Saltu al enhavo

Ondogalinago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Giganta galinago)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ondogalinago

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Gallinago
Specio: Ondogalinago G. undulata
Gallinago undulata
Boddaert, 1783
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ondogalinago, Gallinago undulata, estas eta fortika vadbirdo de la familio de Skolopedoj, kaj ordo de Ĥaradrioformaj.

Ili reproduktiĝas en Sudameriko. La nomiga subspecio G. u. undulata vivas en du disaj areoj, unu en Kolombio, kaj la alia el Venezuelo tra Gujano, Surinamo kaj Franca Gujano ĝis plej nordorienta Brazilo. La suda subspecio G. u. gigantea troviĝas en orienta Bolivio, orienta Paragvajo kaj sudorienta Brazilo, kaj probable ankaŭ en Urugvajo kaj nordorienta Argentino. Ili vivas en alta vegetaĵaro en marĉoj kaj inunditaj herbejoj, kaj foje en seka savano. Ilia teritorio gamas el la malaltaj teroj ĝis 2,200 m altitude.

Ŝajne ili alvenas en kelkaj areoj post pluvo, sed iliaj sezonaj movoj estas tre malbone komprenitaj.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Ondogalinago estis priskribita de la franca polimato Georges-Louis Leclerc, Comte de Buffon en sia verko de 1780 Histoire Naturelle des Oiseaux el specimeno kolektita en Kajeno, Franca Gujano.[1] La birdo estis ankaŭ bildigita en man-kolorita plato gravurita de François-Nicolas Martinet en Planches Enluminées D'Histoire Naturelle kio estis produktita sub la superrigardo de Edme-Louis Daubenton por akompani la tekston de Buffon.[2] Nek la platbildo nek la priskribo de Buffon inkludis sciencan nomon, sed en 1783 la nederlanda natursciencisto Pieter Boddaert stampis la duvortan nomon Scolopax undulata en sia katalogo de Planches Enluminées.[3] La Ondogalinago estas nun metita en la genron Gallinago kiu estis enkondukita de la franca zoologo Mathurin Jacques Brisson en 1760.[4][5] La genra nomo Gallinago estas novlatina vorto por skolopo aŭ galinago el Latina gallina, "koko" kaj la sufikso -ago, "simila". La specia epiteto undulatus estas latina vorto por "kun ondoformaj markoj".[6]

Oni agnoskis du subspeciojn, nome la jenaj:[5]

  • G. u. undulata (Boddaert, 1783) – Kolombio, Venezuelo, Gujanoj, norda Brazilo
  • G. u. gigantea (Temminck, 1826) – orienta Bolivio ĝis Paragvajo, sudorienta Brazilo kaj nordorienta Argentino

Tio estas la plej granda galinago je 36 ĝis 47 cm en longo. G. u. gigantea, kiel ĝia nomo sugestas, estas pli granda ol la nomiga subspecio kun malmulte da interkovro en grandeco; ekzemple, ĝia bekolongo estas kutime de pli ol 12 cm, dum G. u. undulata estas kutime malpli ol 11.5 cm kaj totala longo estas ĝis proksimume 43.5 cm. Korpa maso en la nomiga subspecio estas de 270 ĝis 362 g, averaĝe 294 g en maskloj kaj 332 g, dum en G. u. gigantea, korpa maso povas varii de 420 ĝis 500 g.[7][8]

La Ondogalinago havas fortikan korpon kaj relative mallongajn krurojn por vadbirdo. Ĝi havas larĝajn rondetajn flugilojn kiel skolopo kaj tre longan bekon. Ĝiaj supraj partoj, kapo kaj kolo estas striecaj kaj kun nigraj kaj brunaj bildoj, kaj kaŝtanaj randoj en la plumoj formas klarajn liniojn laŭ ĝia dorso. La ventro estas blanka kun bruna strieco sur la flankoj. La flugilplumoj estas striecaj, trajto unika al ĉi tiu galinago. La kornokolora beko estas tre longa kaj rekta. La kruroj kaj piedoj estas grizecverdaj.

Neniuj plumardiferencoj rilataj al aĝo aŭ sekso estas konataj, sed ĉe aliaj galinagoj ambaŭ seksoj estas similaj kaj nematuraj birdoj diferencas nur pro montrado de palaj bordoj sur la flugilkovriloj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Buffon, Georges-Louis Leclerc de. (1780) “La bécasse des savanes”, Histoire Naturelle des Oiseaux 14 (france). De L'Imprimerie Royale, p. 249–251.
  2. Buffon, Georges-Louis Leclerc de. (1765–1783) “Beccasse, des savanes de Cayenne”, Planches Enluminées D'Histoire Naturelle 9. De L'Imprimerie Royale.
  3. Boddaert, Pieter. (1783) Table des planches enluminéez d'histoire naturelle de M. D'Aubenton : avec les denominations de M.M. de Buffon, Brisson, Edwards, Linnaeus et Latham, precedé d'une notice des principaux ouvrages zoologiques enluminés (france).
  4. Brisson, Mathurin Jacques. (1760) Ornithologie, ou, Méthode contenant la division des oiseaux en ordres, sections, genres, especes & leurs variétés 5 (fr, la). Jean-Baptiste Bauche, p. 298, 304.
  5. 5,0 5,1 Sandpipers, snipes, coursers. World Bird List Version 9.2. International Ornithologists' Union (2019). Alirita 19 July 2019 .
  6. Jobling, James A. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. [htt://archive.org/details/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling/e/n132 396], 170. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  7. Van Gils, J., P. Wiersma, and G. M. Kirwan (2020). Giant Snipe (Gallinago undulata), version 1.0. In Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA.
  8. (2008) CRC Handbook of Avian Body Masses, 2‑a eldono, CRC Press. ISBN 978-1-4200-6444-5.