Brovovanelo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Vanellus superciliosus | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Brovovanelo, Vanellus superciliosus, sed ankaŭ Brunbrusta vanelo, estas granda birdo de la genro Vanellus, grupo de grandaj vadbirdoj de la familio ĥaradriedoj.
Ili loĝas la tutan jaron en mallarĝa zono el la sudokcidenta Niĝerio ĝis nordorienta Demokratia Respubliko Kongo; ties vintruma teritorio etendiĝas al Lago Ĉado, Lago Viktorio kaj norda Zambio.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ĝi havas grizbrunajn mentonon, vizaĝon, kolon, supran bruston, kaj dorson. Estas brilbrunaj la malsupra brusto kaj superokula strio kiu laŭiras ĝis la nuko kaj nomigas la specion; la ventro estas blanka. La kruroj estas malhelgrizaj kaj la beko kaj la krono nigraj. Grava trajto estas briloranĝaj ĉirkaŭokulo kaj antaŭokula brido.
Dieto
[redakti | redakti fonton]V. superciliosus estas karnovora birdo kiu manĝas insektojn, larvojn, grilojn, skarabojn, akridojn ktp. Ties preferata habitato estas herbejoj, malfermaj savanoj aŭ grundoj de arbaroj de "Mopane".
Referenco
[redakti | redakti fonton]- Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater ISBN 0-395-60237-8
|