Romkerhall
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/86/Harz_map.png/500px-Harz_map.png)
Romkerhall estas populara turisma loko en Malsupra Saksio (norda Germanio) proksime de Goslar, ĉe la nordokcidentaj deklivoj de la montetoj formantaj parton de la montaro Harco kie ankaŭ situas granda parto de la Nacia Parko Harz, sed ankaŭ la Esperanto-urbo Herzberg am Harz.
La loka restoracio kaj hotelo fronte al la akvofalo kiu formas malgrandan vidindaĵon estas surmerkatigata kiel la "Regno de Romkerhall - la plej malgranda regno en la mondo!" (germane: "Königreich Romkerhall − das kleinste Königreich der Welt!")[1].
En la 1970-aj jaroj la areo - pro forgeso - ne estis aldonita al iu municipo. Tio permesis al la posedantoj de la restoracio kaj hotelo deklari Romkerhall la plej malgrandan reĝlandon en la mondo kaj en 1988 nomumi la Princinon de Saksio sia reĝino[2].
Historio kaj priskribo
[redakti | redakti fonton]Ĝi esence konsistas el vasta konstruaĵo, konstruita en la 19-a jarcento, kun ĉirkaŭa tero, utiligata kiel gastejo situanta laŭlonge de la rivero Romke. Ĝiaj administrantoj, Suzanne kaj Erina von Sachsen (forpasinta en 2010) estis parencaj al la lasta suvereno de Saksio Frederiko Aŭgusto la 3-a (1904-1918 ) kuzo, flanke de la patrino, de la Reĝino de Italio Margherita de Savojo.
Por informceloj, ekde 1988 la hotelo prenis la nomon de la Regno de Romkerhall : poŝtmarkoj estis eldonitaj, moneroj estis monfaritaj kun la portreto de Erina, "pasportoj" estis presitaj, akompanitaj de vizo kaj blazono de la domo, por esti proponita al klientoj. Ĉi tiuj ofte elektas la hotelon kaj restoracion kiel bazojn por montaraj ekskursoj kaj, okaze de geedziĝoj, la geedzoj povas uzi la kaleŝon kaj resti en abunde ornamita ĉambro.
La unuopa rakonto komenciĝis en
1861 kiam la lasta reĝo de Hanovro, Georgo la 5-a (1851 - 1866), parenco de la reĝino Viktorio (Britio), kaj lia edzino Maria de Saxe-Altenburg decidis konstrui konstruaĵon en la areo, kiu estis parto de ilia regno, ĉaskabano de kiu ili retenis proprieton eĉ post la falo de la monarkio kaj la aneksado al la regno de Prusio. Kiam, post ilia malvenko en la unua mondmilito, la dinastio Hohenzollern estis renversita, la pavilono kaj la ĉirkaŭaĵo estis forgesitaj; la kamparaj distriktoj poste estis redesegnitaj, sed la hanovria domo kaj tero (apartenanta al la posteulo de George V, Duko de Brunswick Ernest Augustus III, patro de la estonta Reĝino de Grekio Frederiko ne estis formale asignitaj al iu el ili. Estis ankaŭ George V kiu konstruigis la 60 m altan akvofalon Römkerhaller.
-
Akvofalo de Romkerhall
-
La valo Oker proksime de Romkerhall
-
Hotelo Königreich-Romkerhall
-
Kaleŝo Reĝlando Romkerhall (germane: Königreich Romkerhall)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Insulo de la rozoj (iama mikronacio esperantista, Italio)
- Moresnet neŭtrala (iama mikronacio esperantista, Belgio)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Retejo de Romkerhall : http://www.koenigreich-romkerhall.eu/
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (de) Königreich Romkerhall − das kleinste Königreich der Welt!, Königreich-romkerhall.eu
- ↑ (nl) 28 motorroutes, eld. Lannoo, 2006