Rozália Klein Schodelné
Aspekto
Rozália Klein Schodelné | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Klein Rozália |
Naskiĝo | 29-an de novembro 1811 en Kluĵo |
Morto | 19-an de aŭgusto 1854 (42-jaraĝa) en Nyáregyháza |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Amkunulo | Pál Nyáry |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
SCHODELNÉ KLEIN Rozália [pr. ŝodelne:] estis hungara kantistino (soprano) naskiĝinta en Kolozsvár la 29-an de septembro 1811 kaj mortinta en Nyáregyháza la 19-an de septembro 1854.
Ŝia kariero
[redakti | redakti fonton]Rozália Klein Schodelné debutis en Pressburg en 1829 en rolo de Agáta (Weber: A bűvös vadász). Ekde 1833 ŝi estis membro de la Kärtnerthor Theater, poste de la Josephstädter Theater de Vieno. En 1837 ŝi gastkantis en Pest (urbo) kaj germane kaj hungare. Ekde 1838 dungis ŝin la Hungara Teatro de Pest. En 1841–42 ŝi kantis en Hannover, Mainz, Köln kaj en Londono (Covent Garden). Ŝi estis la unua fakece instruita altnivela hungara operkantistino.
El ŝiaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Rómeó (Bellini: Montecchi és Capuletti párt);
- Norina (Donizetti: Szerelmi bájital);
- Abigail (Verdi: Nabucco); Lucrezia Borgia (Donizetti);
- Donna Anna (Mozart: Don Giovanni);
- Leonóra (Beethoven: Fidelio).