Roberto Pérez-Franco
Aspekto
Roberto Pérez-Franco (naskita la 26-an de aprilo 1976 en Chitré, Panamo) estas poeto kaj verkisto el Panamo, loĝanta en Aŭstralio. Lia ĉefa literatura kontribuo koncernas la ĝenron novelo, kvankam li ankaŭ verkis poezion kaj opinio-tekstojn.
Li ricevis la nacian novelo-premion José María Sánchez en 2005.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Cuando florece el macano (Chitré, 1993)
- Confesiones en el cautiverio (Chitré, 1995)
- Cierra tus ojos (Panamo, 2000)
- Cenizas de ángel (Panamo, 2005)
- Catarsis (Boston, 2008)
- Cuentos Selectos: 1993-2008 (Boston, 2008)
- Textos Escogidos: 1993-2008 (Boston, 2008)
- Textos selectos sobre la Heroica Villa de Los Santos: 1993-2008 (Boston, 2008)
- Tinta Seca: Obra Completa 1992-2012 (Boston, 2012)
Esperanto
Kvankam Roberto Pérez-Franco konas Esperanton, kvar de liaj verkoj (3 noveloj kaj 1 poemo) estis tradukitaj el la hispana al Esperanto fare de Norberto Díaz Guevara[1].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (eo) Beletra Almanako, 2024,n-ro 50