Saltu al enhavo

Rozália Jambrik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rozália Jambrik
Persona informo
Naskiĝo 9-an de februaro 1947 (1947-02-09)
en Dombegyház
Morto 23-an de aprilo 1997 (1997-04-23) (50-jaraĝa)
en Miskolc
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Miskolc Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo hidrogeologo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Rozália Jambrik, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Jambrik Rozália estis hungara hidrogeologo, altlerneja instruisto. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Jeneyné Jambrik Rozália.

Rozália Jambrik[1] naskiĝis la  9-an de februaro 1947(nun 1947-02-09) en Dombegyház, ŝi mortis la 23-an de aprilo 1997 en Miskolc.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Rozália Jambrik maturiĝis en gimnazio en Gyula en 1965, poste ŝi akiris geologian diplomon en Pezindustria Teknika Universitato en 1970, kiun ŝi kompletigis kun hidrogeologio post 5 jaroj. Inter 1970–1977 ŝi laboris en hidrogeologia direktoraro apud Körös, poste ŝi revenis por instrui al la universitato. Ŝi estis lektoro ĝis 1984, poste docento ĝis sia frua morto, ankaŭ katedrestro (1987–1994) kaj vicfakultatestro (1985–1994). Intertempe ŝi doktoriĝis en la universitato en 1980, ŝi kandidatiĝis en 1983, ŝi doktoriĝis en 1994 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ŝi edziniĝis kaj naskis 2 filinojn en 1970 kaj 1975, baldaŭ ŝi divorcis. Ŝi ricevis premiojn inter 1975-1995, stipendion inter 1997–2001.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Békés megye távlati vízellátásának vízföldtani lehetőségei. (1977)
  • A Maros hordalékkúp vízkészletének vizsgálata az újkígyósi vízműtelep üzemelési tapasztalatai alapján. (disertaĵo, 1979)
  • Délkelet-Tiszántúl regionális hidrogeológiája. (disertaĵo, 1982)
  • Vízművek–víztechnológia. Egy. tankönyv. (studenta lernolibro, 1986, 1988)
  • Külfejtések víztelenítésének hatására jelentkező felszínmozgások meghatározása. (disertaĵo, 1993)
  • A környezetvédelem minőségmenedzsmentje. Általános környezetvédelmi ismeretek. (kunaŭtoro, 1999).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.