Rosalynn Carter
Rosalynn Eleanor SMITH CARTER /ˈroʊzəlɪn/ ROH-zə-lin (naskiĝis Eleanor Rosalynn Smith, la 18-an de aŭgusto 1927 en Plains, Georgio - mortis la 19-an de novembro 2023) estis usona aŭtorino kaj aktivulo. Kiel la edzino de la 39-a usona prezidento Jimmy Carter, ŝi estis la Unua Damo de Usono de 1977 ĝis 1981 [1].
Dum ŝiaj jardekoj de publika servo, kaj kiel la usona prezidentedzino kaj poste, ŝi estis gvida reprezentanto por kelkaj bonfaraj programoj, precipe por la rajtoj de virinoj kaj mensa sano [2].
Ŝiaj bonfaraj klopodoj precipe apogis esploradon en mensan sanon kaj la preventadon de mensaj problemoj kiel ekzemple angoro kaj depresio. Dum sia tempo en la Blanka Domo, ŝi funkciis kiel la plej proksima konsilisto de sia edzo, partoprenante plurajn el la renkontiĝoj kiujn la prezidanto havis kun liaj ministroj kaj ĉe politikaj renkontiĝoj.
Ŝi ankaŭ estis la sendito de la prezidanto eksterlande, kaj en 1977 ŝi vizitis sep malsamajn landojn en Latin-Ameriko . En 1979, ŝi gvidis delegacion al Tajlando por trakti la problemojn asociitajn kun kamboĝaj kaj latin-amerikaj rifuĝintoj provantaj almigradi al Usono [3].
Ŝi montris grandan engaĝiĝon al la Komisiono de la Prezidanto por Mensa Sano, por kiu ŝi estis honora prezidanto. Kiam la nova federacia leĝo Mental Health System Bill estis pripensita en 1980, ŝi renkontiĝis kun la Senata komisiono por prezenti siajn opiniojn pri la enhavo kaj la kostoj. Antaŭ la solokazo ke Unua Damo kiu antaŭe alparolis la Kongreson estis tiu fare de Eleanor Roosevelt [4].
Laboro por antaŭenigi mensan sanon kaj plibonigi la kondiĉojn kaj statuson de mensmalsanuloj estis la kerno de la laborado de Rosalynn Carter. Ŝi ankaŭ estis forta subtenanto de la Amendo por Egalaj Rajtoj [5].
En 2001, ŝi estis induktita en la Usonan Nacian Virinan Halon de Famo.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Within Our Reach. Rodale, Emmaus 2010, ISBN 978-1-59486-881-8.
- kun Susan K. Golant: Helping Someone With Mental Illness. Random House, New York 1999, ISBN 978-0-8129-2898-3.
- kun Susan K. Golant: Helping Yourself Help Others: A Book for Caregivers. Random House, New York 1995, ISBN 978-0-8129-2591-3.
- kun Jimmy Carter: Everything to Gain: Making the Most of the Rest of Your Life. Fawcett, New York 1988, ISBN 978-0-449-14538-8.
- First Lady from Plains. Fawcett, New York 1984, ISBN 1-55728-355-9.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Mourners honor former US first lady Rosalynn Carter's humanitarian work", Reuters, November 29, 2023.
- ↑ "Rosalynn Carter Lauded for Humanitarian Work, Mental Health Advocacy", November 20, 2023.
- ↑ Vejnoska, Jill, "Obituary: Rosalynn Carter, former first lady of U.S. and Georgia, dies at 96".
- ↑ "Mrs. Carter Says She Tells The President 'What I Think'", The New York Times, March 10, 1977.
- ↑ Rosalynn Carter Quick Facts (March 23, 2016). Arkivita el la originalo je June 2, 2023. Alirita November 19, 2023 .