Rock en Seine
Rock en Seine | ||
---|---|---|
muzikfestivalo rokfestivalo | ||
Komenco | 2003 vd | |
Geografia situo | 48° 50′ 15″ N, 2° 12′ 53″ O (mapo)48.83752.21472Koordinatoj: 48° 50′ 15″ N, 2° 12′ 53″ O (mapo) | |
Lando(j) | Francio vd | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La festivalo Rock en Seine (aŭ esperantige Roko en Sejno) estas plurtaga muzikfestivalo okazante ĉiujare depost 2003 en Saint-Cloud (departemento Hauts-de-Seine), urbo apud Parizo en Francio. Ĝi okazas en la parko de Saint-Cloud, ene de la ĝardenoj kreitaj de André Le Nôtre.
Nomo
[redakti | redakti fonton]La nomo estas vortludo, laŭ sama elparolo en la franca de la vortoj sceno kaj Sejno (la rivero kiu apartigas Saint-Cloud kaj Parizon laŭ kiu la departemento Hauts-de-Seine estas nomata).
Historio
[redakti | redakti fonton]- 2003: unua eldono de la festivalo, du scenejoj, 10 muzikgrupoj. La vetero estis tre varma por la festivalo je tiu jaro. Ĝi okazis dum unu nura tago, la 27-a de aŭgusto.
- 2004: okaze de la dua jaro, la festivalo iĝas dutaga festivalo, tio kaŭzas pli da muzikgrupoj ol 2003.
- 2005: je la tria jaro, tri scenejoj kaj tendejo apud la festivalo, 46 000 spektantoj.
- 2006: je la kvara jaro, pli granda tendejo, unu plia malgranda scenejo, multe da apudaj eventoj, 57 000 spektantoj.
- 2007: je la kvina jaro, kromas tria tago, ankoraŭ pli da muzikgrupoj.
- 2008: 76 000 spektantoj dum tri tagoj[1]
- 2009: 97 000 spektantoj dum tri tagoj[2]
- 2010: 105 000 spektantoj dum tri tagoj, sen grava rezigno, nur la koncerto de Arcade Fire ĉesis post pluvego kiu paneis la aparataron. Ĉiutage, je la 21-a, la fontano "La grandaj akvofaloj" (Grandes Cascades, franclingve) estis limigitaj kaj funkciigitaj. Ĉiuj biletoj finvendiĝis la 20-an, nur 200 aĉeteblis ĉiutage je la 10-a matene interrete.
- 2011: 108 000 spektantoj dum 3 tagoj[3]. La festivalo pligrandiĝas: kvara scenejo aperas en nova ejo.
La loko
[redakti | redakti fonton]La festivalo okazas en la malalta zono de la parko de la nacia bieno de Saint-Cloud, mirinda loko apud Parizo, proksima je kvin minutoj de la stacio Boulogne - Pont de Saint-Cloud de la Metroo de Parizo.
Tiu ĝardeno, kreita de Le Nôtre en la 17-a jarcento, estas la unua ĝardeno kiu estis klasifikita monumento historia, en 1994. Li enhavas, sur 460 hektaroj da verdaĵoj, ĝardenojn, unu arbaron kaj parkon komponatan de basenoj kaj boskoj kaj akvofaloj kaj statuoj kiu alportas ĝis la Sejno.
La diversaj koncertoj montriĝas sur tri scenoj :
- Grande scène (granda sceno)
- Scène de l'industrie (sceno de la industrio)
- Scène de la cascade (sceno de la akvofalo)
La retotaglibro
[redakti | redakti fonton]Ekde 2007, retotaglibro ekzistas dum la festivalo. Ĝi enskribas ĉiuhore la raportojn de la koncertoj, intervjuojn de artistojn, portretojn de organizantoj, pritemajn foto-galeriojn, videojn kaj anekdotojn rekte el la kulisoj. Verkita porparte de muzikistoj kaj redaktantoj, la teamo estas interalie administrata de la ĵurnalisto Samuel Degasne kaj Anne-Laure Brenon kiuj prizorgas ankaŭ la plurmediilon de la festivalo de la Vieilles Charrues de Carhaix kaj de la festivalo Bars en Trans de Rennes.
Programado
[redakti | redakti fonton]2003
[redakti | redakti fonton]La unua Rock en Seine okazis la 27-an de aŭgusto 2003. Por sia unua okazaĵo, la festivalo ofertas programadon samkiel riĉan ol la plej famaj rokmuzikaj rendevuoj de la somero : Massive Attack, PJ Harvey, Beck, Morcheeba, Keziah Jones, K's Choice, Tom McRae, Eagle Eye Cherry...
2006
[redakti | redakti fonton]- Vendredo, 25-a de aŭgusto 2006 : Morrissey, Kasabian, The Raconteurs, DJ Shadow, Patrice, Dirty Pretty Things, Nada Surf, Calexico, Clap Your Hands Say Yeah, TV on the Radio, Wolfmother, India Arie, Neimo, Dead Pop Club, French Paradoxe
- Sabato, 26-a de aŭgusto 2006 : Radiohead, Beck, Broken Social Scene + guests, The Rakes, Skin, Rhesus, The Dead 60's, Phoenix, Grand Corps Malade, Editors, Xavier Rudd, Taking Back Sunday, Tokyo Ska Paradise Orchestra, Fancy, Daddy Longlegs
2007
[redakti | redakti fonton]Por festi ĝian kvinan datrevenon, la festivalo daŭros por la unua fojo dum tri tagoj.
Jen la programado de tiu kvina evento :
Vendredo, 24-a de aŭgusto 2007 :
Grande scène : Dizzee Rascal, Mogwai, The Shins, The Hives, Arcade Fire
Scène de l'industrie : Rodeo Massacre, Hey Hey My My, Biffy Clyro, The Noisettes, UNKLE
Scène de la cascade : Rock & Roll, Dinosaur Jr, M.I.A., Émilie Simon, 2 Many DJ's
Sabato, 25-a de aŭgusto 2007 :
Grande scène : The Fratellis, Cold War Kids (anstataŭe de Amy Winehouse), Jarvis Cocker, The Jesus and Mary Chain, Tool
Scène de la cascade : PuppetMastaz, Hellogoodbye, Erik Truffaz, CSS, Les Rita Mitsouko
Scène de l'industrie : I Love UFO, Pravda, Calvin Harris, Terry Poison, Alpha
Dimanĉo, 26-a de aŭgusto 2007 :
Grande scène : Daby Touré (anstataŭe de The Horrors), Mark Ronson, Kings of Leon, Faithless, Björk
Scène de la cascade : Bat for Lashes, Devotchka, Kelis, Just Jack, Craig Armstrong
Scène de l'industrie : Housse de Racket, Nelson, Albert Hammond Jr, Bromheads Jackets, Enter Shikari
2008
[redakti | redakti fonton]Tiu sesa eldono okazis je la merkredo 20-a, la ĵaŭdo 28-a kaj vendredo 29-a de aŭgusto. La unutaga bileto kostas 45 €, la dutaga bileto (por la 28-a kaj 29-a) kostas 75 €.
La du pintaj muzikistoj estis anoncitaj, ili estos R.E.M. kaj Amy Winehouse. Inter la aliaj grupoj konfirmitaj, Kaiser Chiefs kaj Apocalyptica ambaŭ por la 28-a, The Do, Justice, The Roots, The Streets kaj la kantisto de System of a Down, Serj Tankian.
Jen la programado de la sesa eldono:
Merkredo, 20-a de aŭgusto 2008:
Rage Against the Machine, Mix Master Mike, Lostprophets, Blood Red Shoes
Ĵaŭdo, 28-a de aŭgusto 2008:
R.E.M., Dirty Pretty Things, Kaiser Chiefs, Tricky, Serj Tankian, The Dø, Apocalyptica, Wax Tailor, Keziah Jones, Plain White T's, Hot Chip, Infadels, These New Puritans, Narrow Terence, Da Brasilians, The Latitudz
Vendredo, 29-a de aŭgusto 2008:
Amy Winehouse, The Raconteurs, Justice, The Roots, The Streets, Kate Nash, Jamie Lidell, Louis XIV, Black Kids, DbClifford, Blues Explosion, Da Clifford, Scars on Broadway, Brooklyn, Fortune, Molecule
De nove la festivalo suferis de la nuligo de la koncerto de Amy Winehouse, programata kiel ĉefartisto de la dua tago. Lastmomente, ŝi ekflugis al Britio, malgraŭ la ĉeesto de ŝiaj muzikistoj [4] [5]. La kialoj de tiu nuligo temas pri la sano de la kantistino. Sia koncerto estis anstataŭigata de malfruo kaj plilongigo de la koncerto de Justice kaj de la koncerto de la angla repisto The Streets sur la Grande Scène (kie devus koncerti Amy Winehouse, la grupo devis ludi sur la Scène de l'Industrie). La organizantoj esprimis iliajn bedaŭrojn pri la nuligo de la ferma koncerto de la kantistino kaj, en la oficiala ttt-ejo, ili jesis ilian komencon de ĵusa proceduro por tiu ne-respekto de kontrakto.
2009
[redakti | redakti fonton]La 8-a de aprilo, je la 10-a, la plejparto de la programado aperis ĉe www.rockenseine.com kaj la biletoj aĉeteblis.
Rumoroj antaŭvidas Oasis, Bloc Party, NTM, Faith No More, The Prodigy (la ĉefa artisto de speciala tago "electro").
- Vendredo, 28-a de aŭgusto 2009: Madness, Keane, Bloc Party, Amy Macdonald, Vitalic, Yeah Yeah Yeahs, Vampire Weekend, Just Jack, James Hunter, Oceana, Bill Callahan, Passion Pit, Gush, The Tatianas.
- Sabato, 29-a de aŭgusto 2009: Faith No More, The Offspring, Billy Talent, Birdy Nam Nam, Kitty Daisy and Lewis, Ebony Bones, Yann Tiersen, Noisettes, Calvin Harris, The Horrors, Dananananaykroyd, The Asteroids Galaxy Tour, School Of Seven Bells, Jil Is Lucky, Cheveu.
- Dimanĉo, 30-a de aŭgusto 2009: The Prodigy, MGMT, Eagles of Death Metal, Klaxons, Them Crooked Vultures (sekreta muzikgrupo anoncita kiel Les Petits Pois), Macy Gray, Sliimy, Sammy Decoster, Robin McKelle, Baaba Maal, Metric, Patrick Wolf, Veto, Hindi Zahra, Lilly Wood & The Prick.
Oasis, kiu devis esti la ĉefa muzikgrupo la 28-an, nuligis sian koncerton post konflikto en la kulisoj inter la fratoj Gallagher. Madness, kiu jam ludis pli frue dum la tago, anstataŭigis ĝin rapide senzorge. Post kelkaj horoj, Noel Gallagher anoncis sian volon forlasi la grupon[6].
2010
[redakti | redakti fonton]- Vendredo, 27-a de aŭgusto 2010: Blink 182, Cypress Hill, Underworld, Skunk Anansie, Black Rebel Motorcycle Club, Foals, The Kooks, Band of Horses, Kele, All Time Low, Minus the Bear, Deadmau5, French Cowboy, Beast, King of Conspiracy, Roken is Dodelijk.
- Sabato, 28-a de aŭgusto 2010: Queens Of The Stone Age, Massive Attack, 2 Many DJ's, LCD Soundsystem, Paolo Nutini, Two Door Cinema Club, Chew Lips, Stereophonics, Plan B, K'Naan, Jónsi, Jello Biafra, Naive New Beaters, Quadricolor, Viva and the Diva, Martina Topley-Bird (por anstataŭigi Ou est le swimming pool).
- Dimanĉo, 30-a de aŭgusto 2010: Arcade Fire, Beirut, Wave Machines, Fat Freddy's Drop, The Ting Tings, Roxy Music, Eels, Rox, The Temper Trap, Wayne Beckford, The Black Angels, Wallis Bird, Crystal Castles, I Am un Chien !!, Success.
La 20-an de aŭgusto 2010, Charles Haddon, la kantisto de la grupo Ou est le swimming pool, sinmortigis kelkajn tagojn antaŭ la festivalo, dum li nur 22-jariĝis. Do, la grupo rezignis sian alvenon planita la 28-an de aŭgusto[7]. Ĝin anstataŭigis Martina Topley-Bird, jam ĉeestanta surloke por la muzikgrupo Massive Attack.
Ekde 2010, la novaĵoj de la oficiala rettaglibro ankaŭ elsendiĝas rekte al la aplikaĵoj por iPhone kaj Android.
2011
[redakti | redakti fonton]- Vendredo, 26-a de aŭgusto 2011 Foo Fighters, The Kills, Death in Vegas, Funeral Party, Paul Kalkbrenner, Kid Cudi, Big Audio Dynamite, Jamaica, Biffy Clyro, Yuksek, Herman Düne, Cansei de Ser Sexy, Grouplove, Smith Westerns, Odd Future, Beat Mark, The Feeling of Love, Wolf Gang, Edward Sharpe & The Magnetic Zeros, General Elektriks, Seasick Steve.
- Sabato, 27-a de aŭgusto 2011: Arctic Monkeys, Interpol, HushPuppies, CocoRosie, The Wombats, Keren Ann, Étienne de Crécy, Death From Above 1979, BB Brunes, The Streets, Sexy Sushi, The Jim Jones Revue, Blonde Redhead, Cage the Elephant, Birdy Hunt, Myra Lee, Austra, The Black Box Revelation, Polock, Gruff Rhys, Le corps mince de Françoise, WU LYF.
- Dimanĉo, 28-a de aŭgusto 2011 : Archive, Deftones, My Chemical Romance, The La's, The Vaccines, Miles Kane, The Horrors, Anna Calvi, Simple Plan, Trentemøller, Nneka, Tinie Tempah, Cat's Eyes, Crocodiles, The Naked and Famous, Lilly Wood and the Prick, Lykke Li, Concrete Knives, Frànçois and The Atlas Mountains, Cherri Bomb.
2012
[redakti | redakti fonton]- Vendredo, 24-a de aŭgusto 2012: Beth Jeans Houghton and the Hooves of Destiny, Billy Talent, Bloc Party, Bromance : Brodinski, Gesaffelstein & Club Cheval, C2C, Citizens!, Crane Angels, Dark Dark Dark, Dionysos, Get Well Soon, Grimes, Miike Snow, Owlle, Para One, Placebo, Sigur Rós, The Asteroid Galaxy Tour, The Knŭ, The Shins, Yeti Lane
- Sabato, 25-a de aŭgusto 2012: Caravan Palace, dEUS, Eagles of Death Metal, Mark Lanegan, Maxïmo Park, Noel Gallagher's High Flying Birds, The Bewitched Hands, The Black Keys, Agoria presents Forms, Alberta Cross, Bass Drum of Death, Childish Gambino, Ed Sheeran, Granville, Hyphen Hyphen, Of Monsters and Men, Speech Debelle, The Black Seeds, The Bots, The Temper Trap, Toy, Ume, Deap Vally
- Dimanĉo, 26-a de aŭgusto 2012: Avant Seine All Stars (kun Birdy Hunt, Success, Jil is Lucky, Gush, Cheveu, Molecule, Hey Hey My My, Fancy, Stuck in the Sound kaj HushPuppies[8]), Beach House, Bombay Bicycle Club, BRNS, Dope D.O.D., Family of The Year, Foster the People, Friends, Grandaddy, Green Day, Kimbra, Little Boy, Little Dragon, Passion Pit, Social Distortion, Stuck in the Sound, The Dandy Warhols, The Lanskies, The Waterboys, Versus
La 11-an de aŭgusto 2012, Frank Ocean anoncas la nuligon de la eŭropa turneo[9] kaj tiel de sia koncerto en la festivalo Rock En Seine. Lin anstataŭigis Para One.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ http://www.rockenseine.com/, vizitita la 22-an de marto 2009
- ↑ http://www.rockenseine.com/, vizitita la 9-an de septembro 2009
- ↑ http://www.lefigaro.fr/flash-actu/2011/08/28/97001-20110828FILWWW00251-rock-en-seinerecord-de-frequentation.php
- ↑ Amy Winehouse is recovering at home in London after pulling out of a Paris concert where she was due to be one of the headline acts.. news.sky.com (la 30-an de aŭgusto 2008).
- ↑ Amy Winehouse poursuivie par Rock en Seine. Le Figaro (la 30-an de aŭgusto 2008).
- ↑ Komunikaĵo de Noel Gallagher. Arkivita el la originalo je 2009-08-29. Alirita 2009-09-09.
- ↑ france PurePeople.com - Charles Haddon, chanteur du groupe Où est le swimming pool, se suicide à 22 ans..., vizitita la 31-an de aŭgusto 2010
- ↑ 10 muzikgrupoj de Avant Scène reludas 10 muzikpecoj de la 2000-aj jaroj. Kun Birdy Hunt kiu ludas Hey Ya! de OutKast, Success por No One Knows de Queens of the Stone Age, Jil is Lucky por New-York I love you but you're bringing me down de LCD Soundsystem, Gush por That's Not My Name de The Ting Tings, Cheveu por One more time de Daft Punk, Molecule por Seven Nation Army de The White Stripes, Hey Hey My My por Last Nite de The Strokes, Fancy por D.A.N.C.E. de Justice, Stuck in the Sound por One Armed Scissor de At the Drive-In, HushPuppies por Les Artistes de Santigold. Vidi la retejon [1]Arkivigite je 2012-11-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2012-11-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2012-11-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2012-11-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2012-11-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2012-11-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2012-11-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2012-11-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2012-11-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2012-11-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2012-11-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2012-11-13 per la retarkivo Wayback Machine france Rock en Seine Arkivigite je 2012-11-13 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ france Pas de Rock en Seine pour Frank Ocean