Saltu al enhavo

Anda vanelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Anda vanelo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Vanellus
Specio: Anda vanelo V. resplendens
Tschudi, 1843
Vanellus resplendens
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Anda vanelo, Vanellus resplendens, estas granda birdo de la genro Vanellus, grupo de grandaj vadbirdoj de la familio ĥaradriedoj.[1] Ĝi troviĝas en Argentino, Bolivio, Ĉilio, Kolombio, Ekvadoro, kaj Peruo.[2]

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La Anda vanelo estis origine priskribita kiel Charadrius resplendens kaj estis foje metita en la genron Ptiloscelys.[3] Ĝi estas monotipa.[1]

La Anda vanelo estas ĉirkaŭ 33 cm longa kaj pezas 193 ĝis 230 g. Ambaŭ seksoj estas similaj kaj ne havas laŭsezonajn ŝanĝojn en plumaro. Plenkreskuloj havas kremgrizajn kapon kaj kolon kun malhelbrunecgriza makulo ĉirkaŭ la okulo. Iliaj supraj partoj estas bronzverdaj (nuancoj similaj al tiuj de la Eŭrazia vanelo) kun purpura makulo sur la flugilkovriloj. Ilia brusto estas malhelgriza kaj ilia ventro blanka. Ilia beko estas rozoranĝa kun nigra pinto, iliaj okulirisoj estas ruĝetaj kun oranĝa ĉirkaŭokulo, kaj ankaŭ iliaj kruroj estas ruĝecaj. Junuloj havas brunecajn kapon kaj kolon, sablokolorajn makulojn sur la brusto, kaj palajn sablokolorajn bordojn en la plumoj de la supraj partoj.[4]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La Anda vanelo troviĝas en Andoj de sudokcidenta Kolombio suden tra Ekvadoro, Peruo, kaj Bolivio en nordan Ĉilion kaj nordokcidentan Argentinon. Ĝi enloĝas gamon da malfermaj pejzaĝoj inkluzive de páramo kaj punao, akvobordaj herbejoj, kaj malfermaj partoj de marĉoj. Ĝi kutime troviĝas proksime de lagoj aŭ riveroj sed evitas salajn akvojn. Ĝenerale ĝi varias inter 2,700 kaj 4,600 m de alteco sed estas trovita same alte kiel ĉe 5,000 m en Ĉilio kaj same malalte kiel ĉe 1,500 m en la sudaj partoj de sia teritorio. Ĝi foje atingas la marbordon dum la aŭstrala vintro.[4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Buttonquail, thick-knees, sheathbills, plovers, oystercatchers, stilts, painted-snipes, jacanas, Plains-wanderer, seedsnipes (Majo 2024). Alirita 31a de Majo 2024 .
  2. Remsen, J. V., Jr. (24 July 2022) Species Lists of Birds for South American Countries and Territories.
  3. Remsen, J. V., Jr.; J. I. Areta; E. Bonaccorso; S. Claramunt; A. Jaramillo; D. F. Lane; J. F. Pacheco; M. B. Robbins; F. G. Stiles; kaj K. J. Zimmer (24a de Julio 2022). "A classification of the bird species of South America". American Ornithological Society.
  4. 4,0 4,1 Wiersma, P. (2020) Andean Lapwing (Vanellus resplendens). Alirita 5a de Decembro 2022 .