Roka teatro Prysk
Roka teatro Prysk | |
ĉeĥe: Skalní divadlo Prysk | |
roka teatro | |
Suma vido al la roka teatro Prysk (jaro 2020)
| |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Liberec |
Distrikto | Distrikto Česká Lípa |
Municipo | Horní Prysk |
Historia regiono | Bohemio |
Parto de | PPR Luzacia montaro |
Situo | Roka teatro Prysk |
- alteco | 500 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 47′ 14″ N 14° 29′ 16″ O / 50.78722 °N, 14.48778 °O (mapo) |
Malfermo | 6-a de julio 2018 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Prysk rock theater | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Roka teatro Prysk (aŭ ankaŭ Preŝkava roka teatro[1]) troviĝas en distrikto Česká Lípa en Regiono Liberec en supermara alteco proksimume 500 m sur la orienta deklivo de monto Šenovský vrch (632 m s. m.) super Horní Prysk.[2] Tiu ĉi arbara amfiteatro estos solene malfermita vendrede la 6-an de julio 2018[3] je la 19.00 horo per teatra prezento " Geedzeco centfoje alie" ludita de Preškava[4] teatra societo "Pryskadlo".[1] Ĝi estis konstruita de civitanoj de municipo Prysk en loko de tiea plej granda eksa minejo por grejsaj kvadroj.[3] La areon de la natura teatro Prysk kreas grandegaj rokmuroj, ligna scenejo kaj benkoj.[2][5] Ĝi estas destinita por somera sezono, kiam ĉi tie povas okazi teatraj prezentoj, koncertoj samkiel aliaj kulturaj agadoj.[2][5]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La spaco de la roka teatro rememorigas ravinon en longeco proksimume 50 metroj kaj kun larĝeco proksimume 20 metroj limigita de preskaŭ perpendikularaj grejsaj rokmuroj (kun spuuroj post maŝina tranĉado de la grejso) kun alteco preskaŭ 15 ĝis 20 metroj.[4] En la malantaŭa spaco de la eksa minejo troviĝas ligna scenejo.[4] La spacon antaŭ ĝi eblas plenigi per lignaj benkoj por spektantoj.[4] En unu el la rokaj muroj eblas vidi silueton de vizaĝo kreita de la naturo.[4] Tiu ĉi silueto sen pli grandaj reguligoj fariĝis blazono de tiu ĉi roka teatro.[4] La blazono estas bildigita sur lignaj tabuletoj – vojmontriloj de direkto kun ŝipetoj al la roka teatro en la ĉirkaŭa tereno.
Alirebleco
[redakti | redakti fonton]Laŭ flava turisma marko de Panská skála ĉe Kamenický Šenov proksimume tra norda direkto ĝis disvojiĝo "sub Šenovský vrch", kie de la flava apartiĝas verda turisma marko. La flave markita vojo daŭrigas sur ŝoseo denove proksimume norden direkte al municipo Horní Prysk. Proksimume en duono de tiu ĉi sektoro estas en maldekstra flanko de la ŝoseo devojiĝo ĝis monto kondukanta poste ĝis la roka teatro.
Ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Otevření Preškavského skalního divadla. www prysk cz. Arkivita el la originalo je 2021-05-22. Alirita 2021-05-22 .
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Skalní divadlo Prysk. www informuji cz.
- ↑ 3,0 3,1 3,2 Lužické a Žitavské hory. www luzicke-hory cz.
- ↑ 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 V Prysku chtějí vybudovat skalní divadlo v bývalém lomu. Premiéru bude mít Maryša. liberec rozhlas cz.
- ↑ 5,0 5,1 5,2 Výlet: Prysk – za Rumcajsovou jeskyní, skalním divadlem i koupáním (Výlet na území města: Horní Prysk). www informuji cz.
- ↑ PREŠKAVSKÉ SKALNÍ DIVADLO. www starostove pro liberecky kraj cz.
Rilataj artikoloj
[redakti | redakti fonton]- Horní Prysk
- Kaverno Lipka
- Altano Rudolfinum
- Arbara teatro Mlýny
- Arbara teatro ĉe Srbská Kamenice
- Arbara teatro (Sloup)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Roka teatro Prysk ĉe YouTube – Aŭtoro: Folklor Rataj; Longo: 04:12; Datumo: 9-a de junio 2020
- Roka teatro Prysk ĉe YouTube – Aŭtoro: Výlety , subterejo kaj Urbex - Galbytour; Longo: 11:13 (Roka teatro Prysk estas de komenco de la video ĝis tempa marko 03:15); Datumo: 24-a de marto 2020
- Roka teatro Prysk ĉe Facebook