Saltu al enhavo

Coenocorypha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aŭstralaj galinagoj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Coenocorypha
G.R. Gray, 1855
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La aŭstralaj galinagoj, konataj ankaŭ Novzelandaj galinagojtutukivi,[1] estas genro, Coenocorypha, de tajnaj birdoj en la familio de Skolopedoj Scolopacidae, kiuj troviĝas nur en periferiaj insuloj de Novzelando. Estas nun tri vivantaj specioj kaj ses konataj formortintaj specioj, el kiuj la Novzelanda galinago havas tri subspeciojn, kiel la Kampbela galinago (Coenocorypha aucklandica perseverance), ĵus malkovrita en 1997. La genro estis iam distribuata en Fiĝioj, Nov-Kaledonio kaj Norfolkoj, tra Novzelando kaj suden al la ĉearktaj insuloj de Novzelando, sed predado fare de invadaj specioj, speciale ratoj, draste limigis iliajn teritorion.

Taksonomio kaj teritorio

[redakti | redakti fonton]

La rilato inter la galinagoj de la genro Coenocorypha kaj tiuj de la genro Gallinago estas necerta. Coenocorypha estis foje konsiderata iama taksono de antikva stirpo;[2] tamen, nesufiĉa esplorado estis farita por pruvi tion. La unuan specimenon oni kolektis el la Aŭklandaj Insuloj dum la vojaĝo de HMS Erebus kaj HMS Terror kaj estis priskribita de George Gray en 1845. Dek jarojn poste li atribuis la specion al sia propra genro. Kun la escepto de la Ĉathama galinago kaj de la Forbesa galinago (priskribita el fosilioj trovitaj en la Ĉathamoj) ĉiuj aliaj estis atribuitaj kiel subspecioj de la origina specio, konata kiel Novzelanda galinago. Subspecifiaj formoj estis priskribitaj el insuloj Snares, de Malgranda Bariero, Stewart, Antipodaj kaj Kampbelo.

Morfologiaj studoj kaj komparoj de plumaro kaj kutimaro kondukis kelkajn fakulojn akcepti, ke la formoj de insuloj Snares, de Malgranda Bariero, Stewart estas ĉiuj specioj anstataŭ subspecioj de la galinago de Aŭklando, starigante tiel la eblon ke la galinago de Antipodaj estus aparta specio.[3]

En 1997, antaŭe nekonata formo de galinago estis malkovrita en la insulo Jacquemart ĉe Kampbelinsulo.[4] La Kampbela galinogo estis priskribita kiel alia subspecio en la radiado de novzelandaj galinagoj.[5] Oni malkovris ankaŭ fosiliajn restaĵojn de Coenocorypha en la insuloj de Nov-Kaledonio, Fiĝioj kaj Norfolkoj.[6][7] Fosilia pruvaro montris, ke la formo de la Malgranda Bariero estis iam disvastigata tra Norda Insulo kaj la formo de la insulo Stewart tra la Suda Insulo; ambaŭ estas nun formortintaj.

Specioj kaj subspecioj

[redakti | redakti fonton]
  • Ĉathama galinago, Coenocorypha pusilla (Buller, 1869) – Ĉathamoj
  • Novzelanda galinago, Coenocorypha aucklandica (G. R. Gray, 1845)
    • Aŭklanda galinago, C. a. aucklandica (G. R. Gray, 1845) – Aŭklandaj Insuloj
    • Antipoda galinago, C. a. meinertzhagenae (Rothschild, 1927)Antipodaj Insuloj
    • Kampbela galinago, C. a. perseverance (Miskelly & Baker, 2010)Kampbelinsulo
  • Snaresa galinago, Coenocorypha huegeli (Tristram, 1893)Insuloj Snares / Tini Heke
  • † Nordinsula galinago, Coenocorypha barrierensis (Oliver, 1955)
  • † Sudinsula galinago, Coenocorypha iredalei (Rothschild, 1921)
  • † Forbesa galinago, Coenocorypha chathamica (Forbes, 1893) – Ĉathamoj
  • † Vitilevua galinago, Coenocorypha miratropica (Worthy, 2003) – Fiji
  • † Novkaledonia galinago, Coenocorypha neocaledonica (Worthy et al., 2013) – Novkaledonio
  • † Norfolka galinago, Coenocorypha sp. – Norfolk-insulo

La aŭstralaj galinagoj havas longajn bekojn kaj mallongajn kolojn, flugilojn kaj vostojn. Ĝenerale ili similas al la galinagoj de la genro Gallinago, kvankam pli malgrandaj, pli fortikaj kaj kun relative pli mallongaj bekoj.[8] Ili estas 19–24 cm longaj, kun enverguroj de 28–35 cm, kaj pezas 75–120 g. La plej malgranda specio estas la Ĉathama galinago. Ilia plumaro estas ĝenerale bruna; plimultaj specioj havas malhelan traokulan strion.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Story: Wading birds – New Zealand snipe. Te Ara – the Encyclopedia of New Zealand. Alirita 11a de Novembro 2014 .
  2. Tennyson, A., & Martinson, P. (2006). Extinct Birds of New Zealand. Te Papa Press, Wellington (ISBN 978-0-909010-21-8).
  3. Worthy, T. H., Miskelly, C. M. & Ching, B. A. (2002). Taxonomy of North and South Island snipe (Aves : Scolopacidae : Coenocorypha), with analysis of a remarkable collection of snipe bones from Greymouth, New Zealand New Zealand Journal of Zoology 29 (3): 231–244
  4. (2005) “Discovery of a previously unknown Coenocorypha snipe in the Campbell Island group, New Zealand subantarctic”, Notornis 52 (3), p. 143–149. Alirita 29a de Oktobro 2016.. 
  5. (2010) “Description of a new subspecies of Coenocorypha snipe from subantarctic Campbell Island, New Zealand”, Notornis 56 (3), p. 113–123. 
  6. Worthy, T. H., & Holdaway, R. N. (2002). The Lost World of the Moa, Indiana University Press:Bloomington, (ISBN 0-253-34034-9).
  7. Worthy T. H. (2003). A new extinct species of snipe Coenocorypha from Viti Levu, Fiji. Bulletin of the British Ornithologists' Club 123: 90–103.
  8. Higgins, P. J. & Davies, J. N., eld. (1996). Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 3: Snipe to Pigeons. Oxford University Press, Melbourne. (ISBN 0-19-553070-5).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]