Aŭstralia hematopo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Haematopus longirostris | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Aŭstralia hematopo, Haematopus longirostris laŭ kio ankaŭ Longbeka hematopo, estas birda specio de la familio de Hematopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj. Ĝi estas vadbirdo devena el Aŭstralio kaj komune trovebla en ties marbordo kaj ankaŭ en Novzelando kaj Nov-Gvineo. La tuta populacio povas esti de ĉirkaŭ 10 000 ekzempleroj. En aliaj kontinentoj estas aliaj specioj de hematopoj tre similaj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Aŭstralia hematopo estas facile rekonebla pro sia eca 5–8 cm longa ruĝoranĝa beko, maldikaj rozkoloraj kruroj kaj nigroblanka plumaro -nigra supre kaj blanka sube-. Dumfluge aperas blanka meza strio en flugiloj. Maskloj kaj inoj montras ioman diferenciĝon: maskloj ĝenerale havas pli mallongan kaj larĝan bekon. Junuloj estas similaj al plenkreskuloj, sed malhavas brilan ruĝoranĝan koloron kaj estas pli brunaj ol nigraj.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]La nomo "ostromanĝanto" de multaj naciaj lingvoj misklarigas kia estas tiu birdo, ĉar ili malofte manĝas ostrojn, kiuj estas kutime en ŝtonaj marbordoj. Male tiu aŭstralazia specio precipe troviĝas en sablaj strandoj, kie ili manĝas precipe aliajn moluskojn, kiuj estas forprenitaj kaj malfermitaj per sia specife tre bone adaptita beko.
La Aŭstralia hematopo tamen manĝas ankaŭ aliajn senvertebrulojn. La teĥnikoj por rompi kaj malfermi la konkojn de la moluskoj varias multege kaj estas supozeble lernitaj.
Ili konstruas neston en ombraj truoj faritaj en malfermaj zonoj proksime de strandoj. Tie la ino demetas el 2 ĝis 3 ovojn, kiuj estas helbrunaj kun malhelbrunaj makuloj kaj strioj kiuj kamuflas ilin inter sabla aŭ ŝtona grundo. Ĉiu reproduktanta paro protektas sian nestan teritorion kaj ofte ili uzas la saman areon ĉiun jaron. Ambaŭ gepatroj kunzorgas la tutan reproduktadon. Kun mevoj, kun kiuj ili kunhavas strandon, ili ariĝas por defendi sin kontraŭ supozebla danĝero.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Haematopus longirostris. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a de Majo 2006.