Saltu al enhavo

Vanellus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vanellus

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Bonaparte 1842
Subfamilio: Vanelenoj Vanellinae
Genro: Vaneloj Vanellus
Brisson, 1760
Specio: vidu tekston
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La birdoj de genro Vanellus estas mezgrandaj vadbirdoj kiuj apartenas al subfamilio Vanellinae (Vanelenoj) de la familio Ĥaradriedoj, kaj kiuj enhavas ankaŭ pluviojn kaj morinelon. La vorto "Vanelo" povas esti uzata por ĉiu birdo de tiu genro Vanellus, sed ankaŭ estas uzata specife por la konata specio VaneloEŭrazia vanelo, Vanellus vanellus. Iu vanelo povas esti konsiderata kvazaŭ iu pluvio pli granda. Tiuj longkruraj vadbirdoj havas plej ofte buntajn plumarojn tre markitajn irizece. Kvankam la plej konata specio de norda hemisfero, nome VaneloEŭrazia vanelo, Vanellus vanellus, havas fajnan kreston, nur ankaŭ du aliaj specioj havas similan kreston. Flavaj aŭ ruĝaj vizaĝaj bridoj estas pli tipaj ornamaĵoj.

La nomo "vanellus" estas Latino por "ventumileto", vanellus estas la diminutivo de vannus ("kribra vento aŭ ventumilo"). La nomo estas referenco al la sono de la flugiloj de la vaneloj dumfluge.[1][2]

Fakuloj plej ofte konsentas, ke ekzistas ĝis 24 specioj de vaneloj, sed klasado inter diversaj subfamilioj malkonsentas. Peters rekonas ne pli ol 19 genrojn, sed aliaj konsideras ĉiujn vanelojn kiel membroj de la sama genro Vanellus.

Sistematiko

[redakti | redakti fonton]
Spronvanelo.

La genro Vanellus estis kreita de la franca zoologo Mathurin Jacques Brisson en 1760.[3][4] La nomo estis derivita per duobligo de la origina dunoma nomo de la Vanelo Tringa vanellus kreita de Linnaeus en 1758.[4][5] Vanellus estas Mezepoka latino por "vanelo". Ĝi estas diminutivo de la Latina vanus kun la signifo "ventumilo".[6]

La sistematiko de Vanellus ne havigis klaran solvon. Esence, oni ne faris kompletan revizion por interkonsento kaj dume oni agnoskis ĝis 19 genroj por la 24 vanelo-specioj. Kvankam estus dezirebla la disigo de tiu tro granda kaj diversa genro, la morfologiaj trajtoj estas konfuza mikso de apomorfaj kaj pleziomorfaj trajtoj en ĉiu specio, kaj malmultaj rilatoj estas tre evidentaj. La molekula informaro simile apenaŭ havigis sufiĉan solvon, kvankam vere la vaneloj ne estis ĝis nun tiom studitaj tiukadre kial aliaj Charadriiformes.[7]

Nura certigo estas ke laŭ la informaro per sekvenco de DNA estas grupo de 5 specioj. Tiuj estas senbridaj vaneloj kiuj estis apartigitaj kiel Anitibyx, Belonopterus, Hoplopterus (larĝsence) kaj Ptiloscelys. Ili estas laŭvide tre dissimilaj, sed rimarkindas, ke ilia distribuado formas klaran zonon tra la tropikaj regionoj de la mondo escepte Aŭstralio; ili plej verŝajne formas kladon. La nura specio inter ili kiu estas migranta estas la Anda vanelo (V. resplendens), kiu ne povas esti grupigita kun la ceteraj migrantaj vaneloj de tiuj areoj. Hoplopterus estas la plej amplekse uzata alternativa vanelgenro.[7]

Nigrakapa vanelo.

Listo de specioj laŭ taksonomia ordo

[redakti | redakti fonton]
Kronvanelo.
Afrika flavbrida vanelo.
Sudamerika vanelo.

Alternative metita en Hemiparra:

Alternative metita en Anitibyx:

Alternative metita en Hoplopterus:

Alternative metita en Sarciophorus, LobivanellusHoplopterus:

Alternative metita en LobipluviaHoplopterus:

Alternative metita en XiphidiopterusHoplopterus:

Alternative metita en StephanibyxHoplopterus:

Alternative metita en Afribyx:

Alternative metita en Tylibyx, LobivanellusHoplopterus:

Alternative metita en Anomalophrys:

Alternative metita en MicrosarcopsHoplopterus:

Alternative metita en LobivanellusHoplopterus:

Alternative metita en Rogibyx:

Alternative metita en Zonifer, LobivanellusHoplopterus:

Alternative metita en Lobibyx, LobivanellusHoplopterus:

Alternative metita en Chettusia:

Alternative metita en VanellochettusiaChettusia:

Alternative metita en Belonopterus:

Alternative metita en PtiloscelysBelonopterus:

Definitive metita en Hoploxypterus:

Pri specioj

[redakti | redakti fonton]

Nur VaneloEŭrazia vanelo, Vanellus vanellus, Socia vanelo, Vanellus gregarius, Blankvosta vanelo, Vanellus leucurus, kaj Vanellus superciliosus estas migrantaj specioj.

Multaj specioj havas vizaĝajn bridojn aŭ masketojn kiuj povas esti ĉu etaj (Nigrakapa vanelo, Vanellus tectus, Nigrakrona vanelo, Vanellus melanocephalus, Ruĝbeka vaneloHindia vanelo, Vanellus indicus, kaj Trikolora vanelo, Vanellus tricolor) ĉu grandaj (Blankkrona vanelo, Vanellus albiceps, Sudafrika flavbrida vanelo, Vanellus senegallus, Flavbrida vaneloMalabara vanelo, Vanellus malabaricus, Indonezia vanelo, Vanellus macropterusMaskita vanelo, Vanellus miles).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Terres & NAS (1980): p.741
  2. Jobling, James A. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  3. Brisson, Mathurin Jacques. (1760) Ornithologie, ou, Méthode Contenant la Division des Oiseaux en Ordres, Sections, Genres, Especes & leurs Variétés (fr, la). Jean-Baptiste Bauche.
  4. 4,0 4,1 (1934) Check-list of Birds of the World 2. Harvard University Press.
  5. Linnaeus, C.. (1758) Systema Naturæ per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, Volume 1, 10‑a eldono v.1 (latine), Holmiae:Laurentii Salvii.
  6. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  7. 7,0 7,1 Piersma & Wiersma (1996), Thomas et al. (2004)
  8. Etiopaj montaraj arbustetaroj
  9. Humida Ĉako, Ekoregionoj en Paragvajo

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]