Saltu al enhavo

Roger C. Carmel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roger C. Carmel
Persona informo
Naskiĝo 27-an de septembro 1932 (1932-09-27)
en Broklino
Morto 11-an de novembro 1986 (1986-11-11) (54-jaraĝa)
en Holivudo
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Kora malsufiĉo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Brown Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
televida aktoro
voĉaktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1958– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Roger Charles CARMEL (1932 – 1986) estis usona aktoro.

Li komencis sian karieron per kinfilmo Stage Struck en 1958 kaj en televido Carmel debutis per Great Ghost Tales en 1961.

Dum 1960-aj jaroj li partoprenis multajn televidseriojn kiel ekzemple The Defenders, Everglades, Naked City, The Munsters, The Man from U.N.C.L.E., Hogan's Heroes, Voyage to the Bottom of the Sea, Batman, I Spy, Star Trek, The Mothers-In-Law kaj It Takes a Thief, kaj kinfilmojn Goodbye Charlie, A House Is Not a Home, The Art of Love, The Silencers, Alvarez Kelly, The Venetian Affair kaj Gambit.

En 1970-aj jaroj Carmel aperis en kinfilmoj kiel Skullduggery, Myra Breckinridge, Breezy, Thunder and Lightning, krom en televidaĵoj The High Chaparral, Ironside, Hawaii Five-O, Anna and the King, The Doris Day Show, McMillan & Wife, Star Trek: The Animated Series (voĉe), McCloud, Get Christie Love!, The Invisible Man, All in the Family, Anatomy of a Seduction, B.J. and the Bear, Three's Company , inter aliaj.

Roger Carmel en 1980-a jardeko laboris en kinfilmo Hardly Working de Jerry Lewis krom en televidserioj kiel The Misadventures of Sheriff Lobo, Hart to Hart, Fitz and Bones, inter aliaj kaj voĉe en animaciaĵoj Snorks, The Transformers: The Movie, Smurfs, Jonny Quest, Transformers: Five Faces of Darkness, My Little Pony 'n Friends, Adventures of the Gummi Bears, Transformers kaj DuckTales.