Eritrogono
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Erythrogonys cinctus | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Eritrogono, Erythrogonys cinctus, kaj ankaŭ Ruĝgenua pluvivanelo, estas birdospecio en monotipa genro de subfamilio Vanellinae. Ĝi estas ofte sociema kaj asociiĝas kun aliaj vadbirdoj de diversaj specioj, eĉ dum nestumado. Ĝi estas nomada kaj foje enrompaj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Plenkreskuloj estas karakterize markitaj: nigra ĉapo aŭ kapuĉo el beko, etendiĝanta sub la okulojn, kunfandiĝanta ĉe nuko al grizbruna dorso. Blankaj mentono kaj gorĝo. Larĝa nigra bendo sur brusto kuniĝanta al nuko kaj ankaŭ etendiĝanta al flankoj kiel kaŝtankolora strio. Ventro kaj pugo blanka. Dorso kaj mantelo grizbrunaj, ĉefe nigra supraflugilo kun blanka malantaŭa bordo. Supra kruro, inkluzive de tarsa artiko aŭ "genuo" ruĝa, kio nomigas kaj la genron kaj la specion. Beko ruĝa kun malhela pinto.
Distribuado
[redakti | redakti fonton]La Eritrogono estas indiĝena de ĉeftera Aŭstralio kaj Nov-Gvineo, kaj estis vaganta en Tasmanio, Palaŭo kaj Nov-Zelando.[1]
Habitato
[redakti | redakti fonton]Ĉefe bordoj de neprofundaj nedaŭraj nesalakvaj malsekejoj, foje salakvaj malsekejoj, sed rare en intertajdaj malsekejoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Red-kneed Dotterel Erythrogonys cinctus. BirdLife International. Alirita 8a de Oktobro 2010 .
- Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater ISBN 0-395-60237-8
- Marchant, S.; Higgins, P.J.; & Davies, J.N. (eld). (1994). Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 2: Raptors to Lapwings. Oxford University Press: Melbourne. (ISBN 0-19-553069-1)
- National Photographic Index of Australian Wildlife. (1987). The Shorebirds of Australia. Angus & Robertson: Sydney. (ISBN 0-207-15348-5)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|