Saltu al enhavo

Rostratuledoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rostratula)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rostratuledoj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Rostratuledoj Rostratulidae
Vieillot 1816
Genro: Rostratula
Specio: vidu tekston
Disvastiĝo de la Pentrita galinago
Disvastiĝo de la Pentrita galinago
Disvastiĝo de la Pentrita galinago
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Pentritaj galinagoj estas tri rimarkindaj specioj de vadbirdoj lokitaj kune en siaj propraj genroj Rostratula kaj Nycticryptes en la familio Rostratuledoj. Ili havas mallongajn krurojn kaj longajn bekojn similajn laŭ formo al tiuj de la veraj galinagoj, sed ili estas multe pli brilkoloraj.

La ino estas eĉ pli brila ol la masklo kaj prenas iniciaton por la pariĝado. La masklo kovas la ovojn, kutime kvar, en nesto surgrunda aŭ flosanta dum ĉirkaŭ 20 tagoj.

Ĉiuj tri specioj loĝas en junkaj marĉoj, kaj ties dieto konsistas el vermoj anelidoj kaj aliaj senvertebruloj, kiujn ili trovas per siaj longaj bekoj.

  • Pentrita galinago (Rostratula benghalensis) troviĝas en marĉoj de Afriko, Barato kaj sudorienta Azio. La ino estas malhelbruna supre kaj hela sube. Ŝi havas tre rimarkindan helan bildon ĉirkaŭ la okulo kaj malantaŭen. La masklo estas simila sed malpli kontrasta. La beko estas iom subenkurba pinte. Ĉebruste estas aliaj strioj kiu poste bildigas la dorson, kio ĉemaskle estas punktomarkeca.
  • Aŭstralia pentrita galinago (Rostratula australis) estas rara, nomadeca kaj malpliiĝanta specio troviĝanta nur en Aŭstralio (Lane & Rogers 2000)
  • Pentrita galinageto (Nycticryptes semicollaris), loĝas en herbaj marĉoj de suda Suda Ameriko.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • Lane, B.A.; & Rogers, D.I. (2000). The Australian Painted Snipe, Rostratula (benghalensis) australis: an Endangered species?. Stilt 36: 26-34

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]