Pluvivanelo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Hoploxypterus cayanus | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Pluvivanelo, Hoploxypterus cayanus laŭ kio ankaŭ Kajena hoploksiptero aŭ simple Hoploksiptero, estas mezgranda birdo de la genro Hoploxypterus en la subfamilio Vanelenoj, grupo de grandaj vadbirdoj de la familio ĥaradriedoj. Ĝi estas birdo Malplej Zorgiga klaŭ la taksoj de la IUCN kaj povas troviĝi en norda Sudameriko. La specinomo cayanus referencas al Kajeno, ĉefurbo de Franca Gujano, kie troviĝas la specio.
Estis konfuzo pri tiu specio kaj ties nomo. Historie la pluvivanelo estis konsiderita pluvio, kiel parto de la subfamilio Charadriinae. Pli ĵuse, ĝi estis ŝanĝita al la subfamilio Vanellinae, kiu estas la vaneloj. La pluvivanelo estas ankoraŭ referencata kiel pluvio, ĉar ĝi fizike similas al tiu grupo de birdoj laŭ formo kaj grando. Tamen, baze sur taksonomio, estas pli ĝuste referenci ĝin kiel vanelo.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La pluvivanelo apartenas al la ordo Charadriiformes konataj kiel karadrioj. Ĝi estis metita en la familion Charadriidae kaj estas la nura specio metita en la genron Hoploxypterus, kiu estis kreita en 1856 de la franca natursciencisto Charles Lucien Bonaparte.[1] La pluvivanelo estis iam metita en la genron Vanellus sed studoj pere de molekula filogenetiko pruvis, ke ĝi ne estas tiom rilata al la aliaj vaneloj.[2][3]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Pluvivanelo estas forte markita birdo kun nigrablanka bildo, sablokolora sur siaj dorso kaj flugiloj, kaj blanka sur sia abdomeno. Ĝiaj okuloj estas ĉirkaŭitaj per helruĝaj okulringoj. Ĝi havas elstaran nigran V sur la supra dorso kaj havas longajn, ruĝajn krurojn.[4][5] Ĝi estas mezgranda birdo kiel la plimulto de la specioj en la familio de Charadriidae, je ĉirkaŭ 22 centimetroj.[5]
Ne estas seksa dimorfismo en tiu specio; kaj maskloj kaj inoj aspektas simile.[5] Ankaŭ junuloj aspektas simile, kun la escepto, ke ili estas pli sablokolora kaj havas sablokolorajn okulringojn anstataŭ rŭgajn.[6]
Pluvivaneloj estas silentema specio, kaj ne ofte voĉas, male al veraj vaneloj.[6] Iliaj alvokoj sonas kvazaŭ “kii-oo”, kun la dua parto pli altatona.[7] Dum flugado en memmontrado, ilia alvoko similas al ripetitaj “klii”.[8]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Pluvivaneloj vivas ĉe bordoj de lagoj kaj riveroj kie estas sablo kaj koto.[6] Ili loĝas en la norda parto de Sudameriko kaj ilia teritorio estas en Brazilo, Bolivio, Paragvajo, Peruo, Kolombio, Ekvadoro, Venezuelo, Gujano, Surinamo, kaj Franca Gujano.[9]
Ne multe estas konata pri ĝiaj movoj, sed la pluvivanelo ŝajne ŝanĝas vivejon dum malsamaj partoj de la jaro. Ĝi estis observita ĝis 2600 metrojn en alteco en Bolivio, eble ĉar la pluvsezono puŝas ĝin al pli altaj teroj.[10]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Iliaj memmontradoj konsistas el flugado en la aero laŭ ondula ŝablono dum ili vokas. Surtere, ili staras unu kontraŭ la alia kun siaj flugiloj malfermitaj. Ĝenerale, pluvivaneloj pariĝas inter majo kaj julio kaj demetas siajn ovojn en julio, kvankam tio varias laŭ regiono.[11]
Pluvivaneloj nestumas surtere, fosante malprofundan truon. La nesto estas nekovrita kaj iliaj ovoj rekte tuŝas la grundon. Kiam ili forlasas la neston, ili kovras la ovojn per sablo por protekto.[11]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Buttonquail, thick-knees, sheathbills, plovers, oystercatchers, stilts, painted-snipes, jacanas, Plains-wanderer, seedsnipes. IOC World Bird List Version 13.2. International Ornithologists' Union (Julio 2023). Alirita 28a de Oktobro 2023 .
- ↑ (2022) “Comprehensive taxon sampling and vetted fossils help clarify the time tree of shorebirds (Aves, Charadriiformes)”, Molecular Phylogenetics and Evolution 177, p. 107620. doi:10.1016/j.ympev.2022.107620.
- ↑ (2010) “Phylogenetics of modern shorebirds (Charadriiformes) based on phenotypic evidence: analysis and discussion”, Zoological Journal of the Linnean Society 160 (3), p. 567–618. doi:10.1111/j.1096-3642.2010.00635.x. 86108984.
- ↑ Perlo, Ber van. (2009) A field guide to the birds of Brazil. Oxford: Oxford University Press. ISBN 978-0195301540.
- ↑ 5,0 5,1 5,2 "Pied Lapwing". (en-US)
- ↑ 6,0 6,1 6,2 Wiersma, Popko; Kirwan, Guy M. (2020-03-04), Del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew; Sargatal, Jordi et al., eds., "Pied Lapwing (Vanellus cayanus)", Birds of the World (Cornell Lab of Ornithology), doi:10.2173/bow.pielap1.01, http://dx.doi.org/10.2173/bow.pielap1.01, retrieved 2021-11-11
- ↑ Hilty, Steven L.. (2003) Birds of Venezuela. London, UK: Christopher Helm.
- ↑ Hayman, P.. (1986) Shorebirds. An Identification Guide to the Waders of the World. London, UK: Croom Helm.
- ↑ Hoploxypterus cayanus (Pied Lapwing) - Avibase. Alirita 2021-11-11 .
- ↑ (2014) “New and noteworthy records of birds in Bolivia”, Cotinga 36, p. 56–67.
- ↑ 11,0 11,1 Hilty, Steven L.. (1986) A Guide to the Birds of Colombia. Princeton, NJ, USA: Princeton University.
- Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater ISBN 0-395-60237-8
External links
[redakti | redakti fonton]- Species account - Cornell Lab of Ornithology
- Flight call
- Call on shore
- Collection of drawings and images
|