Grandbeka vanelo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Vanellus crassirostris | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Grandbeka vanelo (laŭ la latina scienca nomo Vanellus crassirostris, kaj nomita ankaŭ Longfingra vanelo), estas birdo-specio de la familio Ĥaradriedoj de la ordo Ĥaradrioformaj. Ĝi estas ĉefe sidlokema kaj troviĝas tra centra kaj orienta Afriko, el Ĉado kaj Sud-Sudano norde ĝis Mozambiko sudoriente. Ĝi estas unu el 13 specioj de grundo-nestumantaj vaneloj de Afriko.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La Grandbeka vanelo estis formale priskribita de Gustav Hartlaub en 1855 laŭ la duvorta nomo Chettusia crassirostris en Journal für Ornithologie.[1] La specio estas nun unu el 24 metitaj kun la aliaj vaneloj en la genron Vanellus kiu estis priskribita en 1760 de Mathurin Jacques Brisson, franca zoologo.[2] Vanellus devenas el Mezepoka latino 'vannus', kun la signifo kribra ventumilo, reference al la sono de la flugiloj de la vaneloj dumfluge.[3] La specia nomo crassirostris signifas dik-beka.
La Grandbeka vanelo estis iam metita ene de la unuspecia genro Hemiparra, sed nun hejmas en la genron Vanellus kun aliaj vaneloj.[4] Vanellus estas unu el 10 genroj de la familio Charadriidae, kiu krom vanelojn enhavas ankaŭ pluviojn kaj morinelojn. Membroj de Charadriidae ĝenerale ĉasas senvertebrulojn per vido kaj tekniko de kuro-kaj-halto kaj plimulto havas socian monogaman pariĝsistemon.
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]
Oni agnoskis du subspeciojn: la nomiga V. c. crassirostris troviĝas ĉefe el Sud-Sudano ĝis Ugando, kaj pli suda V. c. leucopterus estas distribuata el Tanzanio ĝis nordorienta Sudafriko, kaj al okcidenta Angolo.[5][4] Iliaj teritorioj koincidas en Tanzanio, sudorienta D.R. Kongo, kaj norda Malavio, kie estas interreprodukta zono,[4] en kiu ambaŭ subspecioj pariĝas unu kun la alia. Interreproduktitoj estis iam traktita kiel aparta subspecio V. c. hybrida.[4]
Ambaŭ subspecioj havas iomajn diferencojn en plumaro kaj morfologio. La nomiga V. c. crassirostris havas nigrajn flugilplumojn; en V. c. leucopterus, nur la eksteraj primaraj flugilplumoj estas nigraj, dum la internaj primaraj kaj duarangaj flugilplumoj estas blankaj.[6] V. c. leucopterus havas pli mallongan enverguron kaj pli longan tarson ol V. c. crassirostris, kvankam la diferencoj en longo estas nur de milimetroj.[6]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Grandbeka vanelo estas 31 cm longa kun korpomaso de 162–225 g.[4] Ĝi estas bruna, nigra kaj blanka vanelo kun longaj ruĝaj kruroj, longaj piedfingroj, kaj ruĝa beko kun nigra pinto. Ĝi havas mallongajn flugilspronojn kaj rondetajn flugilojn; dumfluge ĝi montras ampleksan blankon en la flugilplumoj, same kiel krurojn kaj piedojn etendiĝantajn preter la fino de la vosto.

Ĝi estas sekse monomorfa kaj ne havas laŭsezonan varion en plumaro.[4] Junuloj havas pli brunan bruston ol plenkreskuloj kaj sablokolorajn pintojn en plumoj. Primaraj plumoj de junuloj estas retenitaj post la post-junula mudo.[6]
Simila specio
[redakti | redakti fonton]La Blankkrona vanelo estas la nura alia vanelo kun ampleksa blanka plumaro en la flugiloj, montrante blankon sur la primaraj kaj sekundaraj flugilplumoj, sed tiu ŝablono estas aparta de la Grandbeka vanelo, kiu havas nigran koloron sur la primaraj flugplumoj (kaj por V. c. crassirostris, kiu estas nigra ankaŭ sur la sekundaraj plumoj).[6]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La Grandbeka vanelo troviĝas tra centra kaj orienta Afriko, de Sud-Sudano en la nordo ĝis Bocvano, Mozambiko, kaj nordorienta Sudafriko en la sudo de sia teritorio, same kiel estas malproksimaj populacioj en Ĉado kaj okcidenta Angolo.[4] La Grandbeka vanelo preferas vivejojn de lagoj, lagetoj, marĉoj, inundebenaĵoj kaj marĉoj.[4] Ĝi trovas sian manĝaĵojn de akvaj senvertebruloj sur flosanta vegetaĵaro. Ĝi uzas flakojn en la seka sezono, kaj en la pluvsezono ofte povas troviĝi en inunditaj rizkampoj kaj malsekaj prerioj.[4] Birdoj estas sidlokemaj tiel longe kiel akvo restas. Nesto kaj manĝareoj estas ĝenerale la samaj.[7] Oni registris ilin ĝis alteco de 1,300 m en Zambio.[8] La Grandbeka vanelo havas similajn habitatpreferojn kiell la Afrika jakanao, ambaŭ uzante flosantajn herbojn kaj franĝan vegetaĵaron ĉirkaŭ akvo.[9] Tiu rekta asocio ofte igas vanelojn montri agreseman konduton al jakanaoj, ĉefe kiel svingaj atakoj al jakanao nefarante rektan kontakton; unu studo trovis, ke jakanoj estis atakitaj de plenkreskaj vaneloj unufoje ĉiun 12-an minuton.[10]
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Manĝado
[redakti | redakti fonton]
La Grandbeka vanelo estas nekutima inter vaneloj ĉar ĝi manĝas kun konduto kiel jakanaoj, plukmanĝante akvajn insektojn, larvojn, skarabojn, formikojn, libelajn nimfojn, kaj helikojn sur la surfaco de flosanta akva vegetaĵaro, etendante sian pezon tra la subteno de siaj longaj piedfingroj, kio nomigas la specion per altenativa nomo. Ekzistas dokumentado de kelkaj individuoj uzantaj unu piedon por movi akvon, verŝajne por allogi predon al la akvosurfaco, simila al la konduto de Armita vanelo kaj Spronvanelo.[11] Ĝi regule manĝas sole; tamen, en la seka sezono birdoj povas kolektiĝi en familiaj grupoj aŭ pli grandaj grupoj de 10 ĝis 20, kaj iam oni registris grupon de proksimume 80 birdoj en Malavio.[12] Manĝantaj vaneloj povas sekvi spronflugilajn anserojn kiam la anseroj elradikigas mortan vegetaĵaron kaj ĝenas akvajn senvertebrulojn.[4] La Grandbeka vanelo ankaŭ atakas nepredantajn birdospeciojn en siaj teritorioj, kiel ekzemple la Afrika jakanao, la Armita vanelo kaj la Ralardeo, ĉiuj kun kiuj la vaneloj kunhavas manĝohabitaton.[10]

Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Grandbekaj vaneloj estas monogamaj reproduktuloj kiuj agreseme defendas malgrandajn teritoriojn (averaĝa teritorio estas 2,900 m² (0,29 ha) en Kenjo[13]) de najbaraj vaneloj. Ambaŭ seksoj partoprenas en la kovado de ovoj en la nesto, teritoria defendo kaj gepatra prizorgado de idoj. Idoj estas feroce defenditaj de la gepatroj kontraŭ birdaj predantoj inkluzive de afrikaj fiŝagloj, cirkuoj kaj centropoj.[14] Konstantaj alarmvokoj kaj svingaj atakoj estas uzataj kiel intensaj kontraŭpredantaj respondoj, same kiel eskapaj flugoj dum kiuj birdoj flugas kaj ŝvebas super akvo.[14] Grandbekaj vaneloj respondas al predantoj kiel ekzemple cirkuoj, sed povas identigi aliajn rabobirdojn kiuj ne estas predantoj, kiel vulturoj, kaj ne respondas al ili.[14]
La nesto povas esti farita el planta materialo aŭ koto, situanta surgrunde proksime de la rando de akvo aŭ sur flosanta vegetaĵaro. Se metita proksime de la rando de la akvo, la nesto estas malprofunda skrapaĵo farita el koto aŭ plantoj. Sur flosanta vegetaĵaro, super akvo ĝis 1 m profunda, la nesto estas formata kiel taso kaj farita el plantoj. Grandbekaj vaneloj en marĉaj lokoj povas uzi ankaŭ platformon de muskoj kaj herboj.[15]
Inoj de Grandbeka vanelo demetas 1–4 brunajn aŭ oliv-kolorajn ovojn kun malhelaj markoj kaj kovas ilin dum 27–30 tagoj.[16] Idoj estas frumaturaj, forlasas la neston nur kelkajn horojn post eloviĝo, kaj elnestiĝas proksimume du monatojn post eloviĝo. Idoj regule restas kun gepatroj pliajn 1–2 monatojn post elnestiĝo. Gepatra konduto, kiel viglado kaj prizorgado de idoj, reduktas la manĝotempon de plenkreskuloj dum la reprodukta sezono.[7]
Reproduktado okazas la tutan jaron tra la totala teritorio.[4] En centra Afriko, ovodemetado okazas de decembro ĝis marto,[4] dum en orienta Afriko de Ugando ĝis nordorienta Sudafriko demetado gamas de junio ĝis novembro.[12]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (1855) “Ueber Chettusia erassirostris de Filippi”, Journal für Ornithologie 3 (5), p. 427. doi:10.1007/BF02009698. Bibkodo:1855JOrni...3..427H. 39418835.
- ↑ Brisson, Mathurin Jacques. (1760) Ornithologie, ou, Méthode Contenant la Division des Oiseaux en Ordres, Sections, Genres, Especes & leurs Variétés (French, Latin). Paris: Jean-Baptiste Bauche.
- ↑ Jobling, James A. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. 397. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ 4,00 4,01 4,02 4,03 4,04 4,05 4,06 4,07 4,08 4,09 4,10 4,11 (2020) “Long-toed Lapwing (Vanellus crassirostris), version 1.0”, Birds of the World. doi:10.2173/bow.lotlap1.01. 216248650.
- ↑ The eBird/Clements checklist of Birds of the World: v2022 (2022).
- ↑ 6,0 6,1 6,2 6,3 Hayman, P J. (1986) Shorebirds. An Identification Guide to the Waders of the World. London, UK: Croom Helm.
- ↑ 7,0 7,1 (1982) “Parental Behavior in Lapwings (Charadriidae) and its Relationships with Clutch Sizes and Mating Systems”, Evolution 36 (5), p. 1030–1040. doi:10.2307/2408080.
- ↑ Dowsett, R J. (2008) The Birds of Zambia. Liège, Belgium: Tauraco Press & Aves.
- ↑ (2017) “A Comparison of Avian Diversity in Aquatic Environs of Kariba and the Zambezi River, Zimbabwe”, American Scientific Research Journal for Engineering, Technology, and Sciences (ASRJETS) 35 (1), p. 319–331.
- ↑ 10,0 10,1 (1979) “Interspecific aggressive behaviour by long-toed lapwings (Vanellus crassirostris)”, Animal Behaviour 27, p. 969–981. doi:10.1016/0003-3472(79)90045-9.
- ↑ (2001) “Long-toed Plover Vanellus crassirostris foot-stirring”, Scopus 22 (59).
- ↑ 12,0 12,1 Dowsett, R J. (2006) A Contribution to the Ornithology of Malawi. Tauraco Research Report 8. Tauraco Press. ISBN 2-87225-003-4.
- ↑ (1986) The Birds of Africa, 2‑a eldono, London, UK: Academic Press. ISBN 9780121373023.
- ↑ 14,0 14,1 14,2 (1990) “Anti-predatory behavior of lapwings: field evidence of discriminative abilities.”, Wilson Bulletin 102 (1), p. 49–70.
- ↑ (2011) “Notes on the birds of Lake Gambue, Mozambique and breeding records of the Lesser Black-winged Plover”, Honeyguide 57 (2), p. 130–133.
- ↑ Tarboton, W. (2001) A guide to the nests and eggs of Southern African birds. Cape Town, South Africa: Struik. ISBN 1868722716.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Long-toed lapwing - Speciteksto en The Atlas of Southern African Birds
- "Long-toed lapwing media". Internet Bird Collection.
- Long-toed lapwing photo gallery at VIREO (Drexel University)
- Observations of long-toed lapwings en iNaturalist
- Voĉo en Xeno-Canto
- BirdLife por Vanellus crassirostris
- "Vanellus crassirostris". Avibase.