Rohlenka
Rohlenka | |
solejo | |
Rohlenka
| |
Oficiala nomo: Rohlenka | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono |
Distrikto | Distrikto Brno-provinco |
Administra municipo | Jiříkovice |
Historia regiono | Moravio |
Situo | Rohlenka |
- koordinatoj | 49° 11′ 03″ N 16° 45′ 40″ O / 49.18417 °N, 16.76111 °O (mapo) |
Valego | Dija-svratka valego |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
Retpaĝo: Motoresto Rohlenka | |
![]() |
Rohlenka situanta en Ĉeĥio estas solejo oriente de Brno en distrikto Brno-provinco. Ĝi troviĝas en Dija-svratka valego inter Tvarožná kaj Jiříkovice, apud malnova ŝoseo el Brno ĝis Olomouc kaj aŭtostrado D1 el Brno ĝis Vyškov. Ĝi troviĝas en la norda angulo de la katastra teritorio de Jiříkovice.
Rohlenka situas en katastra teritorio Jiříkovice.
Historio
[redakti | redakti fonton]Situadis ĉi tie unu el vico de ekskursaj gastejoj apud imperiestra ŝoseo Brno-Olomouc kiel loko por rejungi ĉevalojn, refreŝigejo aŭ tranoktado de vojaĝantoj. Rohlenka havis manĝejon kun kuirejo kaj trinkejo, ŝirmejon por kaleŝoj kaj ejoj por ĉevaloj. Pluaj similaj ekipaĵoj en sektoro inter Brno kaj Rousínov estis Pindulka, proksima Maxlůvka (ankaŭ Maxlovka), hodiaŭ jam neekzistanta Holubská (gastejo ĉe Andrysíkidoj) aŭ Stará pošta.
En la ĉirkaŭaĵo de motoresto en la 1990-aj jaroj elkreskis benzinstacio kaj pluaj konstruaĵoj. En la jaroj 1995 dum konstruado de trafikejo McDonald's estis malkovrita amasa tombo de soldatoj el batalo ĉe Slavkov, konfirmanta lokigon de kampa lazareto en tiuj ĉi lokoj.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Rohlenka, motoresto
-
Rohlenka, motoresto
-
Gisfera grenadisto ĉe motoresto Rohlenka
|