Saltu al enhavo

Lathama galinago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gallinago hardwickii)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lathama galinago

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Gallinago
Specio: Lathama galinago G. hardwickii
Gallinago hardwickii
Gray, JE, 1831
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Lathama galinagoHardvikka galinago (Gallinago hardwickii) estas eta fortika vadbirdo de la familio de Skolopedoj, kaj ordo de Ĥaradrioformaj.

Ĝi estas mezgranda, longbeka, migranta galinago de Orientazi–Aŭstralazia Flugovojo. La origino de la ordinara nomo de la specio ne estas klara. John Latham estis bone konata angla kuracisto kaj ornitologo fine de la 18-a kaj komence de la 19-a jarcentoj, kaj vere interesiĝis pri la birdoj de Aŭstralazio. Tamen, li ne havis evidentan konekton kun tiu galinago nomita laŭ li.[1]

Tiu galinago estas 29–33 cm longa, kun enverguro de 50–54 cm kaj pezo de 150–230 g.

Ĝi estas identigebla kiel galinago de la genro Gallinago pro sia kriptomodela nigra, bruna, sablokolora kaj blanka plumaro. Tamen, en la naturo ĝi ne estas facile distingebla disde la Svinhoa galinago kaj la Nadlovosta galinago, kvankam ĝi estas iom pli granda.

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

Tiu galinago reproduktiĝas ĉefe en Hokkaidō en norda Japanio, kaj pli malgrandaj nombroj en Honshū, orienta Rusio kaj Saĥaleno kaj, historie en la Kurilaj insuloj. La tuta populacio migras kaj pasigas la nereproduktan sezonon ĉefe en orienta Aŭstralio, kie ĝi estas la plej ĉeestanta galinago de la genro Gallinago. Ĝi estis registrita dum migrado en Tajvano, Filipinoj kaj Nov-Gvineo, kaj estas rara vaganto en Novzelando.

La reprodukta habitato de tiu galinago en Azio inkludas alpan erikejon, preriojn, malglatan paŝtejon, junajn arboplantejojn kaj kultivitajn areojn. Ties nereprodukta vivejo en Aŭstralio estas malprofundaj nesalakvaj malsekaj regionoj de diversaj specoj, kun nuda koto aŭ malprofunda akvo por manĝado, kaj proksima vegetaĵara kovraĵo por ŝirmejo.

Lathama galinago ĉe Malsekejoj Jerrabomberra, Kanbero, ACT, Aŭstralio

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

La pariĝado konsistas el memmontraj flugoj kaj tamburado fare de la masklo dum flugada malaltiĝo per vostoplumoj. Ili nestumas surgrunde, kaŝite inter vegetaĵaro, kun ovodemetado de po kvar ovoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Latham’s Snipe: mighty traveller, harbinger of spring. Region Group Pty Ltd (2022-08-21). Alirita 2024-12-12 .
  • Hayman, Marchant kaj Prater, Shorebirds (ISBN 0-395-37903-2)
  • BirdLife International. (2006). Species factsheet: Gallinago hardwickii. Elŝutita el [1] la 9an de Februaro 2007
  • Fujimaki, Y.; & Skira, I.J. (1984). Notes on Latham's Snipe, Gallinago hardwickii, in Japan. Emu 84: 49–51.
  • Higgins, P.J.; & Davies, J.N. (eds). (1996). Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 3: Snipe to Pigeons. Oxford University Press: Melbourne. (ISBN 0-19-553070-5)
  • Lane, Brett; & Davies, Jeff. (1987). Shorebirds in Australia. RAOU: Melbourne. (ISBN 0-17-006824-2)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]