Robert Bresson
Robert BRESSON (Puy-de-Dôme, 25a de septembro 1901 - 18a de decembro 1999) estis franca kinreĝisoro, kiu renovigis revolucie la kinan lingvaĵon. Li defendis sian komprenon de la kinematografio kion li distingas disde kino. Fakte, li pensis, ke kino estas nur speco de filmita teatro, dum kinematografio estas nova vida lingvaĵo de moviĝantaj bildoj kaj sonoj, rilatigitaj per la muntado.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li ekkarieris per pentrarto kaj fotarto. En la komenco de la Dua Mondmilito, li estis malliberigita dum pli ol unu jaro en germana koncentrejo. En 1944, ankoraŭ dum la germana okupacio li reĝisoris Les dames du Bois de Boulogne, laŭ sia scenaro, sed kun dialogoj de Jean Cocteau; la protagonisto estis Maria Casares. Ĝi estis bazita sur rakonto de Diderot de ĉirkaŭ 1773 en Jacques le fataliste. Ĝi estas perfekta psikologia tragedio, eble unu de la plej bonaj de la franca kino, kaj metis Bresson en la unuan rangon de la francaj reĝisoroj.
Li de tiam disvolvis propran stilon kiu uzis nek profesiajn aktorojn nek ornamaĵon, serĉe de pura vidlingvaĵo, ŝarĝita de gestoj, rigardoj kaj sonoj. Tiukadre, en 1950, li filmis Le Journal d'un curé de campagne, impresan verkon, pro sia kvalito kaj morala enhavo. Jam en sia etapo de matureco, en kiu elstaras —krom Le Journal d'un curé de campagne—, Un condamné à mort s'est échappé, Pickpocket kaj Mouchette.
En 1974 li filmis malnovan projekton: Lancelot du Lac. Lia lasta filmon, de 1983, estis L'Argent.
Filmoj
[redakti | redakti fonton]- 1934: Les Affaires publiques (kurto)
- 1943: Les Anges du péché
- 1945: Les Dames du Bois de Boulogne
- 1950: Le Journal d'un curé de campagne
- 1956: Un condamné à mort s'est échappé
- 1959: Pickpocket
- 1962: Le Procès de Jeanne d'Arc
- 1966: Au hasard Balthazar
- 1967: Mouchette
- 1969: Une femme douce
- 1971: Quatre nuits d'un rêveur
- 1974: Lancelot du Lac
- 1977: Le Diable probablement
- 1983: L'Argent
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- R. Bresson, Bresson por Bresson. Entrevistas (1943-1983), Intermedio, 2015
- Azzam Gómez, Marcos. De la Música, los Ruidos y el Silencio en el Cine de Robert Bresson. Salamanca: Amarante, 2021. ISBN 978-84-124210-3-3