Coenraad Jacob Temminck
Coenraad Jacob Temminck | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Coenraad Jacob Temminck | |||||
Naskiĝo | 31-an de marto 1778 en Amsterdamo | ||||
Morto | 30-an de januaro 1858 (79-jaraĝa) en Lisse | ||||
Tombo | Begraafplaats Groenesteeg (en) vd | ||||
Lingvoj | nederlanda vd | ||||
Loĝloko | Nederlando vd | ||||
Ŝtataneco | Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | biologo botanikisto zoologo ornitologo verkisto vd | ||||
Laborkampo | Zoologio vd | ||||
Aktiva en | Amsterdamo • Leiden vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Coenraad Jacob TEMMINCK (n. la 31-an de marto 1778 en Amsterdamo - m. la 30-an de januaro 1858 en Lisse) estis nederlanda aristokrato kaj zoologo kun fokuso al la ornitologio.
Vivo kaj Laboroj
[redakti | redakti fonton]Komence li vivis en Sumatro, kiu tiutempe estis parto de Nederlanda Hindio. De 1820 ĝis la morto li estis la unua direktoro de la Regna Muzeo pri Naturhistorio en Leiden. Lia verko Manuel d'ornithologie ou Tableau systematique des oiseaux qui se trouvent en Europe (1815-40) dum jardekoj estis la baza verko pri eŭropaj birdoj. Speciale li studis la kolombojn. Krome li ankaŭ okupiĝis pri la mamuloj kaj estas la unua persono, kiu priskribis multajn diversajn speciojn. Multaj bestospecoj havas sian nomon laŭ Temminck.
Coenraad Jacob Temminck laboris en la unua duono de la 19-a jarcento kaj priskribis multajn birdojn, inter ili la specion de la Blankostria pikumno, sed ne tiun ĉi de la Teminka pikumno, kiun priskribis Frédéric de Lafresnaye, kiu siavice ne priskribis la specion de Lafresnaja pikumno, kiun priskribis Malherbe. Multfoje priskribintoj dediĉis siajn trovojn al kolegoj.
Kelkaj specioj kiuj havas sian nomon laŭ Temminck
[redakti | redakti fonton]- Teminka kormorano, (Phalacrocorax capillatus)
- Aethopyga temminckii
- Blankvosta kalidro, Calidris temminckii
- Cirrhilabrus temminckii
- Teminka kurulo, Cursorius temminckii
- Helostoma temminkii
- Manis temminckii
- Teminka tragopano, (Tragopan temminckii)
- Teminka pikumno aŭ Cinamkola pikumno, (Picumnus temminckii)
- Teminka koracio, (Coracias temminckii)
- Teminka fruktokolombo, (Ptilinopus porphyreus)
- Teminka montalaŭdo
- Teminka ortoniko, (Orthonyx temminckii)
Aliaj specioj kiujn Temminck priskribis (inter multaj)
[redakti | redakti fonton]- Ruĝecflugila buteo, Butastur liventer
- Plumbofalko, Falco femoralis
- Oranĝecbrusta falko, Falco deiroleucus
- Gorĝomakula frankolino, Francolinus gularis
- Verdorela barbulo, Megalaima faiostricta
- Krispokresta garolo, Cyanocorax cristatellus
- Klikvosta arbopigo, Temnurus temnurus
- Platismuro, Platysmurus leucopterus
- Mallongvosta pigo, Cissa thalassina
- Varia paruo, Cyanistes varius
- Funebra paruo, Poecile lugubris
- Blublanka muŝkaptulo, Cyanoptila cyanomelana
- Timora blua muŝkaptulo, Cyornis hyacinthinus
- Monta tajlorbirdo, iam Orthotomus cuculatus, nun Phyllergates cuculatus
- Eŭropa ĉetio aŭ simple Ĉetio, Cettia cetti
- Okulvitra silvio, Sylvia conspicillata
- Nigragorĝa silvio, Sylvia rueppelli
- Stria grilbirdo, Locustella lanceolata
- Orienta kanbirdo, Acrocephalus orientalis
- Nigragorĝa tajlorbirdo, Orthotomus atrogularis
- Ruĝecvosta tajlorbirdo, Orthotomus sericeus
- Sinua cistikolo, Cisticola galactotes
- Bovkapa lanio, Lanius bucephalus, kun Schlegel
- Sudgranda lanio, Lanius meridionalis
- Nigra sturno, Sturnus unicolor
- Griza sturno, Sturnus cineraceus
- Ruĝeckrona hilofilo, Hylophilus poicilotis
- Citronbrusta hilofilo, Hylophilus thoracicus
- Blankabrova pterutjo, Pteruthius flaviscapis
- Rustoperdriko, Caloperdix oculeus
- Griza koko, Gallus sonneratii
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Las Posesiones holandesas en el Archipiélago de la India. Manilo 1855.
- Esquisses zoologiques sur la côte de Guiné ... le partie, les mammifères. Brill, Leiden 1853.
- Coup-d'oeil général sur les possessions néerlandaises dans l'Inde archipélagique. Arnz, Leiden 1846–49.
- Nouveau recueil de planches coloriées d'oiseaux. Levrault, Parizo 1838.
- Monographies de mammalogie. Dufour & d'Ocagne, Paris, Leiden 1827–41.
- Atlas des oiseaux d'Europe, pour servir de complément au Manuel d'ornithologie de M. Temminck. Berlino, Parizo 1826–42.
- Nouveau recueil de planches coloriées d'oiseaŭ, pour servir de suite et de complément aŭ planches enluminées de Buffon. Dufour & d'Ocagne, Parizo 1821.
- Observations sur la classification méthodique des oiseaux et remarques sur l'analyse d'une nouvelle ornithologie élémentaire. Dufour, Amsterdamo, Parizo 1817.
- Manuel d'ornithologie ou Tableau systématique des oiseaux qui se trouvent en Europe. Sepps & Dufour, Amsterdamo, Parizo 1815–40.
- Histoire naturelle générale des pigeons et des gallinacés. Sepps, Amsterdamo 1808–15.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Alexis J. P. Raat: Alexander von Humboldt and Coenraad Jacob Temminck. in vol. 21 Zoologische Bijdragen. Brill, Leiden 1976.