Saltu al enhavo

Rohrbach an der Teich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vido de Rohrbach an der Teich
La rivereto nomata Teich en Rohrbach an der Teich

Rohrbach an der Teich, jen germane, kroate Lorbica, hungare Jobbágyújfalu [jobAdjUjfalu], estas ne memstara, malgranda vilaĝeto en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en la distrikto Oberwart, en la komunumo Mischendorf.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Rohrbach an der Teich situas laŭ rojo inter deklivoj. Oberwart troviĝas je 12 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli frue romianoj vivis tie. La unua mencio okazis en 1496 laŭ tiama hungara ortografio "Wyfalw" (=nova vilaĝo). En 1529 kaj en 1532 la turkoj detruis la komunumon, poste kroatoj refondis ĝin. En 1890 20 domoj cindriĝis pro incendio. En 1910 vivis en la loĝloko 519 homoj (plejparte germanlingvaj aŭstroj). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando en Aŭstrio-Hungario, al Vas (reĝa departemento), al distrikto Felsőőr/Oberwart, poste al la respubliko Aŭstrio, inter 1938-1945 al nazia Germanio. En 1938 la faŝistoj deportis duonon de la ciganoj. En 1971 Rohrbach an der Teich aliĝis al Mischendorf.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]