Romava
Romava | |
germane: Romau | |
pereinta vilaĝo | |
Ruinoj de kapelo de Trovo de sankta Kruco (2017)
| |
Oficiala nomo: Romava | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono |
Distrikto | Jindřichův Hradec |
Administra municipo | St. M. pod Landštejnem |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Montaro | Javořica montetaro |
Najbaras kun | Reinberg-Dobersberg Aŭstrio |
Domoj | 0 |
Situo | Romava |
- koordinatoj | 48° 56′ 57″ N 15° 11′ 07″ O / 48.94917 °N, 15.18528 °O (mapo) |
Katastro | 4,42 km² (442 ha) Romava |
Loĝantaro | 0 |
Unua skribmencio | 1375 |
- Pereo | 1953 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Romava | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Romava (germane: Romau) estas pereinta vilaĝo en Ĉeĥio, troviĝanta 8 km sudokcidente de Staré Město pod Landštejnem en distrikto Jindřichův Hradec. Konstruareo de la vilaĝo etendiĝis proksime de aŭstra-ĉeĥa limo. Preskaŭ la tuta katastro de la pereinta vilaĝo estas surkreskinta de arbaro. Krom la arbaro kaj la ruinoj de konstruareo troviĝas en la katastro ankaŭ fiŝlagoj Romavský starý rybník kaj Romavský mlýnský rybník, kaj trafas ĉi tien ankaŭ okcidentaj randoj de fiŝlago Kačer. En la oriento de la katastro ekde la jaro 1880 etendiĝis kvardekhektara Velký Romavský rybník (Grosse Romauer Teich)[1], kiu estis post damaĝigo de digo ellasita.[2].
Romava estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 4,42 km2.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1375, menciata ĝi estas kiel "Robenau". En la jaro 1420 ĝi estis forbruligita kaj cent jaroj dezerta. Fine de la 16-a jarcento ĝi estis enloĝigita fare de dometistoj el Supra Palatinato. En la paso de la tridekjara milito la municipo estis dufoje rabita fare de imperiestra kaj unufoje fare de sveda soldataroj. En la municipo estis en la 19-a jarcento segejo, alikonstruita en maŝinan plektejon. Post la unua mondmilito ĝi estis enmembrigita en Ĉeĥoslovakan respublikon kaj estis establita en ĝi limgardistaro. Post Munkena interkonsento ĝi estis enmembrigita en Regnan govion Malsupra Danubio de Grandgermana imperio. En majo de 1945 devis la germanaj loĝantoj forlasi la vilaĝon. En la jaro 1948 Romava venis en limregionan zonon kaj en la jaro 1953 armeo egaligis ĝin kun la tero. Sur la loko de detruita kapelo de Trovo de sankta Kruco finas ĉiujara Pilgrimo de repaciĝo, kiun aranĝas karmelanoj komence de majo.
Evoluo de nombro de loĝantoj[3]
[redakti | redakti fonton]Popolnombrado | Loĝantoj
sume |
Nacieco | ||
---|---|---|---|---|
Jaro | germana | ĉeĥa | alia | |
1880 | 430 | 430 | 0 | 0 |
1890 | 431 | 431 | 0 | 0 |
1900 | 419 | 419 | 0 | 0 |
1910 | 385 | 385 | 0 | 0 |
1921 | 324 | 300 | 6 | 18 |
1930 | 264 | 233 | 10 | 21 |
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Romava
-
Romava
-
Romava
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Pereintaj municipoj Romava kaj Rajchéřov. Arkivita el la originalo je 2020-02-02. Alirita 2020-02-27 .
- ↑ Pereintaj municipoj - Romava
- ↑ Historia topografio de Moravio kaj Silezio en la jaroj 1848–1960, vol.9. 1984
|