Robert Wilkins
Robert Wilkins | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de januaro 1896 en Misisipio |
Morto | 26-an de majo 1987 (91-jaraĝa) en Memphis |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | muzikisto gitaristo kantoverkisto |
Robert Timothy WILKINS (16a de Januaro, 1896 – 26a de Majo, 1987)[1] estis usona gitaristo kaj kantisto de kontrea bluso. Liaj prauloj estis afrik-usonanoj kaj ĉerokoj.[2] Lia ĉefa trajto estis lia varikapablo: li povis ludi ragtimon, bluson, menestrelecajn kantojn kaj gospelon per sama facileco.[3]
Li ekmuzikis en Memfiso kaj norda Misisipio dum la 1920-aj kaj komencaj 1930-aj jaroj, samtempe kiel Furry Lewis, Memphis Minnie (kiun li asertis esti tutorinta), kaj Son House. Li organizis ankaŭ kruĉobandon por profiti el la "jug band craze" (kruĉobanda frenezo) tiam laŭmoda. Kvankam neniam atingante sukceson kompareblan al tiu de la Memphis Jug Band, Wilkins plifortigis sian lokan popularecon per apero en 1927 ĉe Memfisa radiostacio. El 1928 al 1936 li registris por Victor kaj Brunswick Records, ĉu sola aŭ kun unusola akompananto, kiel Sleepy John Estes, kaj malkiel Gus Cannon de Cannon's Jug Stompers.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Doc Rock. "New Entries". The Dead Rock Stars Club. Alirita la 30an de Junio 2018.
- ↑ "Robert Wilkins". Thebluestrail.com. Alirita la 30an de Junio 2018.
- ↑ Thebluestrail.