Rozĝardeno de Koburgo
Rozĝardeno de Koburgo | |
---|---|
rozario • parko | |
Situo | |
Geografia situo | 50° 15′ 10″ N, 10° 57′ 56″ O (mapo)50.252810.9656Koordinatoj: 50° 15′ 10″ N, 10° 57′ 56″ O (mapo) |
Geografio | |
Trajtoj | |
Rozĝardeno (germane: Coburger Rosengarten) estas parko en la kvartalo Ketschenvorstadt de Koburgo, Germanujo. Limas ĝin ueste kaj sude la strato Ketschendorfer Straße, eoste Alexandrinenstraße kaj norde la placo Berliner Platz. Floro ĝia estis en 1929 kiam ĝi gastigis la Germanan Rozekspozicion. Tamen ĝis hodiaŭ ĝi estas ŝatata ripozumejo por multaj urbanoj.
Areo Zollbauernwiese
[redakti | redakti fonton]La herbaron antaŭ la pordego Ketschentor prunteprenis agrikulturisto kiu ankaŭ estis imposta enkasisto: ambaŭ profesioj kreis la germanlingvan nomon Zollbauernwiese En 1846 akiris la grundon de la Duka Ĉambro la municipo. Sekvis parta plantado de arbustoj kaj arboj kaj orientrande en 1859 la iĝo de la strato Alexandrinenstraße (nomita por Aleksandrino, edzino de duko Ernesto la 2-a); tie montpiede amasis belegaj vilaoj.
Fontano de la Diluvo
[redakti | redakti fonton]Fontanon pri la Tutmonda diluvo kreis la koburgano Ferdinand Lepcke en 1898, kiu en 1906 lokiĝis sur nia herbejo. Kopion de la puto destinita por Viktoria-parko je Bydgoszcz burĝoj de Koburgo donacis al duko Karlo Eduardo, okaze de ties ekregado. En novembro 1906 la bronza gisaĵo de la giganta figuraro inaŭguriĝis. Fontano kaj placo tiam nomiĝis por lia duka moŝto.[1] Estinte ĝis 1962 meze de la ĝardeno, ĝi alilokiĝis sudflanken okaze de ĝenerala alifaro de la tuta ĝardeno.
Rozĝardeno
[redakti | redakti fonton]En la 1920-aj jaroj s-ro Hahn, la honora prezidanto de la Koburga Hortikultura Societo, naskis la ideon gastigi laŭ la modelodde Dresdeno (1926) kaj Legnica (1927) tutgermanan rozekspozicion ankaŭ Koburge. Tio helpu plibeligi la areon kaj festi digne la 100-an datrevenon fondiĝan de la menciita societo. Danke al subteno de Viktoria Adelheid (edzino de duko Karlo Eduardo) kaj grandega engaĝiĝo de la hortikultursocietano Julius Popp efektiviĝis la ambiciaj planoj. En majo 1929 okazis inaŭguro de la eksponejo: el simpla herbaro estiĝis do pejzaĝarkitekture harmonia ĝardenparkego.[2] Ĝis oktobro 1929 vizitis la novan atrakcion ĉirkaŭ ducent miloj da rozemuloj; ĝardene admireblis ĉirkaŭ 15 miloj da rozoj.
Alifaroj
[redakti | redakti fonton]Laŭ iniciato de Popp la roz-elmontra funkcio restis ĝis la 1949-a jaro, prizorgate fare de la hortikultursocietanoj. Alirpermeso estis nur post aĉeto de enirbileton. Krom florbedoj, specialaj ĝardenetoj, akvoludoj alvenis ekde 1932 fiŝdomo, birdokaĝoj kaj gastejo kun teraso. Tiel estiĝis urbocentra renkontiĝloko kontentiganta ĉies dezirojn. Kiam en la 1960-aj jaroj norde de la parko konstruiĝis kongresejo, la tuta parko ricevis kuracon: el multangula kaj multagksa ĝardeno iĝis malferma kaj hela areo kun grandaj gazonoj (ĉefe mezparke). Bedaŭrinde perdis tiam la rozĝardeno sian karakteron: la tuto fariĝis brutale kaj forigis oni multajn amindajn detalojn de iamaj ĝardenkreintoj. En 1987 kaj 1988 estis nova restaŭrado fare de la ĝardenarĥitektoj Gerd Aufmkolk kaj Hirschmann kiuj kreis novan karakteron de la tuto. De tiam troviĝas ene 72 specoj de rozoj kaj dekduoj de heĝoj, floroj, arbustoj kaj arboj. Krome enmetis oni etan palmejon kun libera aliro dum la tuta jaro, novajn kaĝojn por ekzotikaj birdoj kaj norde (antaŭ la fontano) kelkajn lagetojn.
Ripozumejo moderna antaŭ kongresejo
[redakti | redakti fonton]Malgraŭ tre centra situo la bruo malgrandas. Multaj padoj kondukas disde la kongresejo al la palmejo kaj la fontano de la Diluvo. Somero la ĝardeno fariĝas de si granda piknikejo. En 2008 oni festis la duan fojon Diluvputo-feston. La kongresejon apudandan oni konstruis inter 1960 kaj 1962 laŭ plano de la koburga arĥitekto kaj ĉefkonstruisto; konstruŝanĝoj venis inter 1985 kaj 1987, laŭ planoj de Hans-Busso von Busse.[3] Temas pri moderna vitra konstruaĵo kiu danke al kadro kaj kristalfrontoj atingas grandan kaj intencitan diafanon. Interne estas du grandaj salonegoj kun ĝis po 1100 sidlokoj krom diversaj kunsidaj ĉambroj. Ene estas ankaŭ restoracio kun ekstera teraso kun panoramo de la rozĝardeno por la gastoj.[4]
Palmejo kaj memortabuloj
[redakti | redakti fonton]Krom la Diluvofontano ekzistas palmejo inaŭgurita en marto 1984, kun surfaco de 255 m². Antaŭĉambrare estas kvin birdobredejoj, orkidacoj, sukulentaj plantoj; poste troviĝas la ĉefa sekcio. Troviĝas en ili diversaj specoj de orkidacoj, bambusoj, kaktacoj, palmoj, birdoj kaj fiŝoj. Aliro dum la tuta jaro eblas estante senkosta. En la ĝardeno troviĝas du memortabuloj: por la valsoreĝo Johann Strauß, kiu nuptis en la koburga urbodomo kaj restis koburga civitano ĝismorte (lia vilao kaj laborloko troviĝis proksime, malkonstruite en 1988); kaj por la hortikultursocieta prezidanto Julius Popp kiu takseblas la vera realiganto de la parko.
Estonteco
[redakti | redakti fonton]Futuro de parko kaj kongresejo ne tute klaras; kelkaj ideoj en la kadro de koburga urbokern-novigado (stato de 2008) eĉ antaŭvidis forigon de la kongresejo, rozĝardenan novkreadon kaj alilokigon de Diluvofontano pli norden.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Georg Aumann: "Zur Geschichte des Coburger Rosengartens", ĉe: Coburger Geschichtsblätter. Kajero 1–2 (2001), p. 3–21
- Peter Morsbach, Otto Titz: Stadt Coburg. Ensembles-Baudenkmäler-Archäologische Denkmäler' (=Denkmäler in Bayern, IV/48), Karl M. Lipp Verlag, München 2006, ISBN 3-87490-590-X
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ raporto je Coburger Zeitung, 13.11.1906
- ↑ informoj je "Coburger Zeitung", 24.5.1929
- ↑ Robert Schäfer: "Architektur in Coburg zwischen 1918 und 1973", ĉe: Streifzüge durch Franken 2, eldonis Günter Dippold, eldonejo Colloquium Historicum Wirsbergense, Lichtenfels 2018, ISBN 978-3-945411-02-5, p. 122
- ↑ informbroŝuro pri la kongresejo