Roberto Drummond
Roberto Drummond | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Roberto Francis Drummond | ||||
Naskiĝo | la 21-an de decembro 1939 en Ferros, Minas Gerais, Brazilo | ||||
Morto | la 21-an de junio 2002 en Belo Horizonte, Minas Gerais, Brazilo | ||||
Nacieco | brazilano | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | romanisto, rakontisto, kronikisto kaj ĵurnalisto | ||||
Aktiva dum | 1971 - 2002 | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Hilda Furacão | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Roberto Francis DRUMMOND (Ferros, la 21-a de decembro de 1939 - Belo Horizonte, la 21-a de junio de 2002) estis brazila ĵurnalisto kaj verkisto. Li partoprenis de la literaturstilo "popa literaturo", karakterizata de proksimeco kun la ĉiutagaj vortoj kaj situacioj.
La verkisto loĝis kun sia familio en la urboj Guanhães, Araxá, Conceição do Mato Dentro kaj poste li transloĝis al minasa ĉefurbo Belo Horizonte. Tie, Roberto Drummond ekĵurnalistiĝis en la ĵurnalo Folha de Minas. Aĝanta 28 jarojn, li gvidis la revŭon Alterosa, fermita pro la Militista Periodo. Poste, li laboris en Rio de Janeiro kaj en 1966 li revenis al Belo Horizonte, kiam komencis verki pri sportoj kaj kronikoj.
La famo en la literaturo komencis kiam li eldonis sian unuan libron, A morte de DJ em Paris (portugallingva signifo: La morto de DJ en Parizo), verkita en 1971. Pro tio, li gajnis la Premion Jabuti. En la 1980-aj jaroj, Roberto Drummond komencis novan fazon en sia kariero, kiam li eldonis Hitler manda lembranças (portugallingva signifo: Hitler sendas memoraĵojn). Lia plej fama libro, tamen, estis Hilda Furacão, kiu estis adaptata por televida dramo.
Li mortiĝis pro kormalsano. En lia memorhonoro estis kreita busto en Belo Horizonte kaj Kultura Centro en Ferros.
Libroj
[redakti | redakti fonton]- A morte de DJ em Paris (1971)
- O dia em que Ernest Hemingway morreu crucificado (1978)
- Sangue de Coca-Cola (1981)
- Quando fui morto em Cuba (1982);
- Hitler manda lembranças (1984);
- Ontem à noite era sexta-feira (1988);
- Hilda Furacão (1991);
- Inês é morta (1993);
- O homem que subornou a morte & Outras histórias (1993);
- Magalhães: navegando contra o vento (1994);
- O cheiro de Deus (2001);
- Dia de São Nunca à tarde (postmorta eldono);
- Os mortos não dançam valsa (postmorta eldono);
- O Estripador da Rua G (postmorta eldono per la Kultura Fondaĵo de Belo Horizonte);
- Uma Paixão em Preto e Branco (postmorta eldono el plej bonaj kronikoj pri la futbala teamo Clube Atlético Mineiro).