Skolopedoj
Skolopedoj | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Bunta kalidro (Calidris alpina)
| ||||||||
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Scolopacidae Vigors, 1825 | ||||||||
Genroj
| ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||
La Skolopedoj estas grandega familio de vadbirdoj de la ordo de Ĥaradrioformaj, kiuj enhavas multajn genrojn -ĉirkaŭ 20- kaj speciojn.
La plej granda parto el specioj manĝas etajn senvertebrulojn plukitajn el koto aŭ grundo. Diferencaj longecoj de bekoj permesas diferencajn speciojn manĝi en la sama medio, ĉefe ĉe marbordo, sen rekte konkurenci pro la sama manĝaĵo.
Tiu grandega familio estas ofte plie subdividita laŭ grupoj de similaj birdoj. Tiuj grupoj ne nepre konsistas el ununura genro, sed kiel indikite sube kuniĝas tiuj kiuj montras similan evoluon (Thomas et al, 2004). La grupoj, kun nombro da specioj inter parentezoj, estas:
- Kurloj aŭ Numenioj (8, genro Numenius)
- Longvosta tringo (1, genro Bartramia)
- Limozoj (4, genro Limosa)
- Galinaga tringo (3, genro Limnodromus)
- Galinagoj kaj Skolopoj (ĉirkaŭ 25, genroj Coenocorypha, Lymnocryptes, Gallinago kaj Scolopax)
- Falaropoj (3, genro Phalaropus)
- Tringoj (16, genroj Xenus, Actitis kaj Tringa kiu nun inkludas Catoptrophus kaj Heteroscelus)
- Polinezia tringo (1 nuntempa, 3-5 formortintaj, genro Prosobonia)
- Kalidroj kaj ŝtonturnuloj (ĉirkaŭ 25, ĉefe ĉe Calidris kiu povas esti disigita en diversaj genroj. Aliaj genroj kutime akceptitaj estas Aphriza, Eurynorhynchus, Limicola, Tryngites kaj Philomachus, krom la 2 Arenaria ŝtonturnuloj).
Listo de genroj
[redakti | redakti fonton]- Actitis
- Aphriza
- Arenaria
- Bartramia
- Calidris
- Coenocorypha
- Eurynorhynchus
- Gallinago
- Limicola
- Limnodromus
- Limosa
- Lymnocryptes
- Numenius
- Phalaropus
- Philomachus
- Prosobonia
- Scolopax
- Tringa
- Tryngites
- Xenus
Kuriozaĵoj
[redakti | redakti fonton]Studo de 2015 montris ke en Islando la vulkana polvo helpas la fekundecon de Skolopedoj ĉar ĝi pliigas la organikan enhavon kaj ŝtopas la pH de la grundo. La studo temis pri 729 lokoj kaj konstatis trifoje plian fekundecon, pli en humidejoj ol en plugebla tero ĉar tie oni uzas sterkon kiu ŝanĝas la kondiĉojn. Inter la specioj kiuj profitas el vulkana polvo estas la Ruĝkrura tringo, Tringa totanus, la Malgranda kurlo, Numenius phaeopus, la Bunta kalidro, "Calidris" alpina kaj la Nigravosta limozo, Limosa limosa.[1]
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Eurynorhynchus pygmeus
-
Catoptrophorus semipalmatus
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Aves de España", en Aves y naturaleza, nº 19, 2016, Madrido, SEO BirdLife, paĝo 14. Citita el Gunnarson t. G. kaj aliaj (2015), Ecosystem rechrge by volcanic dust drives broad-scale variation en bird abundance, Ecology and Evolution, 5 (12): 2386-2396.
- Thomas, Gavin H.; Wills, Matthew A. & Székely, Tamás (2004): A supertree approach to shorebird phylogeny. BMC Evol. Biol. 4: 28. COI:10.1186/1471-2148-4-28 PDF fulltext Arkivigite je 2016-04-11 per la retarkivo Wayback Machine Supplementary Material
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- filmoj pri Skolopedoj ĉe Interreta Birdo Kolekto