Nordanda galinago
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Gallinago nobilis Sclater, PL, 1856 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Nordanda galinago, Gallinago nobilis, estas eta fortika vadbirdo de la familio de Skolopedoj, kaj ordo de Ĥaradrioformaj. Ili reproduktiĝas en Andoj de Kolombio, Ekvadoro, Peruo kaj Venezuelo super aŭ ĝuste sub la arbolinio. Ĝi estas entute sidlokema.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
Tiu 30–32,5 cm longa galinago havas fortikan korpon kaj relative mallongajn krurojn por vadbirdo. Ĝiaj supraj partoj, kapo kaj kolo estas striecaj kaj kun desegnoj malhelbrunaj kaj sablokoloraj, kaj orkoloraj randoj en la plumoj formas klarajn liniojn laŭ ĝia dorso. La ventro estas blanka kun bruna strio sur la flankoj. La kornokolora beko estas tre longa kaj rekta. La kruroj kaj piedoj estas grizecverdaj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed inoj estas pli longbekaj; nematuraj birdoj diferenciĝas nur pro la montrado de palaj bordoj en la flugilkovriloj. La Nordanda galinago havas klaran melodian vokon.
Ankaŭ la Anda galinago vivas ene de la teritorio de la Nordanda galinago, sed ĝi havas larĝajn flugilojn, striecan ventron kaj malhelajn malsuprajn partojn. Migrantaj ordinaraj kaj magelanaj galinagoj estas pli malgrandaj, havas pli pintohavajn flugilojn kaj blankajn bordojn en la flugiloj.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]La Nordanda galinago troviĝas en altaltitudaj malsekaj herbejaj marĉoj kaj torfejoj el 2,700 – 4,200 m.
Oni konas malmulte de ties biologio, sed oni scias, ke maskloj faras flugetadajn memmontradojn, kio konsistas en alta flugado en cirkloj, sekvita de subita malaltiĝo dum kiu la birdo faras tamburadan sonon pere de la vibrado fare de modifitaj eksteraj vostoplumoj, pli malalttonaj ol tiuj de la Ordinara galinago. Ili reproduktiĝas el Marto ĝis Julio.
La Nordanda galinago troviĝas kutime sola aŭ laŭ paroj, sed ĝi estas malfacile observebla surgrunde. Ili manĝas per puŝado per sia longa beko profunde en la koton serĉante insektojn kaj vermojn. Ilia kripta plumaro havigas efikan kamufladon kiam la birdo restas senmove inter la marĉa vegetaĵaro.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater ISBN 978-0-395-60237-9
- BirdLife International