„ Olive Schreiner estis nur dudekjara, kiam ŝi venis al Anglujo kun la manuskriptoj de Romano pri afrika bieno, kies publikigo, helpe de George Meredith, vekis grandan atenton kaj
kelkan konsternon. Mirinde matura, konsidere ŝian junecon, la aŭtorino atakis senpense akceptitajn kredojn kaj facilan indiferentecon. Ŝia romano estis esprimo de kuraĝa liberpensemo kaj indigna feminismo.
Tio estis en 1883, kaj de tiu tempo multaj el la malbonoj, kontraŭ kiuj ŝi protestis, estas forigitaj. Ideojn, por kiuj ŝi batalis, oni nun enspiras “kun la aero strata”. Ĉu tio signifas, ke ŝia romano senvaloriĝis? Tion mi ne volus diri. Tiom, kiom ĝi koncernas la ŝanĝiĝemajn problemojn
sociajn, ĝi ne povis ne malnoviĝi ; tamen restas partoj pli eternaj, ĉar Olive Schreiner apartenis al la aro de tiuj, kiuj en ĉiu generacio celas al racio kaj vero. En Romano pri afrika bieno la alegorio pri la serĉado por la vero ŝajnas al mi ĝia plej bele konceptita peco, indiganta la tutan libron; kaj multloke la atentema leganto paŭzos ĉe trafe esprimitaj pensoj, antaŭ ol sekvi plu la okazaĵojn de la rakonto.
La traduko estas lerte kaj konscience farita, purlingva kaj bonstila. Nur kelkloke oni sentas la jukon glatigi frazon; ekz. sur p. 89, li igis suprenmalsupren pendi el la poŝo kaj svingiĝi
la ŝnureton de vipo. Pli eleganta estus : li... igis la ŝnureton de la vipo dance pendi el lia poŝo. Sur p. 164, “povusoj” estas malbela eksperimento, facile evitebla per uzo de “ebloj” kun rearanĝo de la kunteksto. Notindaj preseraroj estas aliaj anst. iliaj (159/30), kaj vidu anst. vidi (162/38).
„ La romano, kiu estis eldonita antaŭ 50 jaroj, tamen ne malaktualiĝis, kvankam la
stilo intertempe fariĝis alia. Ni tial danku al la tradukinto, nia sudafrika pioniro St. Andrew, pro lia bona kaj diligenta laboro. ”