Saltu al enhavo

Pentrita galinago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pentrita galinago
Masklo supre, ino malsupre
Masklo supre, ino malsupre

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Rostratuledoj Rostratulidae
Genro: Rostratula
Specio: Pentrita galinago R. benghalensis
Rostratula benghalensis
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Pentrita galinago (Rostratula benghalensis) estas mezgranda, longbeka, diferencige bilda vadbirdo. Ĝi estas amplekse distribuita tra Afriko kaj suda Azio kaj troviĝas en vario de malsekaj habitatoj, kiel marĉoj kaj bordoj de grandaj akvejoj kiel lagoj kaj riveroj. Tiu specio estas sekse dimorfa kaj la ino estas pli granda kaj pli brilkolora ol la masklo, kio estas rara inter birdoj. Fakte la ino estas normale poliandria kaj la maskloj respondecas pri la kovado kaj la idozorgado.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Pentrita galinago estis formale preiskribita en 1758 fare de la sveda natursciencisto Carl Linnaeus en la deka eldono de lia verko Systema Naturae. Li metis ĝin kun la raloj en la genron Rallus kaj stampis la duvortan nomon Rallus benghalenis.[1][2] Linnaeus bazis sian priskribon sur la "Bengall water rail" kiu estis priskribita kaj bildigita en 1738 fare de la angla natursciencisto Eleazar Albin en sia verko A Natural History of Birds. Albin estis ekzameninta desegnon kiu estis sendita al la angla desegnisto Joseph Dandridge el Bengalio.[3] La Pentrita galinago estas nun metita kun la Aŭstralia pentrita galinago en la genron Rostratula kiu estis enkondukita en 1816 fare de la franca ornitologo Louis Vieillot. La specio estas traktita kiel monotipa: ne oni agnoskis subspeciojn.[4]

La Aŭstralia pentrita galinago (Rostratula australis) estis iam traktita kiel subspecio, sed estis promociita al specistatuso bazite sur la diferencoj en morfologio kaj en la voĉalvokoj.[4][5][6]

La ino maldekstre estas pli kolora.

La Pentrita galinago estas mezgranda marbordbirdo kun totala longo de 23–28 cm.[7] La specio estas sekse dimorfa: inoj estas pli grandaj, pli pezaj, kaj havas pli brilan plumaron ol maskloj. La ino havas nigran kapon kun sablokolora strio kaj blanka okulmakulo. La kolo estas malhele ruĝeca. La supraj partoj estas plejparte malhele bronzverdaj fajne striecaj per nigra koloro. Blanka strio kurbiĝas ĉirkaŭ la ŝultromantelo. La malsupra korpo estas blanka. La masklo estas multe pli pala kaj malpli uniforma kun strieco sur la skapularoj kaj flugilkovriloj. La junulo similas al la masklo sed al ĝi mankas la pli malhela zono ĉirkaŭ la brusto.[8]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Holmiae (Stockholm): Laurentii Salvii.
  2. (1934) Check-List of Birds of the World 2. Harvard University Press.
  3. Albin, Eleazar. (1738) A Natural History of Birds : Illustrated with a Hundred and One Copper Plates, Curiously Engraven from the Life 3. London: Printed for the author and sold by William Innys.
  4. 4,0 4,1 Sandpipers, snipes, coursers. IOC World Bird List Version 14.1. International Ornithologists' Union (December 2023). Alirita 14a de Aŭgusto 2024 .
  5. (2000) “The Australian Painted Snipe, Rostratula (benghalensis) australis: An endangered species?”, The Stilt 36, p. 26–34. 
  6. Christidis, Les. (2008) Systematics and Taxonomy of Australian Birds. Collingwood, VIC, Australia: CSIRO. ISBN 978-064309602-8.
  7. Kirwan, G.M. (1996). "Family Rostratulidae (Painted-snipes)". En del Hoyo, J.; Elliott, A.; Sargatal, J. (eld.). Handbook of the Birds of the World. Vol. 3: Hoatzin to Auks. Barcelona, Spain: Lynx Edicions. pp. 292-301 [300]. ISBN 978-84-87334-20-7.
  8. (1983) “Rostratula benghalensis Painted snipe”, Handbook of the Birds of Europe the Middle East and North Africa. The Birds of the Western Palearctic III: Waders to Gulls. Oxford: Oxford University Press, p. 10–16. ISBN 978-0-19-857506-1.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]