Rob de Nijs
Rob de Nijs | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Rob de Nijs |
Naskiĝo | 26-an de decembro 1942 en Amsterdamo |
Morto | 16-an de marto 2025 (82-jaraĝa) en Bennekom |
Mortokialo | Parkinsona malsano ![]() |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Belinda Meuldijk (1984–2006) ![]() |
Okupo | |
Okupo | kantisto televida aktoro diskografa artisto ![]() |
TTT | |
Retejo | http://www.robdenijs.nl/ |
Rob de Nijs [Rob de Nejs] (naskiĝis la 26-an de decembro 1942, mortis la 16-an de marto 2025) estis nederlanda kantisto kaj aktoro. Li estas iom konata ankaŭ en Esperantio, ĉar li en la jaro 1989 eldonis diskon kun kanto parte esperantlingve kantita de Belinda Meuldijk kiu ankaŭ verkis multajn kantotekstojn por li. Ankaŭ ekzistas versio tute en Esperanto kantita de Rob mem.

Rob de Nijs gajnis en 1962 je la aĝo 19 premion kun sia muzikgrupo Rob de Nijs & The Lords. La unua premio estis kontrakto kun diskeldonejo. La unuaj du kantoj estis malsukcesaj, sed Ritme van de regen 1963 estis furora; de ĝi vendiĝis entute preskaŭ 100.000 ekzemplerojn. En 1963 li partoprenis en la Kantokonkurso en Knokke-Heist - Belgio.
En 1976 li de la NIPO estis proklamita la plej populara kantisto de Nederlando. En 1985 li havis plej grandan sukceson de sia kariero kun la paca kanto Laat alles wat ademt. Tamen tiu kanto atingis nur la duan vicon de la listo de furorkantoj. En 1996 li sukcesis atingi la pinton kun la kanto Banger hart.
Lian kantaron oni hodiaŭ en Flandrio kaj Nederlando daŭre aŭskultigas sufiĉe ofte en radio. Li estas unu el la 10 plej popularaj nederlandlingvaj kantistoj.
La 17-an de septembro 2019, li sciigis ke li ĉesos kanti la sekvan jaron, ĉar li estis diagnozita per la Parkinson-malsano.
La 22-an de junio 2022 li prezentis adiaŭan koncerton en la Ziggo dome en Amsterdamo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- www.robdenijs.nl la oficiala retpaĝo (en la nederlanda)
- Muzikretejo pri la disko
La kanto en Esperanto
[redakti | redakti fonton]UNU VOĈ' TUTMONDA
- En silento de l'vespero
- novaĵoj en seri'
- La bildoj de agreso
- proksimas antaŭ mi.
- Mia fil' trankvile dormas,
- sen penso pri malic'
- En la komenc' de l'vivo
- serenas la feliĉ'.
Unu voc' tutmonda
- Mi vidas tankojn, bombojn
- brilantajn en la sun’
- kaj pacon kalkulatan
- en megatun'.
- Oriente, okcidente
- valoras nur la mon’
- kaj en ilia saĝo
- la pac' estas nur son'.
Unu voĉ' tutmonda
- Ne forgeseblas soldatoj
- kun vizaĝoj sur la ter'
- kun okuloj nekredemaj,
- estis Di' ja ilia partner”.
- Pravigàs ni l'malamon,
- esprimiĝas kondolenc'
- kaj tro mallaŭte, tarde,
- parolas la konscienc”.
Unu voc' tutmonda
- Vespere foje revas
- mi pri futura tag'
- de ĉies liberiĝo
- el bombminaca plag'
- Mi iras al mia filo
- kaj jen, en lia vizaĝ'
- kviete dormanta, troviĝas
- la de mi sopirata pac'.
Unu voc' tutmonda
- (Verkita de: Paul Field, Belinda Meuldijk kaj Attie Middelkoop)
- Wereldwijd één stem/Unu voĉ' tutmonda, CDR-127.47.52-EMI, 1989 (dulingva, nur parte en Esperanto, kantita de Belinda Meuldijk)
- Wereldwijd één stem - 4'38 (1988) (P.Field/B.Meuldijk)Uitg.: SBK Songs/Pur Sang Music
- EMI 006-1274747
- EMI cds 1274752
- en spotify
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- www.robdenijs.nl la oficiala retpaĝo (en la nederlanda)
- Rob de Nijs la teksto de Unu voĉ' tutmonda
- Muzikretejo pri la disko