Saltu al enhavo

Ĉathama galinago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉathama galinago

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Coenocorypha
Specio: Ĉathama galinago C. pusilla
Coenocorypha pusilla
Buller, 1869
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ĉathama galinago (Coenocorypha pusilla), estas eta fortika vadbirdo de la familio de Skolopedoj, kaj ordo de Ĥaradrioformaj kaj endemio de la insularo Ĉathamoj de Novzelando, kie ĝi troviĝas nur en kelkaj insuloj en la sudo de la insularo Ĉathamoj.[1]

Ties naturaj habitatoj estas moderklimataj arbaroj kaj moderklimataj herbejoj.

La Ĉathama galinago manĝas per sondado de la grundo serĉante vermojn, amfipodojn, insektojn kaj larvojn.[1]

Scienca malkovro

[redakti | redakti fonton]
Remburita specimeno de Ĉathama galinago (Coenocorypha pusilla).

En 1868 la Ĉathama galinago estis kolektita de natursciencisto Charles Traill kaj estis sendita al ornitologo Walter Buller, kiu priskribis ĝin kiel nova specio de galinago. Dum esplormisio al la insulo en 1871, Henry H. Travers trovis la galinagon nur en la insulo Mangere.[2] Klopodoj por remeti la specion en la ĉefa Ĉatham-insulo estis malhelpitaj de enkondukitaj mamuloj kaj vekaralo, kiuj estas predantoj de galinagidoj.[3]

Temas pri diketa vadbirdo kun ĝenerala bruna plumaro pli malhela supre kaj iom pli hela malsupre. En la kapo estas tre malhela, preskaŭ nigreca, traokula strio, helbrunaj strioj supre kaj malsupre, kun malhelbrunaj strioj kaj supre kaj malsupre.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Story: Wading birds - Chatham Island snipe. Te Ara - the Encyclopedia of New Zealand. Alirita 11a de Novembro 2014 .
  2. Tutukiwi, the Chatham Island snipe. New Zealand Birds Ltd.. Alirita 11a de Novembro 2014 .
  3. . Critter of the Week (14a de Oktobro 2016). Alirita 21a de Oktobro 2016 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]