Romia teatro de Malago
Aspekto
Romia teatro de Malago | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Koordinatoj | 36° 43′ 16″ N, 4° 25′ 1″ U (mapo)36.721188676431-4.416871420731Koordinatoj: 36° 43′ 16″ N, 4° 25′ 1″ U (mapo) | ||||
Estiĝo | 1-a jarcento a.K.E. | ||||
Romia teatro de Malago | |||||
Vikimedia Komunejo: Ancient Roman theater in Málaga [+] | |||||
La Romia teatro de Malago estis konstruaĵo konstruita sub ordono de la romia imperiestro Cezaro Aŭgusto, en la romia urbo Malako, nuna Malago, Hispanio. Ĝi estis konstruita en la 1-a jarcento a.K kaj troviĝas ĉe la monteto de la Alkazabo, en la Strato Alcazabilla. Ĝi estis uzata ĝis la 3-a jarcento. Ĝi restis kaŝita dum multaj jarcentoj ĝis la jaro 1951 kiam oni realigis la ĝardenojn de la Palaco de Arkivoj kaj Bibliotekoj.