Saltu al enhavo

Spronvanelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dornoflugila vanelo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Spronvanelo
Supra flanko de flugiloj - oni notu la spronojn en la rando inter la bruna kaj blanka areoj en la flugilfrontoj
Supra flanko de flugiloj - oni notu la spronojn en la rando inter la bruna kaj blanka areoj en la flugilfrontoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Vanellus
Specio: Spronvanelo V. spinosus
Linnaeus 1758
Vanellus spinosus
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Spronvanelo (Vanellus spinosus, antaŭe konata kiel Hoplopterus spinosus, ununura specio de tiu tiama genro) estas birdo de la genro Vanellus, grupo de mezgrandaj vadbirdoj de la familio de ĥaradriedoj.

Disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]

La Dornoflugila vaneloSprona vanelo (Vanellus spinosus) reproduktiĝas ĉe orienta Mediteraneo, kaj en larĝa zono el sub-Saharo okcidenta Afriko ĝis Arabio. La greka kaj turka reproduktantoj -tio estas la plej nordaj- migras suden aŭtune, sed ne ĉiuj kune, ĉar kelkaj restas en Ruĝa Maro kaj aliaj foriras pli suden en Afriko; la aliaj populacioj estas loĝantaj, sed moviĝas iomete laŭ sezonoj: dum pluvsezono ili serĉas pli sekajn zonojn, sed ne tro sekajn. Pro tio estas malfacile kalkuli ilin. Kiel vaganta, la specio estas videblaj en pli suda Afriko, kiel en Tanzanio, en la tuta Balkanio kaj en izolataj mediteraneaj lokoj.

La Dornoflugila vanelo malpliiĝas en ties norda teritorio, sed ĝi abundas en granda parto de tropika Afriko, kie videblas en iu ajn malseka medio de ties teritorio. Ĝi estas protektita specio. Ĝi ne estas tutmonde minacata. Nur en Eŭropo povas esti ĉirkaŭ 25 000 birdoj kaj nur en Egiptio vintre ĉirkaŭ 15 000. Entute ĉirkaŭ 500 000 ĝis 800 000 ekzempleroj.

Ili estas facile videblaj kaj nekonfuzeblaj birdoj. Ili estas mezgrandaj vadbirdoj -27 cm longaj, 130-180 g pezaj, kaj enverguro de 70-80 cm- kun nigraj frunto, krono -ĝis okuloj-, gorĝa vertikala strio, blankaj brustaj flankoj, supraventro kaj vosto. La vizaĝo, la resto de la kolo kaj ventro estas blankaj kaj la dorso estas helbruna aŭ brungriza. Pro tio estas klara kontrasto inter blankaj kaj nigraj partoj. La okuloj estas malhelruĝaj. La beko kaj kruroj estas nigraj. Ili havas nigrajn spronojn, inoj pli mallongajn. Junuloj havas nigrajn partojn pli brunecajn kun blankaj makuloj.

La Spronvanelo estas fama pro sia simbioza rilato kun la Nila krokodilo, kiu permesas ĝin purigi ties dentojn.

Tiu specio preferas sekajn partojn de marĉoj kaj similaj malsekaj medioj kun fluanta akvo. Ankaŭ herbejoj, terkulturejoj, strandoj aŭ dunejoj povas esti ĝiaj loĝejoj. La manĝo de la Dornoflugila vanelo estas insektoj kaj aliaj senvertebruloj, kiel araneoj, sed ankaŭ etaj vertebruloj, kiel ranoj, lacertetoj, ktp., aŭ semoj, kio estas bekoplukita el la grundo, sed ankaŭ per terskrapado.

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

Ili faras neston solece aŭ en izolitaj grupoj. La teritorio estos defendata agreseme kontraŭ la plej granda parto de birdaj specioj, ĉefe de vadbirdoj. La ino demetas du ĝis kvar makuletajn flavecajn ovojn en surgrunda trueto inter herbaro aŭ etaj amasetoj de ŝtonoj aŭ simile. Foje okazas dua demetado kaj eĉ tria; tiam la ino kovas dum la masklo zorgas la idojn de la unua demetado.

Noma konfuzo

[redakti | redakti fonton]

La Dornoflugila vanelo estas nomo ankaŭ uzata por alia vanela specio, nome la Maskita vanelo (Vanellus miles) de suda Aŭstralio, kiu estas tute alia specio, eĉ tre malsimila. Por malhelpi konfuzon, tiu lasta devas esti nomita "Maskovanelo".

Referencoj

[redakti | redakti fonton]