Rosebud
Rosebud | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Rosebud |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 24 mar. 1975, 27 mar. 1975, 18 apr. 1975, 23 apr. 1975, 24 apr. 1975, 25 apr. 1975, 25 apr. 1975, 25 apr. 1975, 13 jun. 1975, 14 jul. 1975, 31 jan. 1976, majo 1976, 30 dec. 1976 |
Ĝenro | agfilmo, suspensa filmo |
Kameraado | Denys Coop |
Reĝisoro(j) | Otto Preminger |
Produktisto(j) | Otto Preminger |
Scenaro | Erik Lee Preminger |
Loko de rakonto | Berlino |
Muziko de | Laurent Petitgirard |
Rolantoj | Peter O’Toole • Richard Attenborough • Cliff Gorman • Claude Dauphin • Isabelle Huppert • Kim Cattrall • Klaus Löwitsch • Peter Lawford • Georges Beller • Jean Martin • Patrice Melennec • Raf Vallone • Adrienne Corri • Brigitte Ariel • Hamidou Benmassoud • Françoise Brion • Serge Marquand • Maria Machado • Paul Bonifas • Hans Verner • Mark Burns • André Penvern • Elisabeth Kasza • Gib Grossac • Patrick Floersheim • Lalla Ward • Debra Berger • John Lindsay • René Lefèvre-Bel |
IMDb | |
Rosebud esttas usona drama filmo de Otto Preminger publikigita en 1975, en kiu stelulas Peter O'Toole, Richard Attenborough, Claude Dauphin, kaj Isabelle Huppert, inter aliaj. La scenaro de Erik Lee Preminger, filo de la reĝisoro, estas adaptaĵo de romano de Joan Hemingway kaj Paul Bonnecarrère.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Kvin junulinoj, filinoj de industriistoj de diversaj okcidentaj landoj iras kroznavige en Sicilio. Ilia krozŝipo, nome Rosebud, estas atakata de terorisma palestina grupo aliĝinta al Nigra septembro kaj la junulinoj estas kaptitaj kiel ostaĝoj. Ilia iompostioma liberigo estas kondiĉita al la disvastigo per internaciaj amaskomunikiloj de alvoko favora al la palestina luktado kaj de konfeso fare de la patroj de la ostaĝoj pri iliaj partoprenoj en la liverado de armiloj apoge al Israelo. Larry Martin (Peter O'Toole) estas ĵurnalisto de Newsweek kiu sekrete laboras por la CIA; li estas komisiita por misio cele al la liberigo de la ostaĝoj, kio kondukos lin el Korso al Libano kaj de Parizo al Berlino.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Peter O'Toole kiel Larry Martin
- Richard Attenborough kiel Edward Sloat
- Cliff Gorman kiel Yafet Hemlekh
- Claude Dauphin kiel Charles-André Fargeau
- John Lindsay kiel Sen. Donnovan
- Peter Lawford kiel Lord Carter
- Raf Vallone kiel George Nikolaos
- Adrienne Corri kiel Lady Carter
- Isabelle Huppert kiel Helene Nikolaos