Rodrigesa ralo
La Rodrigesa ralo (Erythromachus leguati, laŭ kio Leguat-eritromaĥo), konata ankaŭ kiel Leguata galinoto aŭ Leguata ralo, estas formortinta specio de la rala familio kiu estis endemia de la Maskarena insulo Rodrigues. La birdo estis por la unua fojo dokumentita el la naturo per du rakontoj el 1691–93 kaj 1725–26. Poste oni malkovris en 1874 subfosiliajn restaĵon kiuj kongruis kun la malnovaj rakontoj, kaj la specio estis nomita E. leguati honore al la franca esploristo kaj natursciencisto François Leguat. Oni metis ĝin ĝenerale en sia propra genro, Erythromachus laŭ kio Eritromaĥo, sed foje oni enmetis ĝin en la genron Aphanapteryx kun sia proksima parenco la Ruĝa ralo (A. bonasia) de Maŭricio; dum ties rilato kun aliaj raloj estas neklara.
La Rodrigesa ralo estis ĉirkaŭ 35 cm longa kaj pezis almenaŭ 500 g. Oni priskribis ĝin kiel havanto de griza plumaro, ruĝa beko, ruĝaj kruroj, kaj senpluma ruĝa areo ĉirkaŭokula. La beko estis longa kaj subenkurba. Ĝi estis nefluga kaj manĝis testudajn ovojn. Ĝi estis priskribita kiel altirita de ruĝaj objektoj, kion homoj profitis por ĉasi ilin. Oni supozas, ke la Rodrigesa ralo formortiĝis meze de la 18-a jarcento ĉefe pro predado fare de enmetitaj ratoj kaj ĉasado fare de homoj.
|