Saltu al enhavo

Vanelenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vanellinae)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vanellinae

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Bonaparte 1842
Subfamilio: Vanelenoj Vanellinae
Bonaparte 1842
Genroj

Erythrogonys
Vanellus
Hoploxypterus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Vanelenoj (subfamilio Vanellinae) estas variaj surgrunde nestumantaj birdoj (de la familio Charadriidae) similaj al pluvioj kaj morineloj. Ili gamas el 25 ĝis 41 cm de longo, kaj notindas pro sia malrapida, neregula flugofrapadokaj akra krivoĉo.

La tradiciaj terminoj "pluvio", "vanelo", kaj "morinelo" ne ĝuste korespondas kun la nuntempaj taksonomiaj modeloj; tiel, kelkaj el la Vanellinae estas ofte nomitaj pluvioj, kaj unu morinelo, dum kelkaj el la "veraj" pluvioj (subfamilio Charadriinae) estas foje konataj ordinare kiel vaneloj. Ĝenerale, vanelo estas granda pluvio.

Sistematiko

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vanellus.

Kvankam taksonomiistoj ĝenerale interkonsentas, ke estas proksimume 25 specioj de Vanellinae, ka klasigoj ene de la subfamilio restas konfuzaj. Kelkaj fakuloj kuraĝis grupigi ĉiujn "verajn" vanelojn (escepte la Eritrogono) en unusolan genron Vanellus. Nuntempa interkonsento favoras pli moderan pozicion, sed restas neklare kiuj genroj devas apartiĝi. La Handbook of Birds of the World provizore metas ĉiujn Vanelenojn en Vanellus escepte ĉe la Eritrogono, kiu estas en la monotipa Erythrogonys. Ilia pleziomorfa morfologio similas al tiu de pluvioj, sed detaloj kiel la perdita halukso (malantaŭ fingro) estas kiel tiuj de vaneloj: ankoraŭ ne tute klaras ĉu indas konsideri kiel la plej bazan ĉu pluviojn ĉu vanelojn.[1] Ankaŭ la IOC agnoskas monotipan genron Hoploxypterus por la Pluvivanelo.

Genroj kaj specioj laŭ taksonomia ordo

[redakti | redakti fonton]

Genro Vanellus

Genro Hoploxypterus

Genro Erythrogonys

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Piersma & Wiersma (1996), Thomas et al. (2004)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]