Saltu al enhavo

Rosemarie Isopp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rosemarie Isopp (2012)

Rosemarie ISOPP (naskiĝinta la 13-an de oktobro 1927 en Vieno, mortinta la 5-an de junio 2019[1][2]) estis aŭstra moderigistino radifonia ĉe ORF kaj verkistino.

Post aktora trejniĝi kaj kelkaj teatraj dungiĝoj ŝi laboris en multegaj radi-selsendoj de ORF, ekz. ĉe Autofahrer unterwegs, Wiener Charme, Das Wiener Kriminalmuseum kaj Das telephonische Wunschkonzert. Krome estis ŝi porinfana verkistino (Die schwarze Uhr, Das Püppchen Roswitha) kaj skribis plurajn radidramojn. En 1983, por ĉio tia ŝin la Respubliko Aŭstrujo honoris per nomumo je profesoro.

Post forlaso de ORF en 1988, ŝi plue deĵoris kiel turisma gvidisto (ĝis 2015: la lasta vojaĝo kondukis al Bulgarujo; la unua privojaĝ-alparolo en 1971 titoliĝis In 30 Tagen um die Welt) pri kio ŝi raportis poste prelege, ekz. ĉe Popolpluklerigejo Urania en Vieno (ĝis 2015; ofte temis pri lumbildprelegoj). Ankaŭ dum adventaj spektakloj ŝi pretis ĉeesti kaj ofte ŝi laŭtlegadis. Tombo ŝia troviĝas sur la viena tombejo Inzersdorfer Friedhof.

Parton de ŝiaj postlasitaĵoj (i.a. pli ol 80 ujoj kun lumbildoj kaj la koncernaj manuskriptoj) transprenis en marto 2020 la Aŭstra Popolaltlerneja Arkivo.

Verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Püppchen Roswitha, Quatember, Linz 1950.
  • Die schwarze Uhr. Ein Buch für alle, die jung sind und die es bleiben wollen, Leinmüller, Wien 1960.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Lore Neumaier (eld.): Autofahrer unterwegs. Prominente Sprecher erinnern sich. Böhlau, Wien 2003, ISBN 3-205-77143-5.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Radiolegende Rosemarie Isopp verstorben" - ĉe: wien.orf.at, 17.6.2019
  2. "Autofahrer unterwegs: Radiolegende Rosemarie Isopp gestorben" - ĉe: Der Standard, 17.6.2017