Saltu al enhavo

Imperia galinago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Imperia galinago


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Gallinago
Specio: Imperia galinago G. imperialis
Gallinago imperialis
Sclater, PL & Salvin, 1869
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Imperia galinago, Gallinago imperialis, estas eta fortika vadbirdo de la familio de Skolopedoj, kaj ordo de Ĥaradrioformaj. Ili reproduktiĝas en Andoj. Dum unu jarcento oni konis ĝin nur el du specimenoj kolektitaj apud Bogoto, Kolombio, kaj estis supozeble formortinta, sed ĝi estis remalkovrita en Peruo en 1967 kaj Ekvadoro en 1988. Oni ne konas ĉu ĝi estas migranta.

Tiu 29-31 cm longa galinago havas fortikan korpon kaj relative mallongajn krurojn por vadbirdo. Ties plenkreska plumaro estas malhela ruĝecbruna krom la malsupra ventro kaj subvosto, kiuj estas blankaj kun forta bruna strieco. La griza beko estas longa, rekta kaj sufiĉe fortika, kaj la kruroj kaj piedoj estas grizaj. Ambaŭ seksoj estas similaj. La junula plumaro estas nekonata, sed ĉe plej multaj specioj de galinagoj, junaj birdoj diferenciĝas de plenkreskuloj nur pro montrado de palaj bordoj sur la flugilkovriloj.

Dumfluge, la imperia galinago aspektas peza, larĝflugila kaj mallongvosta, kaj la strieca ventro kontrastas kun la malhelaj brusto kaj subflugiloj. Ĝi havas frakase laŭtan raŭkan kanton en sia memmontra flugetado, komencante per ununuraj notoj kaj pluirante al duoblaj aŭ trioblaj notoj.

Kompare kun aliaj galinagoj kun koincida teritorio, la imperia galinago estas evidente pli granda ol la Magelana galinago, kiu havas klarajn palajn striojn sur sia dorso kaj ne havas striecon sur la malsupra ventro. La raso kiu vivas en Andoj, nome Gallinago paraguaiae andina havas ankaŭ flavajn krurojn.

La Jamesona galinago, Gallinago jamesoni, estas simila laŭ korpo al la imperia galinago, sed estas pli pala en gorĝo kaj subflugiloj, kaj havas malpli kontrastan malsupran ventron.

La imperia galinago troveblas ĉirkaŭ la arbolimo je 2,745-3,700 m de alteco en mozaikaj vivejoj konsistantaj el miksaĵo de marĉoj, muskaj areoj, humida elfinarbaro, arbofilikoj kaj alta herbo. Malmulto estas konata pri ĝiaj kutimoj, kaj ĝi estas plejparte observita dum memmontrado.

La flugetada memmontrado de tagiĝo kaj krepusko implikas flugetadi alte en cirkloj prezentante la ekstreme laŭtan kanton. Sekvas plonĝo dum kiu la birdo faras tamburan sonon kaŭzitan de la vibroj de siaj modifitaj eksteraj vostoplumoj.

La dieto de la imperia galinago estas nekonata, sed aliaj galinagaj specioj manĝas insektojn kaj vermojn per sondado per siaj longaj bekoj.

Estinte konsiderita formortinta dum pli ol duona jarcento, la imperia galinago nun estis trovita en almenaŭ ses ejoj en Peruo kaj dek du en Ekvadoro. Kvankam ĝi prezentiĝas ĝeneraligita sur kaj orientaj kaj okcidentaj deklivoj en Ekvadoro kaj la orienta deklivaro en Peruo, ĝi ŝajne vivas ĉe tre malaltaj densecoj (4-5 montriĝas ene de 1.6 km² de taŭga krestsupra vivejo)[1] kaj konataj populacioj estas malgrandaj kaj tre surlokaj.

La vivejo de tiu galinago estis negative trafita per brulado, paŝtado kaj konvertiĝo de páramo al agrikulturo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Terborgh, J. kaj Weske, J. S. (1972) "Rediscovery of the Imperial Snipe in Peru". Auk 89: 497-505.