Rivignano Teor
Rivignano | |
komunumo de Italio (2014–) vd | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono | Friulo-Venecio Julia |
Provinco | UD Udine |
Geografia situo | 45° 53′ N, 13° 2′ O (mapo)45.88333333333313.033333333333Koordinatoj: 45° 53′ N, 13° 2′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 16 m |
Areo | 47,43 km² |
Loĝantaro | 6198 (2023) |
Loĝdenso | 131 loĝantoj/km² |
Subdividaĵoj | Ariis, Flambruzzo, Sivigliano, Sella |
Najbaraj komunumoj | Bertiolo, Pocenia, Ronchis, Talmassons, Teor, Varmo |
Patrono | Johano Paŭlo la 2-a |
Festa tago | 22-a de oktobro, la patrona memortago |
Nomo de loĝantoj | rivignanesi |
Poŝtkodo | 33061 |
Imposta kodo | M317 |
Kodo laŭ ISTAT | 030188 |
Telefona prefikso | 0432 |
Estro | |
Retpaĝo | Oficiala retejo |
Rivignano Teor - prononco [riviNJA:no teOR], jen itale, friule Rivignan Teôr - estas komunumo en la orienta parto de norda Italio, kiu ekestis la 1-an de januaro 2014 el la loĝlokoj Rivignano, Teor kaj Sivigliano (friule Siviàn).[1] Ĝi situas en la sudo de Friulo en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Udine, kiu ekde aprilo 2018 ne plu estas oficiala administra unuo - nun la loko formale apartenas al administra unuo nomata 'malcentra regiona unuo Udine'. Ĝis la limo al Slovenio oriente estas iom malpli ol 60 kilometroj, ĝis la laguno de Marano sude, kiu jam estas parto de la Adriatika Maro, estas malpli ol 15 kaj ĝis la loko Lignano Sabbiadoro ("Linjano orsabla" en Esperanto), kie vere estas la marbordo, estas 28. Fine de 2023 en la komunumo vivis 6 198 loĝantoj. Kristana patrono estas Johano Paŭlo la 2-a, kies memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Bertiolo, Pocenia, Ronchis, Talmassons, Teor, Varmo.