Saltu al enhavo

Eritrogono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Erythrogonys)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eritrogono

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Erythrogonys
Gould, 1838
Specio: Eritrogono E. cinctus
Gould, 1838
Erythrogonys cinctus
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Eritrogono, Erythrogonys cinctus, kaj ankaŭ Ruĝgenua pluvivanelo, estas birdospecio en monotipa genro de subfamilio Vanellinae. Ĝi estas ofte sociema kaj asociiĝas kun aliaj vadbirdoj de diversaj specioj, eĉ dum nestumado. Ĝi estas nomada kaj foje enrompaj.

Plenkreskuloj estas karakterize markitaj: nigra ĉapo aŭ kapuĉo el beko, etendiĝanta sub la okulojn, kunfandiĝanta ĉe nuko al grizbruna dorso. Blankaj mentono kaj gorĝo. Larĝa nigra bendo sur brusto kuniĝanta al nuko kaj ankaŭ etendiĝanta al flankoj kiel kaŝtankolora strio. Ventro kaj pugo blanka. Dorso kaj mantelo grizbrunaj, ĉefe nigra supraflugilo kun blanka malantaŭa bordo. Supra kruro, inkluzive de tarsa ​​artiko aŭ "genuo" ruĝa, kio nomigas kaj la genron kaj la specion. Beko ruĝa kun malhela pinto.

Distribuado

[redakti | redakti fonton]

La Eritrogono estas indiĝena de ĉeftera Aŭstralio kaj Nov-Gvineo, kaj estis vaganta en Tasmanio, Palaŭo kaj Nov-Zelando.[1]

Ĉefe bordoj de neprofundaj nedaŭraj nesalakvaj malsekejoj, foje salakvaj malsekejoj, sed rare en intertajdaj malsekejoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Red-kneed Dotterel Erythrogonys cinctus. BirdLife International. Alirita 8a de Oktobro 2010 .
  • Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater ISBN 0-395-60237-8
  • Marchant, S.; Higgins, P.J.; & Davies, J.N. (eld). (1994). Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 2: Raptors to Lapwings. Oxford University Press: Melbourne. (ISBN 0-19-553069-1)
  • National Photographic Index of Australian Wildlife. (1987). The Shorebirds of Australia. Angus & Robertson: Sydney. (ISBN 0-207-15348-5)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]