Korna fraterkulo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Fratercula corniculata (Naumann,JF, 1821) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Korna fraterkulo (Fratercula corniculata) estas aŭkedo, kiu nestas en norda Pacifiko, interalie en marbordoj de Alasko, Siberio kaj Brita Kolumbio. Ĝi estas mara vadbirdo, kiu nutras sin per kapti fiŝojn plonĝante akven. Kornaj fraterkuloj reproduktiĝas en kolonioj — ofte kune kun aliaj aŭkedoj kaj ĝenerale marbirdoj.
Nomoj kaj etimologio
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi specio havas dunomon Fratercula corniculata. La genra nomo de ĝi (kaj ĉiuj fraterkuloj) estas la mezepoĥa latina vorto fratercula, kiu signifas membron de almozanta monaĥa ordeno; tiun ĉi nomon oni donis al la birdoj reference al iliaj nigraj-blankaj plumaroj, similaj al monaĥaj vestaĵoj.[1] La specia epiteto corniculata estas ankaŭ latina, kiun eblas traduki kiel "korneca" aŭ "kornoforma", aŭ eble "havanta malgrandan kornon". Ĝi referencas la triangulan makulon de nuda nigra haŭto super la birda okulo, kiu vere iom similas al korno.
En la angla korna fraterkulo, kaj ĉiuj aliaj fraterkuloj, nomiĝas per vorto puffin, kiu venas de la nomo de tre malproksime parenca birdo, la nordmara pufino (Puffinus puffinus).[2] Unue la angla adoptis tiun ĉi nomon por atlantika fraterkulo laŭ propono de Thomas Pennant en 1768,[2] supozeble pro simeleco de nestokonduto,[3] kaj poste ĝi disvastiĝis al ĉiuj aliaj fraterkuloj.[4]
En la jupikaj lingvoj de delto de riveroj Jukono kaj Kuskokvimo korna fraterkulo nomiĝas "qilangaq", "qengacuar(aq)" (laŭlitere "malgranda nazo"), aŭ "qategarpak" ("vasta blanka brusto").[5] Ajnuoj de Saĥaleno nomas ĝin "etupirka", kio signifas "bela beko".
Priskribo
[redakti | redakti fonton]

Plenkreska birdoj estas averaĝe ĉirkaŭ 20 cm alta starante kaj pezas ĉirkaŭ 500 g, kaj ĝia enverguro estas ĉirkaŭ 58 cm.[6] Seksan duformismon ili ne havas, ambaŭ seksoj estas same grandaj kaj havas similan plumaron.
Plumare korna fraterkulo ĝenerale similas al atlantika fraterkulo, sed diferencas de ĝi je malgranda nigra "korno" de kalva nigra haŭto supre de la okuloj. Ĝia beko estas flava ĉe la kapo kaj ruĝa apud la pinto. La flava koloro de la beko iĝas pli brila kaj rimarkebla antaŭ la reprodukta sezono, kaj paliĝas ekster ĝi. Apud bazo de la beko ĉe ĉiu flanko estas malgranda flavkolora karneca pendaĵo. La birdoj havas blankan (pli grizecan ekster reprodukta sezono) vizaĝon kun nigra linio de okuloj ĝis nuko, kaj oranĝkolorajn piedojn.
La beko de korna fraterkulo estas pli larĝa ol ĉe aliaj fraterkulaj specioj kaj tre brilkolora, aparte en reprodukta sezono. Ĝi ludas gravan rolon en pariĝaj ritualoj, kaj ambaŭ iĉoj kaj inoj preferas partneron kun pli granda kaj rimarkinda beko. Dum la sezono la beko havas ioman fluoreskon en transviola spektro, kiun aliaj fraterkuloj kapablas vidi.[7]
Ekster la sezono la fraterkuloj mudas al tiel nomata eklipsa plumaro: la blanka vizaĝo iĝas arĝenteca kaj la kolo malhele griza. Samtempe la flava paro de la beko iĝas pala aŭ grizeca kaj perdas la fluoreskan econ, kaj kruroj kaj piedoj de oranĝkoloraj iĝas haŭtkoloraj.
Idoj de korna fraterkulo havas fumkolorajn grizajn vangojn kaj malvastan nigran bekon. Adoleskuloj tuj post elnestiĝo estas rimarkeble malpli grandaj ol plenkreskuloj.[8] Sian unuan printempon la junaj birdoj perdas la malhele grizan vizaĝon.[9] Proksimume en la aĝo de unu jaro ili enhavas pli malpli fraterkulan formon de beko, sed ĝi daŭre kreskas ĝis 5 jaroj, kiam tiuj ĉi birdoj atingas seksan fekundecon.[8] En la sama aĝo ili atingas plenkreskulan grandon kaj mason.
Voĉo
[redakti | redakti fonton]Sume kornaj fraterkuloj havas relative malgrandan kvanton de diversaj vokoj, plimulto el kiuj estis sufiĉe mallaŭtaj. Plejparo de ĝiaj voĉaj signaloj estas ventrecaj grumbloj, la plej kutima el kiuj transskribiĝas kiel "arr-arr-arr".[10] Kiam la birdo sentas sin minacata aŭ iel alie ekscitiĝas, la voko rapidiĝas kaj plilaŭtiĝas, iĝante "A-gaa-ka-ĥa-ĥa".[11] Tia ĉi kriĉo, pli ofta por plenkreskuloj ol por junuloj, estas iam priskribita kiel "sono de malproksima motorsegilo".[12] Dum pariĝa sezono la flirta kanto transskribiĝas kiel "Op-op-op-op-op".[11] Ekster la sezono tiu ĉi kanto neniam aŭdeblas, kaj naĝante kaj plonĝante en maron la birdoj kutime faras neniujn sonojn entute.[13]
Distribuo kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Korna fraterkulo estas relative kutima tra ĝia arealo.[14] Ĝi renkonteblas tra tuta norda Pacifiko, interalie sur Ŝumaginoj en Beringa maro, la marbordoj de Siberio, Kamĉatko, Saĥaleno kaj Kuriloj. En Norda Ameriko la specio troveblas en uestaj bordoj de Alasko kaj Brita Kolumbio, Haida Gwaii kaj la Aleutaj Insuloj.[14] Oni ankaŭ observas la birdojn en kaj ĉirkaŭ la Ĉukĉa maro, aparte sur la insulo de Wrangel, kie ĝi, kune kun multaj aliaj marbirdaj specioj, havas internacie gravan kolonion.[15][16] Vagantaj individuaj birdoj estis renkontataj multe pli malproksime suden de ilia kutima vivareo, ĝis marbordoj de Japanio kaj Usonaj subŝtatoj Oregono kaj Kalifornio.[14] Striktasence, korna fraterkulo ne estas migra birdo, sed ĝi vintrumas en maro sur stabila aŭ naŭtanta glacio, malproksime de solida tero.[14][17]
Kornaj fraterkuloj nestas sur rokaj marbordoj kaj deklinaĵoj. Kiel ĉiuj aliaj fraterkuloj, ili kapablas elfosi por si nestojn en ĉiu pli malpli mola grundo per siaj vastaj ŝpat-similaj bekoj. Ili, tamen, fosas pli malofte ol aliaj fraterkuloj, ofte preferante okupi jam ekzistajn truojn, rokajn krevaĵojn, spacojn sub staploj de rokoj ktp.[18]
Konduto kaj ekologio
[redakti | redakti fonton]Flugo
[redakti | redakti fonton]
Por ekflugi, kornaj fraterkuloj aŭ saltas de altaj rokoj, aŭ duonnaĝas-duonkuras laŭ akva surfaco por atingi necesan rapidon.[11] Ili flugas efike kaj rapide en alteco de 10–30 m super la akvo. La ritmo de iliaj flugiloj estas konstanta kaj rapida.[13] Kutime ili flugas mezgrandajn distancojn inter nestejoj kaj furaĝejoj en birdaroj de 2–15 individuoj, iam kune kun aliaj birdoj, kiel tufaj fraterkuloj aŭ urioj.[19]
Sur lando
[redakti | redakti fonton]Irante laŭ lando korna fraterkulo tenas sin vertikale. Ĝiaj piedoj havas ne nur interfingrajn membranojn, kiuj helpas al ĝi naĝi, sed ankaŭ sufiĉe fortikajn ungojn, danke al kiuj la birdo povas ne marŝi laŭ malglataj rokoj kaj facile grimpi krutajn deklinaĵojn.[20]
Kornaj fraterkuloj vivas kaj reproduktiĝas en grandaj birdokolonioj, kiuj povas enhavi dekojn de miloj da fraterkuloj kaj aliajn birdospeciojn.[19] En sia komunumo ili formas socian hierarĥion, por establi kiun individuoj en la kolonio montras dominantajn kaj submetantajn pozojn unu al la alia. La kutima signalo de submetemo estas vaste pozicii siajn piedojn, malsuprenigi la kapon kaj dum ĉirkaŭ 4 sekundoj levigi flugilojn super ĝi.[20] La dominanta aŭ agresa konduto estas malfermi la bekon, levigi dorsajn plumojn kaj paŝi surloke kliniĝante de flanko al flanko. Kiam unu birdo faras tiun ĉi agresan montron al la alia, aŭ la oponanto fuĝas, aŭ komenciĝas lukto. Dum la lukto kornaj fraterkuloj tenas unu la alian je la beko kaj penas bati unu la alian per flugiloj. Ofte la luktantoj falas kaj ruliĝas laŭ deklino, kun iliaj bekoj daŭre interŝlositaj.[19]
En la akvo
[redakti | redakti fonton]
Proksimume duonon de sia tempo korna fraterkulo estas en akvo,[21] naĝante per siaj membranaj piedoj. Kiam ili subakviĝas, ili moviĝas tre lerte kaj rapide kun helpo kaj ne la piedoj, kaj de la flugiloj, pro kio ilian subakvan naĝmanieron oni iam nomas "subakva flugo". La flugiloj servas kiel ĉefa movigilo, kvazaŭ remiloj, kaj la piedoj prenas la rolon de rudro. La plumoj estas hidrofobiaj, kaj la premo de la akvo tenas ilin proksime laŭ la korpo, donante al la birdo hidrodinamikan formon. Korna fraterkulo povas facile resti sub akvo dum minuto aŭ pli.[22]
Kiel ĉe plimulto de akvobirdoj, la plumaro de korna fraterkulo estas akvoforpuŝa, kio ebligas ĝin naĝi sen malsekiĝi kaj malvarmiĝi. Tio ĉi estas kaj pro morfologio de la plumoj, kaj la uropiga glando apud la vosto. La glando produktas grasecan kaj hidrofobian likvaĵon, kiun la birdo poste ŝmiras laŭ tuta sia plumaro per sia beko. Rezulte, korna fraterkulo kapablas kaj subnaĝi, kaj floti surface.[23]
Dieto kaj furaĝado
[redakti | redakti fonton]Plenkreskaj kornaj fraterkuloj estas ĉiomanĝuloj. Ilia dieto konsistas je ĉio, kion ili povas kapti: fiŝoj, krustacoj, poliĥetoj, kalmaroj kaj aliaj akvaj senvertebruloj.[24] Ili ankaŭ manĝas algojn kaj marajn plantojn.[25]
Por kapti fiŝon korna fraterkulo subnaĝas ĝis 30 m sub la surfaco, sed averaĝe ĉasas je ĉ. 15 m.[19][26] Plej kutime korna fraterkulo furaĝas frumatene.[17] Ĝi plonĝas en la akvon kaj naĝas tie, ĉasante arojn de fiŝoj kaj samtempe evitante predantojn.[22] La aparta plonĝo plej ofte daŭras 20–30 sekundojn. Kelkajn malgrandajn fiŝojn aŭ moluskojn la birdo glutas, kaj la reston portas landen al la kolonio.[22] Vastaj bekoj de kornaj fraterkuloj bone taŭgas por porti predon al la nestejoj, kiuj kutime estas konsiderindan distancon fore de la furaĝejoj.
Idoj havas multe malpli diversan dieton, kiu konsistas je malgrandaj fiŝoj aŭ bentosaj organismoj, kiujn eblas kapti proksime al la marbordo. Gepatroj manĝigas siajn idojn de 2 ĝis 6 fojojn po tago.[18] Malsimile al multaj aliaj marbirdoj, fraterkuloj de regurgitas manĝaĵojn por la idojn, sed manĝigas ilin per plenaj fiŝoj rekte en la bekon.[27]
Reproduktiĝo
[redakti | redakti fonton]
Kornaj fraterkuloj iĝas sekse fekunda je la aĝo inter 5 kaj 7 jaroj.[15] La reprodukta sezono okazas inter majo kaj septembro.[26] Korna fraterkulo estas monogamia birdo, kaj plej ofte unufoje formita paro restas kune la tutan vivon. La pariĝa ritualo komenciĝas kiam sola iĉo kaj sola ino naĝas paralele laŭ surfaco de la akvo. La iĉo eliĝas el la akvo, streĉas la kolon kaj malfermas kaj fermas la bekon samtempe klingante la kapon de flanko al flanko. La ino responde malsuprenigas la kapon kaj mallongigas la kolon, klinante la vizaĝon al akva surfaco. Poste la birdoj ĝentile koliziigas siajn bekojn.[20] Se la ritualo finiĝas sukcese, la paro restos kune kaj reproduktiĝos la tutan vivon.[11] La koito okazas en la akvo. Dum ĝi la iĉo surgrimpas sur la inon de malantaŭ, balancante per siaj flugiloj. La procezo daŭras ĉirkaŭ 35 sekundojn, post kio la ino subnaĝas kaj revenas al surfaco iun distancon de la iĉo. Ambaŭ partneroj batas klapas je siaj flugiloj post koito.[19]
Translokiĝinte al la nestejo, la paro trovas lokon por sia nesto. Prefere, kornaj fraterkuloj nestas en jam ekzistantaj rokaj krevaĵoj, kaj tre malofte ili elfosas la truon por la nesto mem. La nesto estas konstruita plejparte el herboj kaj plumoj.[19] Preskaŭ ĉiam ĉiu paro havas na nur unu ovo po jaro. Ene de la sama kolonio ĉiuj kornaj fraterkuloj metas ovojn kelkajn tagojn ĉirkaŭ la sama dato, tre rare distanco inter la plej unuaj ovoj kaj la plej lastaj superas unu semajnon.[18] Inoj de korna fraterkulo havas specialajn glandojn en la ovidukto, kiu ebligas ilin konservi spermatozoojn kaj elekti ilin dum konkuro por atingo al ovolo.[28] La ovoj estas ovalaj kaj blankecaj, kun lavendkoloraj, grizaj, kaj brunaj nuancoj.[29] Ambaŭ gepatroj laŭvice kovas la ovon dum averaĝe 41 tagoj, ĝis la ido eloviĝas. Ankaŭ ambaŭ gepatroj manĝigas kaj prizorgas ĝin pliajn 40 tagojn antaŭ ol ĝi estas preta vivi sendepende. Sendependiĝinte, la ido forlasas la nestejon sole kaj nokte, plonĝas en malferman akvon kaj fornaĝas.[18][19]
Pliigo de oceanaj temperaturoj pro tutmonda varmiĝo pliigis reproduktan kapablon de kornaj fraterkuloj, kaj iliaj populacioj kreskas tra tuta arealo.[30]
Konserva statuso
[redakti | redakti fonton]
Oni proksimumas ke nun estas ĉirkaŭ 1,200,000 kornaj fraterkuloj en la mondo. El ili, 300,000 loĝas en Azio,[14] kaj la restaj 900,000 en Norda Ameriko, kun aparte granda kvanto kaj populacia denseco sur marbordoj de Alaska duoninsulo, kiuj estas hejmo por ĉirkaŭ 760,000 birdoj.[18] Preskaŭ 250,000 Alaskaj kornaj fraterkuloj[18] distribuiĝas inter 608 plej grandaj kolonioj, la ĉefa el kiuj estas sur insulo Suklik. Ĉirkaŭ 92,000 kornaj fraterkuloj nestas en Aleutaj insuloj, kaj preskaŭ 300,000 en bordoj kaj insuloj de Oĥotska maro.[18] Ĉirkaŭ 18,000 vivas en diversaj kolonioj de Ĉukĉa maro, la plej granda el kiuj estas sur insulo de Wrangel.[15]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Jobling, James. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4. OCLC 659731768.
- ↑ 2,0 2,1 Lockwood, W. B.. (1993) The Oxford Dictionary of British Bird Names. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-866196-2.
- ↑ Lee, D. S. & Haney, J. C. (1996) "Manx Shearwater (Puffinus puffinus)", in: The Birds of North America, No. 257, (Poole, A. & Gill, F. eds). Philadelphia: The Academy of Natural Sciences, and The American Ornithologists' Union, Washington, DC
- ↑ "Puffin". Oxford English Dictionary (Online ed.). Oxford University Press.
- ↑ Horned Puffin. Alirita 2019-09-13 .
- ↑ Alaska SeaLife Center (2016) Horned Puffin. ASLC resident species. Alaska SeaLife Center. Alirita 2016-10-15 .
- ↑ Gabbatiss, Josh, "Puffins found to have hidden fluorescent beaks that may help them attract the opposite sex", The Independent, 2018-04-07.
- ↑ 8,0 8,1 Cocherel, Laurent. (2008) Le macareux moine et autres Alcidés d'Europe : répartition, description, moeurs, protection, observation (france). Paris: Delachaux et Niestle. ISBN 978-2-603-01556-8. OCLC 470906435.
- ↑ (1983) “The food, feeding and development of young tufted and horned puffins in Alaska”, The Condor, p. 16.
- ↑ Cocherel, Laurent. (2008) Le macareux moine et autres Alcidés d'Europe : répartition, description, moeurs, protection, observation (france). Paris: Delachaux et Niestle. ISBN 978-2-603-01556-8. OCLC 470906435.
- ↑ 11,0 11,1 11,2 11,3 . Horned Puffin. Arkivita el la originalo je 2018-04-24. Alirita 2019-12-01 .
- ↑ Sibley, David. (2014) The North American bird guide. London: Bloomsbury. ISBN 978-1-4729-0927-5. OCLC 868081759.
- ↑ 13,0 13,1 Dunne, Pete. (2006) Pete Dunne's Essential Field Guide Companion: A Comprehensive Resource for Identifying North American Birds. Boston: Houghton Mifflin Co. ISBN 978-0-618-23648-0. OCLC 61169710.
- ↑ 14,0 14,1 14,2 14,3 14,4 Cocherel, Laurent. (2008) Le macareux moine et autres Alcidés d'Europe : répartition, description, moeurs, protection, observation (france). Paris: Delachaux et Niestle. ISBN 978-2-603-01556-8. OCLC 470906435.
- ↑ 15,0 15,1 15,2 (2008) Alaska Outer Continental Shelf, Beaufort Sea and Chukchi Sea Planning Areas, Oil and Gas Lease Sales 209. 212, 217, and 221: Environmental Impact Statement.
- ↑ Wrangel and Herald Islands. BirdLife International (2021). Alirita 29 November 2021 .
- ↑ 17,0 17,1 Karnella, Charles. (1993) Proposed Regime to Govern Interactions Between Marine Mammals and Commercial Fishing Operations: Environmental Impact Statement, p. 4–61.
- ↑ 18,0 18,1 18,2 18,3 18,4 18,5 18,6 Cocherel, Laurent. (2008) Le macareux moine et autres Alcidés d'Europe : répartition, description, moeurs, protection, observation (france). Paris: Delachaux et Niestle. ISBN 978-2-603-01556-8. OCLC 470906435.
- ↑ 19,0 19,1 19,2 19,3 19,4 19,5 19,6 Piatt, John & Kitaysky, Alexander & Poole, A. & Gill, Frank. (2002). Horned Puffin (Fratercula corniculata). The Birds of North America Online. 10.2173/bna.603.
- ↑ 20,0 20,1 20,2 Harris, M.P.. (2011) The Puffin, Poyser Monographs. Bloomsbury Publishing. ISBN 978-1-4081-6056-5.
- ↑ A Behavioral Comparison of Captive Parakeet Auklets (Aethia psittacula) and Horned Puffins (Fratercula corniculata). Arkivita el la originalo je 2022-01-03. Alirita 2022-03-21 .
- ↑ 22,0 22,1 22,2 Cocherel, Laurent. (2008) Le macareux moine et autres Alcidés d'Europe : répartition, description, moeurs, protection, observation (france). Paris: Delachaux et Niestle. ISBN 978-2-603-01556-8. OCLC 470906435.
- ↑ Cocherel, Laurent. (2008) Le macareux moine et autres Alcidés d'Europe : répartition, description, moeurs, protection, observation (france). Paris: Delachaux et Niestle. ISBN 978-2-603-01556-8. OCLC 470906435.
- ↑ Goldstein, C.. (1987) Seabirds: Feeding Ecology and Role in Marine Ecosystems. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-30178-7.
- ↑ (1978) Marine mammal and seabird survey of the Southern California Bight area. National Technical Information Service, U.S. Department of Commerce.
- ↑ 26,0 26,1 (1982) “Food of Adult and Subadult Tufted and Horned Puffins”, The Murrelet 63 (2), p. 51–58. doi:10.2307/3533828.
- ↑ Cocherel, Laurent. (2008) Le macareux moine et autres Alcidés d'Europe : répartition, description, moeurs, protection, observation (france). Paris: Delachaux et Niestle. ISBN 978-2-603-01556-8. OCLC 470906435.
- ↑ (July 1983) “Mechanism and Ecological Significance of Sperm Storage in the Northern Fulmar with Reference to Its Occurrence in Other Birds”, The Auk 100 (3), p. 593–600. doi:10.1093/auk/100.3.593.
- ↑ Horned Puffin (2014-11-13). Alirita 2019-09-12 .
- ↑ Barbraud, C.. (2015) Oiseaux marins: Entre ciel et mers, Carnets de sciences (france). Quae. ISBN 978-2-7592-2329-9.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Atlantika fraterkulo F. arctica
- Tufa fraterkulo F. cirrhata