomita "spronflugila pluvio" (kaj ankoraŭ en Novzelando), kio kompletigas la nomkonfuzon.
Tiu specio similas al la proksime rilata Spronvanelo de Afriko, kaj foje estis konsiderata samspecia. La latinlingva scienca nomo de la specio omaĝas la francan naturscienciston kaj esploriston Alfred Duvaucel.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
La rivervanelo estas 29–32 cm longa. Ĝi havas nigrajn kreston, kronon, vizaĝon kaj centran gorĝon kaj grizblankajn flankojn kaj nukon. Ĝi havas grizbrunan bruston kaj blankajn masuprajn partojn kun nigra ventrareo. La dorso estas bruna, la pugo estas blanka kaj la vosto estas nigra. Tiu estas rimarkinda specio dumfluge, kun nigraj primaraj, blankaj subflugiloj kaj supraj duarangaj, kaj brunaj supraj flugilkovriloj.

Plenkreskuloj de ambaŭ seksoj havas similajn plumarojn, sed maskloj estas iom pli grandaj ol inoj. Junuloj havas brunajn pintojn en la nigraj kapoplumoj, pli sablokoloran brunan dorson, kaj palajn bordojn en supraj partoj kaj flugilkovriloj. La alvoko de la rivervanelo estas akra tip-tip aŭ did-did-did.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]La reprodukta memmontrado, farita surgrunde, inkluzivas kliniĝon, turnadon, streĉadon kaj kresto-levadon.
La rivera vanelo nestumas sur gruzaj kaj sablaj riverbordoj (kio nomigas la specion) de marto ĝis junio. Ĝi demetas du ovojn sur grunda skrapaĵo. Ĝi manĝas insektojn, vermojn, krustacojn kaj moluskojn en proksimaj malsekaj herbejoj kaj kamparo. Ĝi ne estas gregema.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Hayman, Marchant kaj Prater; Shorebirds (ISBN 0-395-37903-2)
- Robson, Craig; A Field Guide to the Birds of Thailand (ISBN 1-84330-921-1)
|