Romans-sur-Isère
Romans-sur-Isère | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Regiono | Aŭvernjo-Rodano-Alpoj | ||||
Departemento | Drôme | ||||
Arondismento | Valence | ||||
Kantono | Bourg-de-Péage, Romans-sur-Isère | ||||
| |||||
INSEE kodo | 26281 [+] | ||||
Poŝtkodo | 26100 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 33 139 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 002 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 45° 3′ N, 5° 3′ O (mapo)45.0455555555565.0508333333333Koordinatoj: 45° 3′ N, 5° 3′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 167 m [+] | ||||
Areo | 33,08 km² (3 308 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Romans-sur-Isère [+] | |||||
Romans-sur-Isère (franca elparolo: [ʁomɑ̃ syʁ izɛʁ], okcitane: Rumans d’Isèra) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Drôme, okcitane Droma, kaj en la pli vasta regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj (france Auvergne-Rhône-Alpes, okcitane Auvèrnhe Ròse Aups). Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Valence kaj ekde la fino de marto 2015 al la du kantonoj Bourg-de-Péage kaj Romans-sur-Isère - antaŭe la urbo estis la centro de malnovaj kantono Romans-sur-Isère-1 kaj 2. Ĝi havis 33 701 loĝantojn en la jaro 2012[1], kaj fine de 2022 en la komunumo vivis 33 139 loĝantoj sur areo de 33,08 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 002 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Mours-Saint-Eusèbe, Bourg-de-Péage, Châteauneuf-sur-Isère, Chatuzange-le-Goubet, Génissieux, Peyrins, Saint-Bardoux, Saint-Paul-lès-Romans kaj Granges-les-Beaumont.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Romans-sur-Isère situas ĉe la rivero Isère, 17 km nordoriente de Valence.
Rilatoj al Esperanto
[redakti | redakti fonton]En la komunumo vivis la esperantisto Jean Asquéri (1911-1971). Oficisto en granda ŝufabriko de Romans kaj fraŭlo, li dediĉis sian tutan vivon al la Esperanto-movado. En 1937 li trapasis la Ateston pri Lernado, kaj sekve partoprenis la organizadon de la Nacia Esperanto-Kongreso en Romans, kiu okazis en junio 1938. De 1943 ĝis sia morto en 1971, li unue kiel sekretario, poste kiel prezidanto, estris la Esperanto-klubon "Bona Stelo" de Romans. Sukcese li gvidis kursojn, organizis "Internaciajn semajnojn" en Romans, kaj ofte partoprenis en la Universalaj Kongresoj de UEA. Li honoriĝis Kavaliro, poste Oficiro de la Akademiaj Palmoj, pro lia agado pri popola edukado.
Nun en la komunumo ekzistas aktiva loka Esperanto-klubo, membro de la Rodanalpa Esperanto-Federacio, kiu regule okazigas lingvokursojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ INSEE. Populations légales 2012 - 26281-Romans-sur-Isère (france). Alirita 26-an de januaro 2015 .