Saltu al enhavo

Grandbeka trielo

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Giganta trielo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grandbeka trielo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Burinedoj Burhinidae
Genro: Esacus
Specio: Grandbeka trielo E. magnirostris
Esacus magnirostris
Wagler, 1829
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Helverda montras distribuadon de E. magnirostris. Malhelverda de E. recurvirostris
Helverda montras distribuadon de E. magnirostris. Malhelverda de E. recurvirostris
Helverda montras distribuadon de E. magnirostris. Malhelverda de E. recurvirostris
Sinonimoj

Esacus magnirostris Vieillot, 1818
Esacus neglectus
Burhinus giganteus
Burhinus magnirostris

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Grandbeka trielo, Esacus magnirostris, iam nomita Giganta trielo laŭ la latina scienca nomo Esacus giganteus, estas granda vadbirdo de la familio de Burinedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj, kiu estas loĝanta reproduktulo en Aŭstralazio kaj insuloj de sudorienta Azio.

Ĝi estas ne tiom noktema ol la plej granda parto de trieloj, kaj povas ofte esti vidata manĝoplukante dumtage, per malrapidaj kaj decidemaj movoj kun eventualaj kuretoj. Ĝi ofte estas timida kaj forflugas malproksime de eventuala entrudulo per povaj flugilfrapoj.

La grandbeka trielo estas loĝanto de trankvilaj malfermaj strandoj, izolitaj rifoj, manglejoj, tajdaj sablejoj aŭ kotejoj en ampleksa teritorio inkludante marbordan orientan Aŭstralion suden ĝis orienta Viktorio, nordan marbordan Aŭstralion kaj proksimajn insulojn, nome Novgvineo, Novkaledonio, Indonezio, Malajzio, kaj Filipinoj. Estas birdo malofta en la plej granda parto de ties teritorio. En la mapo aperas verda E. magnirostris; helverda, E. recurvirostris.

La ino demetas unusolan ovon super la plej alta tajdalinio en malferma strando, kie riskas danĝeron de rabado aŭ homa ĝenado.

La grandbeka trielo estas tre granda vadbirdo de ĉirkaŭ 50 cm, kaj havas grandegan kaj fortikan bekon 7 cm longan kaj sufiĉe akran ĉepinte; tio diferencigas ĝin de la alia specio de la sama genro nome Granda trielo (Esacus recurvirostris). Ĝi havas nestriecan grizbrunan suprajn partojn kaj bruston kaj subajn partojn blankecajn. La vizaĝo montras rimarkindan nigroblankan bildon, kio estas simila en la alia specio -pli bunta kaj kontrasta inter nigra vizaĝa cirklo kaj du blankaj strioj- de la sama genro sed diferencas ambaŭ de la trieloj de la genro Burhinus. La beko estas nigra plejparte kun flava bazo. La okuloj estas brilflavaj -kiel en la aliaj trieloj de la genro Burhinus- kaj la kruroj estas pale verdflavaj.

La grandbeka trielo estas klasita vadbirdo kiel protektita en Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]