Sudamerika vanelo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Sudamerika vanelo, laŭ lokaj nomoj Kverokvero, Tero, Terotero aŭ Terutero[1], aŭ laŭ la scienca nomo Ĉilia vanelo, (Vanellus chilensis, de kio ankaŭ Ĉilia vanelo, kvankam Ĉilio estas nur malgranda parto de ĝis teritorio, antaŭe nomita Belonopterus cayennensis lampronotus), estas granda vadbirdo de la familio ĥaradriedoj de la ordo Ĥaradrioformaj kaj unu el la plej konataj specioj de la genro Vanellus.
Disvastiĝo kaj medio
[redakti | redakti fonton]Tiu birdo estas komuna kaj tre disvastigita kiel loĝanta specio tra tuta Suda Ameriko, escepte en ĝangaloj de Amazonio kaj Andoj, tio estas la du plej malfacilaj medioj en la kontinento. Ĝi estas tre facile videbla en regionoj de Brazilo, Paragvajo, Ĉilio kaj en ebenaĵoj de Argentino kaj Urugvajo, lando kie la specio estas konsiderata blazona birdo. Ĝi atingis eĉ kelkajn karibajn insulojn kiel ekzemple Trinidado (1961) kaj Tobago (1974), ambaŭ en ŝtato Trinidado kaj Tobago, kie la specio pliiĝis lastatempe.
Ĝi logas en malferma kamparo, sed ankaŭ en terkulturejoj kaj urbaj medioj, ĉefe proksime de lagetoj kaj kanejoj. La specio profitis el la pliampleksigo de teritorio dediĉata al herbejoj por brutaro. Eblas ankaŭ vidi ĝin kiel hejmbesto en ĝardenoj, ĉar ĝi estas ŝatata pro siaj graciaj movoj, manĝado de insektoj kaj lerte zorgema karaktero, kio helpas esti uzata kiel alarmilo.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ĝia ĝenerala aspekto estas de eta birdo de ĉefe bruna koloraro, kaj tre eleganta kaj svelta, kronita de eta, nigra, pintakra kaj tre fajna kresteto, kio igas ĝin la ununura krestovanelo kaj krestovadbirdo en Sudameriko.
Estas eta vadbirdo 30 ĝis 35 cm longa kaj 295 g peza. Supraj partoj estas ĉefe brungrizaj, sed komence de flugiloj estas unue eta verda parteto kaj poste pli granda makulo kun nuancoj iom bronzkoloraj iom violaj. La kapo estas specife logalveka, ĉar estas griza, sed havas nigran strion de supre suben en frunto, subbeko -ĉe tiuj du partoj ĝi ĝuas blankan pli fajnan markostrion-, gorĝo ĝis brusto kie “eksplodas” en granda nigra cirklo.
La beko estas mallonga kaj ruĝa escepte ties pinto kiu estas nigra. La okuloj estas brilruĝaj. Ankaŭ la kruroj estas ruĝaj kaj longaj kaj maldikaj. Ili havas tri antauajn fingrojn kaj unu mallongan malantaŭan. Kiam estas varmo aŭ danĝero, la birdo tute forfaldas siajn krurojn, sed plej ofte ripozas sur unu el ili, dum la alia restas faldita ĉe la korpo. La birdo povas ankaŭ resti senmova kun malantaŭen kruroj falditaj. Ĝi havas ankaŭ etajn ostajn plilongaĵojn sub pintoflugiloj (spronoj), kiujn uzas kiel armilojn dum malalta flugado kontraŭ malamikoj aŭ por defendi sin kontraŭ rabobirdoj.
Dumfluge la birdo montras supre vertikalan blankan mezan strion inter brungriza korpo kaj nigra pinta flugilduono. Sube estas pli granda horizontala blanka duono kun blanka ventro kontraŭ nigra malantaŭa flugilduono. Flugiloj estas grandaj kaj larĝaj. La vosto estas mezgranda, blanka ĉe vostobazo kaj nigra ĉepinte.
Junuloj ne havas ruĝan okulĉirkaŭaĵon, nek tiom longan kreston nek tiom kontrastan plumarkoloraron. Ili havas pli brunajn vizaĝon kaj bruston. Ambaŭ seksoj estas similaj laŭ plumaro, sed inoj estas iom pli malgrandaj.
Estas kvar regionaj subspecioj de tiu neotropisa specio, kiu diferenciĝas precipe laŭ la detaloj en la nigroblanka vizaĝa bildo.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]
Ĝenerale ili moviĝas laŭ aroj kaj estas tre zorgemaj de idoj. Ili nestumas en malferma kamparo. Pro tio ili estas tre sentemaj antaŭ iu ajn bruo aŭ fremda moviĝo. Kaze de alarmo ili krias per laŭta specifa ripetota kaj konata kriado, alarmante kaj samspecianojn kaj nesamspecianojn. Kiuj fidas je ties alarmkapableco, certigas, ke ili estas eksterordinaraj gardistoj kaj noktogardistoj ĉar ili alarmas hundojn kaj krome krias malsimile laŭ la specio de la fremdulo.
Kaze de predantoj, ĉu rabobirdoj ĉu katoj -hejmaj aŭ ne- ili barakte luktas kontraŭ ili per spronoj kaj kutime ili sukcesas malproksimigi tiujn predantojn. Ili marŝas gracie, farante kolklinigojn, kiel nerva tiko. Ili ne kutime malproksimiĝas el sia devenloko. Tre specifaj estas la vizitoj inter najbaraj reproduktaj paroj.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]
Dum inkonkero okazas luktado inter maskloj, sed nur per beko kaj ne per spronoj. Dum alloga akrobatio la maskloj levegas la kapon kaj subigas la voston.
La nesto estas eta truo en malferma kamparo nur iomete limigita de kelka herbaro aŭ branĉareto; tamen ili estas malfacile troveblaj. La ino demetas 2-4 olivbrunajn malhelmakulajn ovojn fine de vintro. Sama reprodukta paro povas ovodemeti kelkajn fojon dum unu jaro.
Kovado daŭras 26 tagojn. Ambaŭ gepatroj zorgas la neston kaj idojn, kiuj estas defenditaj agreseme kaj brueme, sed kiuj ne bezonas esti nutrataj, ĉar ili estas fruemaj.
Nokte la ino kaŝas la idojn sub siaj flugiloj. La idoj estas zorgitaj ĝis sia ekflugo post unu monato. Se la nesto estas trovita, la birdo ŝajnigas esti vundita por malproksimigi la fremdulon.

La specio kaj la homo
[redakti | redakti fonton]Jam oni parolis pri hejmigo kaj alarmohelpo de tiu specio. Tamen eĉ en kaptiveco ili estas zorgemaj kontraŭ homoj, sed ili povas alproksimiĝi al tiuj por atingi manĝaĵon.

En sudamerika hispana lingvo estas kutima la frazo hacer como el tero, tio estas “teroe konduti”, rilate eksterordinaran konduton de la specio dum reproduktado: kiam ovoj estas en danĝero por proksimiĝo de fremduloj, la birdo krias kaj kuŝas en proksima loko por trompi la fremdulon, ke la ovoj estas en tiu alia loko. Tiele oni aludas homojn kiuj ŝajnigas esti kortuŝita de iu afero, kiam vere ili estas interesita de iu alia.

Voĉo ”kerker” aŭ “teruteru” nomigas la specion en Sudameriko.
Manĝo
[redakti | redakti fonton]Ili manĝas precipe insektojn kaj aliajn etajn senvertebrulojn, precipe dumnokte. Kvankam ties preferata medio estas ĉeakva, ili manĝas precipe terajn insektojn laŭ specifa tekniko, kiu konsistas en mallonga kuro, atendo kaj rapida bekofrapo antaŭen. Alia tekniko konsistas en perfingra skrapado kaj aŭskultado sub ĝi de vermoj, kiuj poste estas forprenitaj per beko.
Ili povas manĝi ankaŭ semojn kaj nekuiritan viandon. Pro tio la hejmigado estas facila, ĉar ili serĉas insektojn kaj poste povas manĝi aldonaĵon kiel viando. Tamen ne konvenas interna hejmigado, ĉar ili fekas konstante blankajn etajn fekaĵojn.
Ĝi estas socia specio, kiu ofte manĝas laŭ aroj.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Nestumanta V. c. lampronotus minacanta fotiston. Notu la spronojn ambaŭflanke de la nigra brusto.
-
Dumfluge
-
Skeleto
-
V. c. cayennensis, Tobago
-
Dumfluge por defendi sian neston en (Gravatá, Brazilo)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Terutero en Martín Fierro, José Hernández, tradukita en Esperanton de Ernesto Sonnenfeld, J. Régulo, La Laguna, 1965, paĝo 104.
- BirdLife International (2004). Vanellus chilensis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006.
- Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater ISBN 0-7099-2034-2
- Birds of Venezuela de Hilty, ISBN 0-7136-6418-5
- Birds of Trinidad and Tobago de ffrench, ISBN 0-7136-6759-1
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|